Diferenco inter pedofilio kaj pederastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam ofte konfuzitaj kvazaŭ sinonimoj,[1] speciale de la amaskomunikiloj, la terminoj pedofilio kaj pederastio havas malsamajn signifojn. Nedistingo inter ambaŭ terminoj, krom implici semantikan malĝustaĵon, povas karakterizi krimojn kontraŭ la honoro se aplikita sur konkretaj homoj en kelkaj kazoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino pedofilio estas neologismo enkondukita de la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing pere de sia verko Psychopathia Sexualis, publikigita en 1886, por nomi la elementan seksaltiron al antaŭ- aŭ frupuberecaj individuoj. Ĝi aperas en la ĉapitro titolita “Seksperforto de individuoj sub la aĝo de 14 jaroj”, fokusita sur la juraj psikiatriaj aspektoj de la misuzantoj de neplenaĝuloj. Ĝi estas formita de la grekaj vortoj παις-παιδος, infano-knabo, kaj φιλία, amoro. Ĝia etimologia signifo estas sekve 'amoro al infanoj'.

Siaflanke, la termino pederastio estas formita de la vortoj παῖς, infano, kaj ἐραστής, amanto. Ĝi venas rekte de la greka kaj havas pli erotikan signifon. Origine ĝi nomis moralan kaj edukan institucion de Antikva Grekio, konstruita ĉirkaŭ la speciala rilato inter matura viro kaj juna knabo, kaj ĝi ne havis la nunajn konotaciojn de seksa misuzo.

Specifaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La difino de la terminoj pedofilio kaj pederastio povas varii laŭ lando, lingvo kaj aplikita kritero.[2]

Medicina difino[redakti | redakti fonton]

La oficiala medicina difino estas tiu de la klasifiko internacia de malsanoj de la Monda Organizaĵo pri Sano,[3] kiel de la diversaj psikiatriaj asocioj, speciale la Usona Asocio pri Psikiatrio.[4] Tiuj organizaĵoj difinas pedofilion kiel elementa seksaltiro de adultoj al antaŭpuberecaj aŭ frupuberecaj infanoj kaj konsideras ĝin kiel konduta kaj mensa malordo (parafilio).[3]

Juraj uzoj[redakti | redakti fonton]

El jura vidpunkto, kaj eĉ se ne eksplicite uzataj la terminoj pedofilio kaj pederastio, oni konsideras pederastion ĉiun specon de seksrilato de plenkreskuloj aŭ adoleskantoj sur la aĝo de seksa konsento (diferenca inter landoj) kun individuoj sub ĝi. La leĝa supozo de perforto estas absoluta (juris et de jure) en tiaj kazoj. Pedofilio en si, teknike konsiderita kiel seksprefero, ne estas normigita kiel krimo en neniu lando.

Pedofilia aktivismo[redakti | redakti fonton]

Pedofiliaj aktivistoj difinas pedofilion kiel seksprefero al infanoj aŭ adoleskantoj bazita sur selektiva amo al ili kaj komparebla kun iu ajn seksa orientiĝo.[5] Ili asertas, ke neplenaĝuloj kapablas deziri kaj konsenti seksrilatojn kun plenkreskuloj kaj distingas precixe inter konsentaj kaj misuzaj rilatoj.[6] Kun la celo eviti la stigmatizon asociitan al terminoj kiel pedofilo kaj pederasto, kelkaj aktivistoj proponas la uzon de aliaj kiel knabamanto kaj knabinamanto (de la angla “boylover” kaj “girlover”), kaj la komunan infanamanto (de “childlover”).[7][8] Também são utilizados nomojn como pedosekseco kaj efebosekseco.[9]

Rilataj krimoj[redakti | redakti fonton]

Kaŭze de la klasifiko de pedofilio kiel mensa malsano kaj de la ŝarĝo forte pejorativa asociita al tiu vorto, kaj pro la konsidero de pederastio kiel krimo, la fakto kvalifi homon nepedofilan kiel pedofila aŭ nepederasta kiel pederasta karakterizas la praktikon de diversaj krimoj kontraŭ la honoro, speciale en la kazo de konsentaj amrilatoj leĝe permesitaj, kiel tiuj inter plenkreskuloj kaj adoleskantoj sub la aĝo de konsento.

Sekve oni devas remarki ĉiuokaze, ke kvankam pederastoj ankaŭ estas ofte pedofiloj, pedofiloj ne ĉiam estas pederastoj.[1] La saman distingon oni devas apliki al homoj implikitaj en krimoj ofte (ne ĉiam) riltatantaj al pedofilio, sed ne nepre al pederastio, kiel posedo de infana pornografio, ĉar la imputitoj povas esti pedofiloj sed ili ne ĉiam estas pederastoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 «pedófilo» y «pederasta» no son equivalentes Arkivigite je 2012-12-28 per la retarkivo Wayback Machine (hispane). Fundéu.
  2. Ames, Ashley; Houston, David. Legal, social, and biological definitions of pedophilia (angle). Archives of Sexual Behavior. Indiano: Universitato de Indiano, Vol. IV, nº 19 (1990), pp. 333-342.
  3. 3,0 3,1 Monda Organizaĵo pri Sano, MOS-10, versio 2010 – Vidu kodo F65.4 (angle).
  4. DSM-IV-TR: Paedophilia, kodo 302.2 (angle).
  5. Standing Committee on Justice and Human Rights Arkivigite je 2012-06-20 per la retarkivo Wayback Machine (angle) 40th PARLIAMENT, 3rd SESSION, 14-2-2011.
  6. Smith, Bonnie. The Oxford Encyclopedia of Women in World History (angle), Vol. I. Oxford: Oxford University Press, 2008, p. 602. ISBN 0195148908.
  7. De Young, Mary. "The indignant page: techniques of neutralization in the publications of pedophile organizations" (angle). Child Abuse & Neglect, Vol. IV, n-ro 12 (1988), pp. 583-591.
  8. Geraci, J. "Interview: Gilbert Herdt" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. III, nro 2, 1994, pp. 2-17.
  9. Rencken, Robert; Grubb, Jeff. Brief and Extended Interventions in Sexual Abuse (angle), 2-a el. Alexandria: American Counseling Association, 2000.