Naturamikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Naturamikoj estas internacia organizo aganta en la sferoj de ekologio, kulturo kaj turismo.

La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon.

La Naturamika Internacio havas ĉ. 500.000 membrojn en 21 landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis el la laborista movado kaj fondiĝis en 1895 en Vieno. La membroj de la iama Libera Naturamika Asocio dum la dua mondmilito intersalutis germanlingve per "Berg Frei" (Monto libera) kiu estis pli ol simpla saluto, sed konfirmo de ribelado kontraŭ la nazia reĝimo, de libero simbolita per tiuj vagadoj meze de la libera naturo[1].

Naturamikoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (artikolo "sporto"), "en preskaŭ ĉiuj urboj ekzistas naturamikaj grupoj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvo dum siaj eksterlandaj ekskursoj".

Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).

TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako) estis la antaŭula esperantista asocio de naturamikoj kiu ĉesis aktivi en 2006, transdonante sian kapitalon al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

ENa (Esperanta Naturamikaro) : la 15-an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro". La 6-an de oktobro 2012 la jara Konferenco de Naturamika Internacio akceptis Esperantan Naturamikaron kiel partnera societo. La postan semajnon en Malago estis inaŭgurita la unua Naturamika Esperanto-Domo: la Domo funkcias kiel oficiala sidejo de ENa, prezidata de Julio Herrero, dum la nemoveblaĵo mem apartenas al Fondumo Pro Esperanto, la "banko" de la Esperanta Civito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petro Yayer, Legendo de la Viena Arbaro, Laŭte, nro 138, novembro 1998, p.21