Émile perverti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile perverti
Origine Émile perverti
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro René Schérer
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Loko Parizo
Eldoninto Roger Laffont
Trajtoj
Paĝoj 252 paĝoj
Ĝenro eseo
vdr

Émile perverti ou Des rapports entre l'éducation et la sexualité [La koruptita Emilio aŭ Pri rilatoj inter edukado kaj sekseco] estas eseo de la franca filozofo René Schérer pri seksa politiko, aperinta en 1974 ĉe la eldonejo Roger Laffont. La verko, kiu respondas al la enkonduko de deviga seksa edukado en la lernejoj, havis grandan sukceson kiam ĝi aperis.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En Émile perverti, René Schérer dekonstruas la nuntempan edukadon, ĝiajn supozojn kaj la moralajn projekciojn de la plenkreskuloj sur la infanoj. La aŭtoro kritikas la metodojn de la moderna edukado kaj defendas novan edukativan modelon por la junuloj.[1]

Laŭ Schérer, la moderna pedagogio baziĝas sur la ekskludado de la seksa deziro en la instrua rilato. Tiu ĉi repuŝado, apogata sur la psikopedagogia literaturo, havas reguligan efikon sur la psiko kaj korpo de la neplenkreskuloj kiu fariĝas, starigante la nuklean familion kiel modelo, reproduktiva funkcio. Altrudante la tutan moralan ŝarĝon de la socio en la trejnado de estontaj civitanoj la edukado konsistigas, laŭ Schérer, liber-mortigan piedestalon de kontrolo de la sekseco.[2]

La aŭtoro atakas la supozatan seksan liberigadon, analizas aferojn kiel la samseksemcentrismo, la reproduktadon de la normoj aŭ la neadon de la seksa deziro ĉe la infano en repuŝanta socio kaj denuncas la ”infanigon” de la edukado.

Schérer konstruas siajn argumentojn sur tranĉa kritiko de la Emilio de Rousseau[3] kaj ĉerpas el la fontoj de Wilhelm Reich, Freud, Kant, Fourier,[4] same kiel de siaj samtempuloj, Deleuze, Guattari, Foucault.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mérida Jiménez, Rafael M. "Cuerpos pedagógicos: Hacia una nueva lectura de 'Émile perverti' de René Schérer" (hispane). Prosopopeya: revista de crítica contemporánea, n-ro (januaro 2008-2009) p. 201-210, ISSN 1575-8141.
  2. Bessin, Marc. L'enfance : Un panoptique, une tour de contrôle (france). Mouvements, n-ro 49 (januaro 2007)p. 16-26.
  3. Asensi, Manuel. "El ignorante del maestro: Sobre ignorancia y emancipación Arkivigite je 2015-04-27 per la retarkivo Wayback Machine" (hispane). En: Desacuerdos, Vol. XI, pp. 34-44. Arteleku-Diputación Foral de Guipúzcoa, Centro José Guerrero-Diputación de Granada, Museu d'Art Contemporània de Barcelona, Museu Nacional Centro de Arte Reina Sofia kaj UNIA arteypensamient.
  4. Diederik, Janssen. Crimen sollicitations: Tabooing incest after the orgy. Thymos, Vol. IV, n-ro 2 (2010-10-1). ISSN 1931-9045.