Edelvejso
floranta Edelvejso
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||




Edelvejso,[1][2] latine kaj fake botanike Leontopodium, estas botanika genro de flora planto, parenca al la genro astero.[3] Samtempe la esperanta nomo edelvejso ankaŭ priskribas la plej konatan specion de la genro, Leontopodium alpinum, aŭ fakte tutprecize Leontopodium nivale subsp. alpinum, kiu estas la plej konata alpa floro. Kiel tiu ĉi kaj multaj aliaj genroj, ankaŭ edelvejso estas floranta planto el la familio de asteracoj[3] kaj la ordo de asteraloj, kiuj videble ambaŭ havas sian nomon de la genro astero. La sciencan nomon de la genro leontopodium enkondukis Henri Cassini.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La planto alta de 3 ĝis 20 cm, la folio estas kovrita per peltosimilaj haretoj (viloj), la karakteriza floro konsistas el 5-6 malgrandaj flavaj floretoj (0,5 cm) ĉirkaŭita de folietoj en steloformo. La planto floras inter julio kaj septembro.
Edelvejso estas nevenena, protektita planto.
Vivloko
[redakti | redakti fonton]Edelvejso troviĝas sur ŝtonozaj kampoj, kalkaj rokaj klifoj, malofte sur alpaj paŝtejoj; ĝi grupiĝas neregule kaj preferas la rokajn klakŝtonajn lokojn ĝis alto de 2000 ĝis 2900 m. La planto kreskas ne nur en eŭropaj altmontaroj (Pireneoj, Alpoj kaj Karpatoj), sed ankaŭ en Centra Azio, sur la mongolaj stepoj.
Edelvejso kiel simbolo
[redakti | redakti fonton]- Ĝi bildiĝas sur la ducenda eŭro-monero de Aŭstrio.
- La Germana Alpa Unuiĝo (Deutscher Alpenverein) (DAV) havas edelvejson kiel simbolo en la emblemo.
- Ankaŭ sur la armea ĉapo de la soldatoj de la Aŭstria armeo, Bundesheer, estas alfiksita metala edelvejso.
- Krom tiuj, edelvejso estas montarĉapa signo de soldata grupo nomata "montaraj ĉasistoj" de la Germania armeo, Bundeswehr.
- La opozicia junulara grupo edelvejsaj piratoj uzis edelvejson kiel rekon-signon dum la nazia diktaturo.
Ceteraj
[redakti | redakti fonton]En la plantkultivejoj ekzistas specioj devenantaj el la Himalajo, kiuj konservas sian blankecon eĉ sur la ebenaĵoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Edelvejso. Plena Ilustratita Vortaro de Esperanto Online (2020).
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ 3,0 3,1 kapvortoj astero kaj asteracoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
| ||||


