Edelvejsaj piratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edelvejsaj piratoj (germane: Edelweisspiraten) estis germana junulara organizaĵo kiu pasive kaj aktive rezistis la reĝimon en Nazia Germanio, precipe la Hitleran Junularon (germane: Hitler Jugend).

La Edelvejsaj piratoj aktivis en regiono Rheinland kaj precipe en Kolonjo kie ili sabotis armeajn instalaĵojn kaj metis afiŝojn kiuj kritikis la nazian registaron. La edelvejsaj piratoj estis sufiĉe sukcesaj en sia rezisto, sed en oktobro 1944 la Gestapo ordonis persekuti ilin.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la post-mondmilita Germanio, piedirantaj grupoj interlaie la tn. Wandervogel iĝis popularaj. Ĉi tio estis ne nur ĉar ili kostis malmulte, kio estis grava kialo precipe dum la krizaj jaroj, sed ankaŭ ĉar ili ofertis al la urba junularo senton de aparteno. Tiuj grupoj iĝis ĉiam pli politikigitaj ĉar partioj vidis ilin kiel bredigejo por partianoj.

La Hitlerjugend estis origine unu el tiuj unuiĝoj, sed depost 1933, dum la tielnomita Gleichschaltung, sendependaj grupoj estis malpermesitaj kaj iliaj membroj estis instigitaj aliĝi al la Hitlerjugend. Gejunuloj kiuj provis eviti devigan membrecon en la Hitlera Junularo post 1936 estis krimigitaj. Inter ili estis iamaj membroj de la Hitlera Junularo kiuj foriris aŭ estis forpelitaj, junularaj grupoj en la stilo de la "sovaĝaj klikoj" (Leipziger Meuten, Schwarzen Scharen) de la Vajmara Respubliko[1],  regionaj junularaj grupoj, grupoj kiuj kontraŭleĝe konservis kontaktojn kun malpermesitaj junularaj aŭ naturamikaj grupoj, kaj finfine politike motivigitaj rezistantoj.

Dum la militaj jaroj ekzistis ankaŭ aliaj kontraŭfaŝismaj junularaj grupoj. La meritoj de la membroj de la organizo Blanka Rozo fondita ĉe la Universitato de Munkeno, kiuj estis ekzekutitaj pro disdonado de kontraŭfaŝismaj flugfolioj, estis agnoskitaj fare de la germanaj aŭtoritatoj tuj post la milito. Krome, estis "Swing Kids" kiuj esprimis sian proteston aŭskultante usonan ĵazon kaj dancante sur ĵazaj melodioj.

Agnosko[redakti | redakti fonton]

Agnosko venis malfrue: daŭris ĝis la jaro 1984 antaŭ ol venis agnosko post kiam la israela Jad Vaŝem agnoskis plurajn "piratojn" kiel justulojn inter la popoloj, ĉar la grupo kaŝis judojn en la ruinoj de Ehrenfeld (Kolonjo) kaj provizis ilin per (ofte ŝtelitaj) manĝaĵoj[2].

En Germanio mem, la germana justico baziĝis longtempe sur dokumentoj de la Gestapo kiu ekzekutis Edelvejsajn piratojn por juĝi ke ili estas krimuloj kaj teroristoj[3]. Tial sole en 2005 la Edelweißpiraten estis oficiale rehabilititaj fare de la tiama distrikta prezidanto Jürgen Roters, poste urbestro de Kolonjo :

“La administraj aŭtoritatoj traktis nin kiel viktimojn de maljusta reĝimo, sed ne kiel membrojn de la politika rezistado. Eĉ la Kolonja distriktoregistaro, kiu respondecis pri la Federacia Kompensa Leĝo tiutempe, ne klasifikis la Edelweiß-anojn kiel politikaj persekutintoj. Nur la 16-an de junio 2005 ni estis agnoskitaj kiel rezistantoj dum ceremonio en la plensalono de la regiona konsilio de Kolonjo.”

Memortabulo[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri la Edelvejsaj piratoj en Ehrenfeld (Kolonjo).

Ĉi tie, la 25-an de oktobro 1944, dek unu civitanoj de Pollando kaj Sovetunio, kiuj estis deportitaj al Germanio de la nazireĝimo pro punlaboro kaj la 10-an de novembro 1944, dek tri germanoj - inter ili junaj Edelweiß-piratoj el Ehrenfeld kaj aliaj batalantoj kontraŭ milito kaj teruro - estis publike murditaj fare de la Gestapo kaj SS pendigitaj."– Surskribo sur la memortabulo en Schönsteinstrasse

Filmo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas la plenlonga filmo Edelweißpiraten, kiu estis publikigita en kinejoj fine de 2005.

Arte TV faris ankaŭ filmon pri la Edelvejsaj piratoj.

Festivalo[redakti | redakti fonton]

Ekde junio 2005 ekzistas ĉiujara "Edelweißpiratenfestival" en Kolonjo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(germana) Detlev Peukert, Die Edelweißpiraten: Protestbewegungen jugendlicher Arbeiter im 'Dritten Reich'. Eine Dokumentation, 3-a eldono. eldonejo Bund Verlag, Koln, 1988

(germana) Fritz Theilen, Edelweißpiraten. Fischer, Frankfurt am Main 1984, ISBN 3-596-27548-2.

(germana) Matthias von Hellfeld, Edelweißpiraten in Köln. Jugendrebellion gegen das Dritte Reich, 2-a eldono. Pahl-Rugenstein, Köln 1983, ISBN 3-7609-0787-3.

(germana) Dietmar Strauch, Ihr Mut war grenzenlos. Widerstand im Dritten Reich. Weinheim/Basel, 2006, ISBN 978-3-407-80984-1 (Taschenbuchausgabe ISBN 978-3-407-74086-1) en kiu Aus uns macht man keine Soldaten. Swing-Jugend und Edelweißpiraten. Bartholomäus Schink (1927–1944); paĝoj 104–132.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Germana kontraŭnazia rezistado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(de, fr) La edelvejsaj pirtatoj - junularo kontraŭ Hitler Arkivigite je 2023-04-25 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (germana) Rolf Lindner: Die wilden Cliquen in Berlin. Ein Beirtag zur historischen Kulturananalyse. En: Historische Anthropologie, 1, 1993, paĝoj 451–467
  2. (en) Yad Vashem Righteous Among the Nations Database.
  3. (de Arkivigite je 2023-07-23 per la retarkivo Wayback Machine, fr) Arkivigite je 2023-04-25 per la retarkivo Wayback Machine La edelvejsaj pirtatoj - junularo kontraŭ Hitler, ARTE TV, 25/04/2023 al 23/07/2023