Frits Bernard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frits Bernard

Psikologo, pioniro de la pedofilia aktivismo
Naskiĝo 28-a de aŭgusto 1920
en Roterdamo, Nederlando
Morto 23-a de majo 2006
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Frits BERNARD (naskiĝis en Roterdamo la 28-an de aŭgusto 1920; mortis la 23-an de majo 2006) estis nederlanda psikologo, seksuologo, aktivisto por la rajtoj de samseksemuloj kaj pioniro de la pedofilia aktivismo en Nederlando.[1][2] Specialisto pri pedofilio, li publikigis grandan nombron da sciencaj verkoj pri la temo.[3] Li estis fondinto de Enclave Kring,[4] la unua grupo dediĉita al scienca studado de pedofilio, kaj elstara membro de la Asocio por la Progreso de la Socia Esplorado pri Seksa Scienco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam naskita en Nederlando, li translokiĝis en la aĝo de 7 jaroj al Katalunio, kie li studis en la Internacia Germana Lernejo de Barcelono kaj lernis la katalunan, la hispanan, la francan kaj la anglan. Iom antaŭ la Dua Mondmilito li revenis Nederlandon. Li studis psikologion kaj doktoriĝis en la Universitato Radboud de Nimego, kun Theo Rutten. En tiu epoko li konatiĝis kun la verkisto kaj poeto John Hanlo.[5]

En la 1950aj jaroj li aniĝis al la Centro de Kulturo kaj Libertempo (COC), la plej grava asocio por la defendo de samseksemuloj en Nederlando, kaj li verkis, sub la pseŭdonimo Victor Servatius, por Vriendshap, la revuo de la asocio, grandan nombron da artikoloj, el scienca perspektivo, pri samseksemo kaj ankaŭ, unuafoje, pri pedofilio.[6] Dum tiuj jaroj li fondis Enclave Kring, la unua asocio de la pedofilia aktivismo.[7]

En 1960 li publikigis du romanojn en la nederlanda pri pedofilio, Costa Brava[8] kaj Vervolgde Minderheid [Persekutita malplimulto],[9] kaj eldonis informbultenon pri la temo. Li ankaŭ faris prelegojn kaj donis helpon al pedofiloj.

En 1964, ŝanĝo en la redakcio de Vriendschap malebligis al li daŭre kunlabori kun COC. Je la fino de la 1960aj jaroj, Bernard trovis en la Nederlanda Societo por Seksa Reformo (NVSH) favoran terenon por siaj esploroj. En 1972 li publikigis, kunlabore kun Edward Brongersma, Wijnand Sengers, Peter van Eeten kaj Ids Haagsma, la libron Sex met kinderen [Seksumo kun infanoj],[10] la unua ĉio-ampleksa studo pri pedofilio, eldonita de NVSH. Tiu ĉi verko pretigos la fundamenton por la pedofilia aktivista movado de la 1970aj jaroj en Okcidenta Eŭropo.

En la 1970aj jaroj la pedofilia aktivismo iniciatinta de Bernard kaj aliaj, same kiel la postuloj de iliaj sciencaj esploroj, atingas ian progreson en la debato pri pedofilio en Nederlando kaj en aliaj lokoj en Eŭropo kaj Usono. Tamen, la movado komencos malprogresi ekde la 1980aj jaroj.

Bernard emeritiĝas en 1985, sed li daŭre publikigos studojn pri pedofilio kaj aliaj temoj rilate al sekseco ĝis sia morto, en 2006.

En 1987 li aperis kiel speciala invitito en la rekta programo de Phil Donahue en NBC, [[The Phil Donahue Show (elsendita per 250 televidkanaloj de Usono kaj Kanado) kaj aperte defendis pedofilion dum unu horo seninterrompe, kun apogo de junulo 23-jara kiu havis seksrilatojn kun plenkreskuloj dum sia infanaĝo.[11] Tiu ĉi fakto estis tre grava pro tio, ke tiutempe la pedofilia aktivismo jam alfrontis publikan malamikecon ĉiam pli grandan, kompare kun la situacio de la 1970aj jaroj.

Studoj pri la pedofilio[redakti | redakti fonton]

En verkoj kiel Paedophilia: A factual report[12], Bernard rimarkigas faktorojn kiel la reago de la ĉirkaŭularo, la pridemandadoj kaj la aresto de la plenkreska kunulo kiel verajn kaŭzojn de malutilaj kaj persistaj efikoj ĉe la menso de la infano kiam pederastia rilato estas malkovrita kaj la tabuo aplikita sur ĝi. Bernard kritikas, ke la socio nur emfazas la malbonan parton de pedofilio (infana seksa misuzo) kaj li substrekas, ke plej multaj studoj pri pedofiloj estas faritaj en kondiĉoj degradantaj por ĉi tiuj (malliberejoj, psikiatriaj hospitaloj). Alia obĵeto de Bernard estas tio, ke oni demandas al la infanoj pri siaj veraj sentoj al pedofiloj nur post granda skandalo kiu kondiĉas ilin respondi malfavore pri siaj spertoj.

En 1988 li asertis, ke ĝis tiam li mem, kiel psikologo kaj faka rajtigita atestanto en diversaj procesoj, estis analizinta «pli ol cent pedofilajn plenkreskulojn kaj proksimume tricent infanojn kaj adoleskantojn kiuj havis [seksajn] kontaktojn kun plenkreskuloj»[13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portal LGBT.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri GLAT
  1. Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. I, n-ro 2, aŭtuno 1987, pp. 35-45. (angle)
  2. Mächtiges Tabu (germane). Der Spiegel, 1980-07-21.
  3. Santiago, Pablo. "La pedofilia como fenómeno psiquiátrico". En: Alicia en el lado oscuro (hispane). Madrido: Imagine, 2004, p. 196. ISBN 84-95882-46-9.
  4. Sandfort, Theo; Brongersma, Edward; Alex, Van Naerssen. Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives (angle). Nov-Jorko/Londono: Haworth Press, 1991. ISBN 978-0-918393-78-4.
  5. Frits Bernard (angle). NAMBLA.
  6. Gieles, Frans. In memoriam: Dr. Frits Bernard. Koinos, Vol. LI, n-ro 3, 2006.
  7. Bernard, Frits. "The Dutch Paedophile Emancipation Movement". Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. I, n-ro 2, 1987, pp. 35-45. (angle)
  8. Bernard, Frits (Victor Servatius). Costa Brava, eerste Nederlandse druk. Roterdamo: Enklave, 1960. (nederlande)
  9. Bernard, Frits (Victor Servatius). Vervolgde Minderheid, met een wetenschappelijk nawoord: Homosexualiteit en wetenschap: eerste Nederlandse druk. Roterdamo: Enklave, 1960.
  10. Bernard, Frits; Brongersma, Edward; Sengers, Wijnand; Van Eeten, Peter; Haagsma, Ids. Sex met kinderen. Hago: NVSH, 1972.
  11. Sandfort, Theo. "Boy Relationships: Different Concepts for a Diversity of Phenomena". Journal of Homosexuality, n-ro 20, 1990. (angle)
  12. Bernard, Frits. Paedophilia: A Factual Report. Roterdamo: Enclave, 1985. ISBN 90-71179-02-8
  13. Leopardi, Angelo, 1988