De nens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De nens
filmo
Originala titolo De nens
Produktadlando Katalunio
Originala lingvo kataluna, hispana
Kina aperdato 2004
Daŭro 188 min.
Ĝenro dokumentfilmo
Reĝisoro(j) Joaquim Jordà
Produktisto(j) Isona Passola i Vidal
Scenaro Carles Gusi, Enric Daví
Muziko de Albert Pla
Ĉefrolantoj Óscar Albaladejo, Carles Bars, Mònica Bassols, Oriol Bohigas, Marina Carbonell, Diego Cortés, Josep Cuní, David del Castillo, Manuel Delgado, Arcadi Espada, Armand de Fluvià, Marta Galán, Sabeli García, Carla Jiménez, Joaquim Jordà
Produktinta firmao Massa d'Or Produccions
IMDb
vdr

De nens estas dokumenta filmo de la kataluna reĝisoro Joaquim Jordà, en kiu tiu ĉi montras la manipuladon de la nomata "afero Raval" -pri iu supozata reto de pederastio malkovrita en la barcelona kvartalo El Raval en 1997, kiu havis grandan amaskomunikilan eĥon en Katalunio kaj Hispanio kaj pruviĝis enscenigo de la polico surbaze de eta izolita kazo- fare de la amaskomunikiloj, juĝa sistemo, gazetaro, polico kaj politikistoj, impulsata de urboplanistaj interesoj kaj povoludoj[1][2][3]. Unu el la kernaj celoj de la filmo ne estas fari dokumenton pri la juĝo al la akuzitoj pri pederastio, sed montri kiel funkcias la gazetaro pere de juĝo kaj kiel ĝi konstruas falsajn novaĵojn[4].

La filmo estas bazita sur la libro de la ĵurnalisto Arcadi Espada Raval: Del amor a los niños (Barcelono, 2000), verko de dokumenta esplorado kiu priskribas la ĉasadon de sorĉistinoj elĉenigita post la malkovro de la supozata reto de pederastio en 1997, kio utilis por frakasi la Taula del Raval, la organizaĵo kiu oponis plej decide al la spekulaj intencoj de la Konsilio[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "De niños". Slipo en Fotogramas.es.
  2. Berthier, Nancy; Seguin, Jean-Claude. Cine, nación y nacionalidades en España. Barcelono: Casa de Vázquez, 2007, p. 142. ISBN 849682005X.
  3. Santiago, Pablo. Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004, p. 241. ISBN 84-95882-46-9.
  4. Seifert, Anuschka Seifert; Castillo, Adriana. "Entrevista a Joaquim Jordà". Lateral, n-ro 114 (2004).
  5. Delgado, Manuel. La Ciudad Mentirosa: Fraude y Miseria Del 'modelo Barcelona'. Madrido: Los Libros de la Catarata, 2007, p. 56, noto 36. ISBN 8483193205.