Blanes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Blanes (stacidomo).
Blanes
municipo de Katalunio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 17300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 653  (2023) [+]
Loĝdenso 2 353 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 2° 48′ O (mapo)41.6742.7921111111111Koordinatoj: 41° 40′ N, 2° 48′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 17,7 km² (1 770 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blanes (Provinco Ĝirono)
Blanes (Provinco Ĝirono)
DEC
Blanes
Blanes
Situo de Blanes
Blanes (Hispanio)
Blanes (Hispanio)
DEC
Blanes
Blanes
Situo de Blanes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blanes [+]
vdr

Blanes estas urbo kun 40 579 loĝantoj (2022) loĝantoj en la hispana provinco Ĝirono en la aŭtonoma regiono Katalunio ĉe la suda fino de la Costa Brava rekte ĉe la enfluejo de la rivero Tordera kaj ĉirkaŭ 60 kilometrojn nordoriente de la regiona ĉefurbo Barcelono. Blanes estas konsiderata la enirejo al la Costa Brava.

Blanes estas populara feriejo en tipa kataluna stilo. Sennombraj restoracioj, trinkejoj, multnombraj butikoj kaj la aparte larĝa sabla plaĝo, longa je kvar kilometroj, estas kelkaj el la trajtoj de ĉi tiu loko. Blanes ankaŭ estas konata kiel la ekonomia centro de la suda Costa Brava. Sude de la malnova urbocentro, estis starigitaj grandegaj ruldomoj, ferihejmoj kaj kampadejoj, kiuj estas inter la plej grandaj laŭsezonaj feriejoj en Mediteraneo. La urbo facile kreskas al pli ol 100 000 loĝantoj en la somersezono.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Blanes estas la finstacio de la fervoja linio Barcelona-Mataró-Maçanet-Massanes kiu etendiĝas rekte laŭ la marbordo, kiu poste kondukas de Blanes en la internon de la lando kaj tie havas konekton kun la linio al Francio.

Regionaj naciaj vojoj aŭ la regiona aŭtovojo C 35 estas atingeblaj per provincaj vojoj.

La plej proksimaj flughavenoj estas la Flughaveno de Barcelono-El Prat kaj la malpli ofte servata flughaveno de Ĝirono.

La botanika ĝardeno Marimurtra.
Strando de Blanes, Hispanio

Ekzistas du botanikaj ĝardenoj en Blanes.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]