Pedofilia movado en Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La pedofilia movado en Nederlando naskiĝis dum la 1950aj jaroj per la agado de la psikologo Frits Bernard kaj de la senatoro kaj juristo Edward Brongersma. Centrita sur senmitiga akademia debato, ĝi baldaŭ rezultigis la kreon de multaj asocioj por la defendo de pedofilio en multaj landoj. En la 1970aj jaroj, en la kunteksto de la seksa revolucio, la movado spertis dumtempan progreson al ĝiaj celoj en okcidenta Eŭropo, precipe en Nederlando, sed ĝi komencis dekadenci ekde la 1980aj jaroj.

1940–1969[redakti | redakti fonton]

En 1940, la psikologo kaj seksologo nederlanda Frits Bernard kontaktis kun la advokato J. A. Schorer, prezidanto de la nederlanda branĉo de la germana Wissenschaftlich-humanitäres Komitee, Humana Scienca Komitato (WhK), la unua organizaĵo por la defendo de la samseksemuloj kaj transseksemuloj, kaj pere de li kun la advokato Benno Premsela, ankaŭ konita kiel la unua seksologo en Nederlando. Bernard sciis ke WhK, kune kun ĝia internacia organizaĵo, la Instituto pri Seksa Scienco, publikigis artikolojn pri la interagadoj plenkreskulo-infano antaŭ 1933[1]. Post la milit-deklaro de la aliancanoj al la nazia Germanio kaj ties venko dum la unua fazo de la milito en Eŭropo, la kampanjoj de pedofilia legitimado estis malpermesitaj kaj ĉian banaligon pri la temo forte punita, ĉar la artikolo 176 de Verordnungsblatt n-ro 81 de la germana leĝaro rilate al interagadoj plenkreskulo-infano devis esti inkludita en la nederlanda leĝaro pro ordono de Adolf Hitler. La Instituto pri Seksa Scienco estis laŭlitere detruita post la veno de la nacisocialismo al la registaro de Germanio en 1933. La membroj de WhK Arent von Santhorst kaj Bob Angelo estis detruintaj ĉiujn dokumentojn de la nederlanda WhK por malebligi la enketojn de la nazioj.

En la 1950aj jaroj, el la restaĵoj de la nederlanda branĉo de WhK, Bernard, kune kun aliaj, fondas en Hago la asocion Enclave Kring,[noto 1] dediĉita al la scienca studado de pedofilio. Konsiderate kiel la unua organizaĵo de la pedofilia aktivismo, la grupo instaliĝas poste en Roterdamo[2][3]. Ĝiaj celoj estas “rompi la antaŭjuĝojn pri la aferoj koncerne al erotikaj kontaktoj kaj rilatoj inter neplenkreskuloj kaj plenkreskuloj [...], havigi informojn kaj konsiladon [...] [kaj] komenci programon de rekta asistado [por progresi] al revizio de la kriminala kodo"[4]. En 1958 Bernard kreas samnoman eldonejon por disvastigi la ideojn de la asocio. Kreita kun la ideo fariĝi internacia organizaĵo, Enclave Kring obtenas apogon en okcidenta Eŭropo, Nov-Jorko, Japanio kaj Honkongo, lokoj kie Bernard mem konferenciis kelkfoje. Rezulte de ĝiaj klopodoj, la asocio ricevas pozitivan respondon pri la pedofilia aktivismo flanke de diversaj sendependaj periodaĵoj, kiel la nederlanda Vriendschap (eldonita ekde 1859), la germana Der Weg zu Freundschaft und Toleranz, la dana Amigo kaj la nederlanda Verstandig Ouderschap en la 1960aj jaroj. NVSH, avangardo de la movado por la seksa liberigado, havas tiutempe, laŭ Bernard, tre kritikan sintenon rilate al pedofiloj[4].

Antaŭ la malmultaj studoj pri la pedofilia fenomeno kaj kun la deziro kontraŭstari la socian infamiadon, Brongersma kaj Bernard skribas, de 1959 al 1964, plurajn artikolojn kiuj prezentantas pedofilion el pozitiva vidpunkto, aperantaj en Vriendschap [Amikeco], la revuo de Cultuur en Ontspanningscentrum, Libertempa kaj Kultura Centro (COC, nun COC Nederland)[5], asocio por la defendo de la rajtoj de la samseksemuloj al kiu ili apartenas, sed ili ne atingas la kreon de interna labor-grupo.

Inter 1966 kaj 1969, Frits Bernard restas okupita pri aliaj projektoj kaj la agado de Enclave Kring reduktiĝas. Efektivigo de dua fazo en la pedofilia aktivismo okazos nur ekde 1970[4].

1970–1981[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1970aj jaroj, plej multaj artikoloj defende de pedofilio, plejparte klopodantaj difini la sekvojn kurta- kaj longa-tempe de la sekskontaktoj inter plenkreskuloj kaj infanoj sur ĉi-lastajn, estas skribitaj en Nederlando, same el teoriaj kiel praktikaj perspektivoj, fare de Frits Bernard, Edward Brongersma, Frans Gieles kaj la socia psikologo Theo Sandfort. La datumoj uzitaj de ĉi tiuj esploristoj devenas de la rekta analizado de pedofiloj kaj junaj plenkreskuloj kiuj havis seksrilatojn kun plenkreskuloj dum sia infanaĝo aŭ adolesko. Kontinuece kun la vojoj malfermitaj en la 1950-aj jaroj de Frits Bernard, la pedofilia aktivismo emas koincidi kun pli ĝenerala studado pri la sekseco, familio kaj infanoj.

La sintenoj de NVHS ŝanĝiĝas pro la socia evoluo kaj radikaliĝo de iaj politikaj kaj intelektaj diskursoj kaj kreiĝas, impulsita precipe de Bernard kaj Brongersma, la Stiching Studiegroep Pedofilie, Stud-Grupo pri Pedofilio (SSP), specifa grupo de la asocio formita de infanaj specialistoj, psikiatroj kaj advokatoj, inter ili Frits Bernard, Edward Brongersma, Ids Haagsma, Wijnand Sengers kaj Peter van Eetenla, kiu efektivigas gravan informan laboron. Ĝi organizas ĉiusemajnajn kunvenojn kaj kolektas informojn pri pedofilio, kiuj estas arkivataj en centro de dokumentado situanta en Hasselt.

En 1972, SSP publikigas la libron Sex met kinderen ("Seksumado kun infanoj")[6], verkita de Bernard kunlabore kun Edward Brongersma, Wijnand Sengers, Peter van Eeten kaj Ids Haagsma. La verko, priskribanta la historion de Enclave Kring kaj de la internacia reserĉo pri la interagadoj plenkreskulo-infano, parte stimulita de Enclave Kring kaj parte sendependa, malfermas la debaton pri pedofilio en Nederlando[7] kaj preparas la fundamentojn por la pedofilia aktivista movado de la 1970aj jaroj en okcidenta Eŭropo[noto 2][1].

En 1973 okazas en Breda la unua internacia renkontiĝo de pedofiloj, organizita de NVHS, kiu la saman jaron formaligas sian labor-fakon pri pedofilio. Tiu ĉi ekhavas en 1976 la nomon Emancipatie van Oudere-Jongere-relaties, Labor-Grupo por Emancipado de Intergeneraciaj Rilatoj kaj en 1979 Landelijke Werkgroep Jeugdemancipatie, Nacia Labor-Grupo por Emancipado de la Infanoj. En 1974 okazas en Utrecht, sub la devizo “Pedofilio kaj Socio”, la unua renkontiĝo de la labor-fako pri pedofilio de NVHS. Oni petas malkrimigon de pederastio kaj postulas la rajton de la infanoj “esprimi siajn sentojn kaj bezonojn”.

Ĝis la komenco de la 1980aj jaroj, la pedofiliaj aktivuloj montriĝas kontentaj pro la progresoj de ilia afero en Nederlando. En 1980 COC publike deklaras, ke la pedofilio estas geja afero kaj la samseksema liberigado estos neniam tute finita sen la liberigado de la infanoj kaj pedofiloj[8]. Inter 1979 kaj 1981, la lasta signifa progreso de la pedofilia aktivismo en la okcidenta mondo okazas en 1981, kiam la Protestantse Stichting voor Verantwoorde Gezinsvorming (PSVG) distribuas en la elementaj lernejoj centmilojn da kopioj de ilustrita broŝuro titolita Paedophilia[9], por informi la infanojn pri pedofilio[10]. Tiutempe, pli kaj pli da feministaj organizaĵoj, eĉ unuoj de la Junulara Polico, montriĝas favoraj al malkrimigo de pederastio[11]. Ankoraŭ en 1984, Edward Brongersma asertas: "En Nederlando, oni objektive debatas pedofilion en la instruadaj kursoj de la policaj lernejoj. Ĉi tie, samkiel ĉe la universitatoj, oni strebas por meti finon al antaŭjuĝoj".

Peticio de 1979 kontraŭ la aĝo de konsento[redakti | redakti fonton]

La 22an de junio 1979 NVSH, la Ligo Coornhert por Reformo de la Kriminala Leĝaro, la Humana Konfederacio kaj la pastro Alje Klamer sendas peticion, kune kun similenhava letero, al la nederlanda ministro pri justico kaj simultane al la nederlanda Parlamento. Ambaŭ petas malkrimigon de konsentaj seksrilatoj inter infanoj kaj plenkreskuloj.

La peticio estis signita de pluraj publikaj organizaĵoj por sociala bonstato kaj mensa sano, inter ili la jenaj[12]:

  • Ĝenerala Asocio por Libereco sub Kondiĉoj.
  • Nederlanda Asocio por Integriĝo de Samseksemo (COC).
  • Nederlanda Feminista Asocio oficiala.
  • Unanimece, la plenum-komitato de la Partio de la Laboro (la partio kun plej vasta membraro).
  • Unanimece, la plenum-komitatoj de kvar politikaj partioj pli malgrandaj kun tiama reprezentado en la nederlanda malsupera ĉambro (Demokratia Socialista Partio, Pacifista Socialista Partio, Demokratia Partio kaj Radikala Partio).

Kiel skribis Jan Schuijer, de NVSH, la fako pri infana kaj juna psikiatrio de la Nederlanda Societo pri Psikiatrio, "ŝajne alarmita pro la sukceso de la peticio", oponis publike al la postuloj por malkrimigo, asertante ke ĝi malfortigus la patran aŭtoritaton[13].

1982–1989[redakti | redakti fonton]

Ekde 1982 okazas en la Eŭropa publika opinio radikala sinten-ŝanĝo al pedofilio[14]. En tiu ĉi jardeko, la ideo ke iu ajn sekskontakto inter plenkreskuloj kaj infanoj kaŭzas gravajn psikologiajn sekvojn sur ĉi-lastajn iĝas tre disvastigita opinio[15]. Unu el la ĉefaj kaŭzoj troviĝas en la sensaciismo de la amaskomunikiloj, kiuj sisteme asocias pedofilion kun seksa misuzo kaj perforto.

En Nederlando, la diskursoj favoraj al pedofilio spertas malprogreson kiam pedofilio estas denove traktata kiel mensan malsanon[16]. La gazetaro ĉesas paroli pri la movado kaj la ĉefaj aktivuloj laciĝas. La cenzuro intensiĝas kaj la publikaj gravuloj kiuj estis distingiĝintaj kiel disidentaj voĉoj en la antaŭaj jaroj dronas iompostiome en silento[noto 3][17][18].

en 1982 oficiale registriĝas en la Komerca Ĉambro de Nederlando la asocio Martijn, kiu iĝos la plej grava kaj longedaŭra organizaĵo de la pedofilia aktivismo en Eŭropo, apartenonta ĝis 1994 al ILGA[19].

La 5an de februaro 1987 Frits Bernard aperas kiel speciala invitito en la rekta programo de Phil Donahue por NBC The Phil Donahue Show (elsendita per 250 televidkanaloj de Usono kaj Kanado) kaj aperte defendas pedofilion, dum unu horo seninterrompe, helpata de 23-jara junulo kiu dum sia infaneco havis seksrilatojn kun plenkreskuloj[20]. Tiu ĉi fakto estas tre grava, ĉar en 1987 la pedofilia movado jam alfrontis socian malamikecon ĉiam pli granda kompare kun la situacio de la 1970aj jaroj.

En Nederlando, la ŝanĝoj ĉe la povo komencis preni formon. La polico kaj membroj de la sekurec-agentejoj komencis esti trejnitaj en Usono pri la metodoj de FBI por sekvi la spurojn de la produktantoj kaj kolektantoj de infana pornografio. En 1989, la nederlanda ministro pri justico, Frits K. Altes, deklaris ke oni tenis ĉiusemajnajn kunvenojn pri tiuj ĉi aferoj kun la brita registaro jam de 1985. Ekde 1984 la Kongreso kaj la Senato Usonaj akuzadis (pere de la Enketa Permanenta Subkomitato kaj de la Komitato pri Registaraj Aferoj –tiam direktita de la respublikano William Roth-, kiuj ofte diskonigis tiajn akuzojn en la nacia kaj internacia gazetaro) Nederlandon esti "[unu el la] ĉefaj eksportantoj de infana pornografio al Usono ", asertante, ke en Amsterdamo oni publike aŭkciis infanojn por prostituado kaj pornografio, ekstremo kiu pruviĝis "nesubtenebla" per la fina raporto de la Labor-Grupo pri Infana Pornografio (aperinta en aŭgusto 1986), direktita de la ministro pri justico mem[10][21].

1990–2000[redakti | redakti fonton]

Sed estas la 1990aj jaroj tiuj, kiuj signas veran sinten-ŝanĝon en Eŭropo[14].

Komence de la jardeko kreiĝas en Nederlando International Pedophile and Child Emancipation, Pedofilia kaj Infana Internacia Emancipado (IPCE), organizaĵo kun karaktero ĉefe informiga kiu stimulas akademian debaton pri la interagadoj plenkreskulo-infano. La grupo tenas ĉiujarajn kunvenojn kaj mastrumas retejon kiu enhavas gravan dokumentan arkivon pri pedofilio.

En la 6a Tutmonda Konferenco de ILGA, okazinta en Nov-Jorko en junio 1994, oni voĉdonis la ekskludon de NAMBLA kaj la du aliaj grupoj per 214 poraj voĉdonoj, 30 kontraŭaj, kaj aprobis rezolucion por toleri en la estonteco nenian pedofilian grupon aŭ asocion. Fine de la 1990-aj jaroj la seksa revolucio estis liberiginta sin de ĝia pedofilia pasinteco[noto 4][22].

Edward Brongersma, kiu estis objekto de persekutado fare de siaj najbaroj kaj de agresoj sur la publika vojo pro lia aktivismo, afliktita pro profunda depresio decidas memmortigi sin en 1998 per eŭtanazio, por kiu li batalis dum siaj lastaj jaroj[23]. Post lia morto, siaj personaj arĥivoj kaj biblioteko estis transferitaj al la Internacia Instituto pri Socia Historio de Amsterdamo. Parto de lia kolekto da bildoj estis konfiskita de la polico, kiu konsideras ĝin infana pornografio[24].

Partio de Karitato, Libereco kaj Diverseco[redakti | redakti fonton]

En 2006, tri pedofiliaj aktivuloj, inter ili Ad van den Berg, prezidanto de Martijn, fondis en Nederlando la Partion de Karitato, Libereco kaj Diverseco (PNVD)[25][26]. Ekde ĝia kreo, PNVD estis centro de monda polemiko pro kelkaj proponoj de sia programo, kiel progresiva reduktado de la aĝo de konsento kaj laŭleĝigo de infana pornografio. En 2006 ĝi ne povis partopreni en la balotadoj pro tio, ke ĝi ne sukcesis kolekti la minimuman nombron da signaturoj postulita de la nederlanda pribalota leĝo por rajti prezenti kandidatojn[27]. Finfine la partio malfondiĝis en 2010[28]. Nuntempe, la Komunista Partio de Britio (CCP) estas la sola politika partio defendanta en Eŭropo la nuligon de la aĝo de konsento[29][30].

En 2012, la tribunalo de Assen (Nederlando) malpermesis la asocion Martijn. Kvankam ĉi tiu ĉiam restis en la valida leĝo, la prokurorejo argumentis, ke "[la] aktivaĵoj kaj ideoj de la asocio estas kontraŭaj al la publika ordono kaj al moralo"[31]. La asocio tuj malfondiĝis kaj fermis sian retejon[32]. La 2an de aprilo 2013 la malpermeso estis nuligita de la tribunalo de Leeuwarden, post ol la asocio prezentis apelacion. La tribunalo fundamentis sian decidon sur la rajto al libereco de asociado kaj sur la fakto, ke la aktivaĵoj de Martijn ne povas esti konsideritaj kiel kontraŭleĝaj[33]. Tamen, en aprilo 2014, la Supera Tribunalo de Nederlando, sekvante la konsilon de la Ĝenerala Advokatejo de la Ŝtato, denove malpermesis la asocion kaj ordonis ĝian malfondiĝon[34]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomon Enclave oni elektis por elvoki la sociologian situacion de la pedofiloj en la okcidentaj socioj.
  2. Kune kun aliaj fontoj pri la influo de Sex met kinderen, vidu Brongersma, Edward (1988) (kaj), aŭ la kriminologian studon de Michael C. Baurmann (1983), publikigita de la Oficejo de la Germana Federala Kriminala Polico.
  3. La historiistino Anne-Claude Ambroise-Rendu asertas, ke en Francio "nur Gabriel Matzneff kuraĝas ankoraŭ, en 1990, rideti antaŭ Bernard Pivot pri la 12-jaraj knabinoj kiujn li metas en sian liton".
  4. En 1997, Gregory King, de la Human Rights Campaign (Kampanjo por Homaj Rajtoj), deklaris: "NAMBLA ne estas samseksema organizo. Ĝiaj membroj ne apartenas al nia komunumo kaj ni tute malaprobas iliajn strebojn sugesti, ke pedofilio estas ligita al la rajtoj de la gejoj kaj lesbaninoj". NAMBLA respondis ke, "pro difino, la amo viro-infano estas samseksema", ke "la knabamantoj apartenas al la geja movado kaj ili estas esencaj elementoj de ĝia historio kaj kulturo" kaj ke "la samseksemuloj kiuj diras, ke senti sin altirita al adoleskantoj 'ne estas geja' estas same stultaj kiel la aliseksemuloj kiuj diras, ke senti sin altirita al adoleskantinoj 'ne estas aliseksema'".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brongersma, Edward. Schutzalter 12 Jahre?: Sex mit Kindern in der niederländischen Gesetzgebung. En: LEOPARDI, Angelo. Der pädosexuelle Komplex. Frankfurto: Foerster Verlag, 1988, p. 212. ISBN 3-922257-66-6. (germane)
  2. Sandfort, Theo; Brongersma, Edward; Alex, Van Naerssen. Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives. Nov-Jorko/Londono: Haworth Press, 1991. ISBN 978-0-918393-78-4.
  3. Dares To Speak. Historical and Contemporary Perspective on Boy-Love. Norfolk: The Gay Men's Press. 1997, pp. 34-39.
  4. 4,0 4,1 4,2 Bernard, Frits. "The Dutch Paedophile Emancipation Movement". Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 1, n-ro 2, 1987, pp. 35-45.
  5. COC Nederland. Oficiala retejo. (angle, france kaj nederlande)
  6. Bernard, Frits; Brongersma, Edward; Sengers, Wijnand; Van Eeten, Peter; Haagsma, Ids. Sex met kinderen (nederlande). Hago: NVSH, 1972.
  7. The Dutch Paedophile Emancipation Movement. Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 1, n-ro 2 (aŭtuno 1987), pp. 35-45.
  8. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj sandd; $2
  9. PSVG. Pedophilia (angle). [s.n.]: Biblioteko IPCE.
  10. 10,0 10,1 Leopardi, Angelo. "Verständnis für unsere Gegner? - Aids und die Unterdrückung der Pädophilie". En: Der pädosexuelle Komplex (germane). Frankfurto: Foerster Verlag, 1988, p. 202. ISBN 3-922257-83-6.
  11. Bernard, Frits. Pädophilie ohne Grenzen (germane). Frankfurto: Foerster Verlag, 1997. p. 36. ISBN 3-922257-83-6.
  12. Leopardi, Angelo. Der pädosexuelle Komplex. Frankfurto: Foerster Verlag, 1988, p. 212.
  13. Schuijer, Jan. "Tolerance at arm's length: The Dutch experience". Journal of Homosexuality, n-ro 20, 1990. (angle)
  14. 14,0 14,1 Ambroise-Rendu, Anne-Claude. "Un siècle de pédophilie dans la presse (1880-2000)" (arkivo). Le Temps des médias, n-ro 1, 2003. (france)
  15. Vigarello, Georges. "La certitude d'un irrémédiable trauma" (france), 2004, pp. 275-281.
  16. Bernard, Frits. The Dutch Paedophile Emancipation Movement (1887), noto 14.
  17. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj rendu; $2
  18. Guillebaud, Jean-Claude. "Droit d'inventaire : trois remarques" (france). L'Humanité, 2001-02-24.
  19. Carpentier, Philippe. "Du côté des revues" (france). L'Espoir, CRIES, n-ro 26 (julio-aŭgusto 1986).
  20. Sandfort, Theo. "Boy Relationships: Different Concepts for a Diversity of Phenomena" (angle). Journal of Homosexuality, n-ro 20 (1990).
  21. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj jann; $2
  22. Gamson, Joshua. "Messages of Exclusion: Gender, Movements, and Symbolic Boundaries" (in anglese). Gender and Society, Vol. 11, nro 2 (april 1997), pp. 178-199.
  23. Cohen-Almagor, Raphael. Euthanasia in the Netherlands: the policy and practice of mercy killing. Nov-Ĵorko: Springer-Verlag, 2004, p. 165. (angle)
  24. "Child porn charges laid on Toronto nudist". Toronto Sun, 2010-10-03. (angle)
  25. "Dutch will allow paedophile group" (angle). BBC News, 2006-07-17.
  26. "Politieke partij voor pedofielen" (nederlande). Eindhovens Dagblad, 2006-05-30.
  27. "Un parti pédophile néerlandais autorisé par les tribunaŭ" (france). Le Figaro, 15-10-2007.
  28. Pedopartij ontbonden (nederlande). Nu.nl, 2010-03-15.
  29. "Third programme of the Communist Party of Great Britain" (angle). Cpgb.org.uk, 2012-02-11. Rekuperita 2013-01-01.
  30. "Hands off Roman Polanski!" (angle). Workers Hammer, n-ro 209 (vintro 2009-2010).
  31. Rechter verbiedt pedoclub Martijn (nederlande). Volkskrant.nl, 2012-06-27.
  32. Illegale vereniging moet 'activiteiten' staken (nederlande). BNR, 2012-06-27.
  33. Hof verwerpt verbod pedovereniging (nederlande). NOS.
  34. Coevert, Annemarie. «Hoge Raad: vereniging Martijn definitief verboden en ontbonden» (nederlande), 2014-04-18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]