Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo estis esperantista renkontiĝo kiu okazadis ĉiujare inter 1993 kaj 2018 en diversaj urboj de la marbordo de Katalunio, organizata de grupo de aktivuloj de la Kultura Asocio Esperantista (KAE)

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Semajno komenciĝis la jaron 1993, laŭ ideo de kroata samideano Milan Sudec, kiu tiutempe loĝis en Masnou, marborda urbo proksima al Barcelono. La du unuaj Semajnoj okazis, kun ĉirkaŭ 40 aliĝintoj, en la Monaĥa restadejo Borja, en Sant Cugat del Vallés. La financan aranĝon garantiis samideanoj Giordano Moya, Josep Iverns kaj Luis Hernández Yzal. Pri la realiga tasko okupiĝis la Hispana Fervojista Esperanta Asocio en Barcelono, el kiuj s-ano Martí Guerrero estis la vera organizanto.

La tria Semajno jam okazis en Salou, marurbo proksime al Taragono (en tiu okazo kune kaj samtempe kun la Hispana Kongreso de Esperanto). De tiu Semajno ĉeforganizanto estis Luis Serrano, kun Santiago Torné kaj poste Salvador Aragay, Francesc Mas kaj Antonio Martínez. Post la forpaso de Luis Serrano, la lastajn du eldonojn kunorganizis Rosa López.

Dum la lastaj jaroj la aliĝado pligrandiĝis kaj oni atingis ĝis ĉ. 150 aliĝoj. Venis esperantistoj el diversaj landoj, sed precipe el Eŭropo, kun granda proporcio el Francio.

En 2018 oni anoncis ke la Semajno estis interrompita, pro manko de organizaj fortoj. Sed en 2022 laŭ la kutima periodo (komence de oktobro) Esperanta Naturamikaro organizis en Rozoj Roses la unuan Naturamikan Kultursemajnon en Esperanto, kiu estas konsiderebla kiel daŭrigo de la tradicio. La dua NAKSE sukcese okazis komence de oktobro 2023, samloke.

Listo de Semajnoj[redakti | redakti fonton]

Lokoj gastigantaj la Internacian Semajnon:

Nombro Jaro Urbo Provinco
1-a 1993 Sant Cugat del Vallés Barcelono
2-a 1994 Sant Cugat del Vallés Barcelono
3-a 1995 Salou Taragono
4-a 1996 Calella Barcelono
5-a 1997 Sant Carles de la Rápita Taragono
6-a 1998 Calafell Taragono
7-a 1999 Cambrils Taragono
8-a 2000 Blanes Ĝirono
9-a 2001 Lloret de Mar Ĝirono
10-a 2002 Cambrils Taragono
11-a 2003 Santa Susana Barcelono
12-a 2004 Salou Taragono
13-a 2005 Calella Barcelono
14-a 2006 La Pineda Barcelono
15-a 2007 Tossa de Mar Ĝirono
16-a 2008 Salou Taragono
17-a 2009 Pineda de Mar Barcelono
18-a 2010 Coma-ruga Taragono
19-a 2011 Malgrat de Mar Barcelono
20-a 2012 Cambrils Taragono
21-a 2013 Lloret de Mar Ĝirono
22-a 2014 Salou Taragono
23-a 2015 Roses Ĝirono
24-a 2016 Cambrils Taragono
25-a 2017 Tossa de Mar Ĝirono
26-a 2018 Salou Taragono

Organizado[redakti | redakti fonton]

La Semajno de la Kulturo kaj Turismo ĉiam okazis en aŭtuno, en lokoj turismaj, sed en periodo kiam la hotelprezoj estas pli moderaj. Oni uzis hotelon samtempe por la loĝado kaj por la disvolvo de organizaĵoj.

Oni ĝenerale programadis prelegojn, ekskursojn, kurson de Esperanto, folkloran vesperon, du interkonajn vesperojn kie ne mankis ĉampano (marko "Esperanto") kaj aliaj frandaĵoj, la fama kataluna muziko "Habaneras" kun la "cremat" (rumo bruligita kun iuj spicaĵoj, kiaj povas estis la kafo-grajnoj)

En la lastaj jaroj dum tiu semajno estis anoncata kaj havigata la Premio Ada Fighiera-Sikorska.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Naturamikoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]