Costa Brava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfondu kun la Costa Brava (markolo) ĉe la Mediteraneo.

Costa Brava
Origine Costa Brava
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Frits Bernard
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1960
Loko Roterdamo
Eldoninto Enclave
Trajtoj
Paĝoj 134 paĝoj
vdr

Costa Brava estas romano de Frits Bernard, verkita en 1958 kaj origine aperinta en la nederlanda en 1960, ĉe la eldonejo Enclave, sub pseŭdonimo Victor Servatius.[1][2] Kun didaktika karaktero, celanta komprenigi al la granda publiko la naturon de pedofilio, la verko rakontas en unua persono la rilaton de venezuela direktoro de kina societo kun 12-jara knabo rifuĝinta en Hispanio dum la Enlanda Milito.[3] Aperis tradukoj en la germanan, anglan kaj francan.[4]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Santiago Capmany estas venezuela direktoro de kina societo kiu pasigas siajn feriojn en Hispanio. Per luinta boato, li intencas kapti kelkajn fotojn en la ĝirona marbordo (la nomata Costa Brava) kiel fono por estonta filmo, kiam eksplodas la enlanda milito. Eksterlanda, por eviti rektan danĝeron li pentras grande sur sian veturilon la nomon de lia lando kaj flirtigas sur la maldekstra alo venezuelan flageton. Iun matenon, dum aŭdiĝas pafadoj en la disto, belega knabo 12-jara kun kaŭstika rigardo alpaŝas al li. Nomiĝanta Juan José, li estas senpatrina infano kiu ĵus perdis sian patron, ekstremdekstra politikisto ekzekutita de la komunistoj. Allogita de la kvieteco kaj afableco deiĝantaj de Santiago, li petas helpon de li, kiu faros ĉion eblan por savi la junulon. Li projektas helpi lin alveni al Francio perŝipe: en Perpinjano loĝas onklo de la knabo kiu povos preni sur sin lian zorgadon. La aventuro komencas sur la vojo, ĉar Santiago devas unue aliri, en la Costa Brava, al la vilao de unu sia venezuela sampatriano, Esteban, kiu havigos al li malgrandan motorboaton kaj ankaŭ la necesajn provizojn por la marvojaĝo. La unua parto de la rakonto, dum kiu ambaŭ roluloj trapasas tempeston surmare, finiĝas per vizio meze de la nebulo: fantoma ombro de proksimiĝanta ŝipo kiu anoncas neeviteblan kolizion.

La dua parto okazas dek jarojn poste, en Karakaso. En la oficejo de sia apartamento, la foto de Juan José revenigas memorojn al Santiago: la kolizo de Franca ŝipo, la savadon de du fuĝintoj kaj ilia akcepto en Francio. Li ne povis sukcesi, ke la knabo foriris kun li al Venezuelo. Iom poste, reveninte en sian landon, li kun granda doloro ekscias, per lia onklo de Perpinjano, pri la morto de Juan José, kaŭzita de fulma malsano. Li sukcesas, iom post iom, superi sian suferon kaj elteni la funebron. Tre okupata pro sia laboro, li decidas ferii dum unu semajno. Dum li troviĝas en teraso de kafejo, li fiksas la rigardon en junulo similiĝanta, pro la aspekto kaj mieno, kun Juan José. La ora horloĝo kiun portas la viro estas identa kiel tiu, kiun li donacis al la knabo okaze de sia dektria datreveno, festita surmare. Kiam la rigardoj de ambaŭ viroj kruciĝas malaperas la dubojn. Juan José kaj Santiago retroviĝas, sed tro malfrue. Lia abomeninda onklo ankaŭ trompis Juan José kredigante lin, ke sia savanto estis akcidente mortinta. Juan José edziniĝis, sed tamen li sentas la bedaŭron ne esti plene povinta travivi kun sia amiko la aman sperton kiu estus farinta el li riĉan kaj bonreputacian viron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geraci, Joseph. Dares to Speak: Historical and Contemporary Perspectives on Boy-Love. Londono: Gay Men's Press, 1997. p. 48. ISBN 0854492410.
  2. Sandfort, Theo. "Pedophilia and the Gay Movement". The Journal of Homosexuality, Vol. XIII, n-ro 23. pp. 89110.
  3. Aldrich, Robert. The Seduction of the Mediterranean: Writing, Art and Homosexual Fantasy (angle). Londono: Routledge, 2002, p. 191. ISBN 0203160053.
  4. Geschenk, Louis. "Costa Brava et Minorité Persecutée de Frits Bernard: des classiques?" Arkivigite je 2015-10-25 per la retarkivo Wayback Machine (france), L'Élu, n-ro 3.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.