Diskuto:Frits Bernard

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la artikolo mi kreis novan kategorion "nederlandaj psikologoj", kiu certe sencas, kvankam ĝis nun Frits Bernard estas la sola artikolo en ĝi. Mi tamen tre dubas ĉu sencas kategorio "nederlandaj seksologoj": ĝis nun ne ekzistas kategorio "seksologoj", kaj des malpli aliaj kategorioj prri "iks-landaj seksologoj" - tial mi preferas krei kategorion "seksologoj" kaj meti la artikolojn pri F. Bernard kaj Elise Ottesen-Jensen kiel ĝis nun solajn erojn en ĝin (poste mi ankoraŭ trovis la e-lingvajn tekstojn pri Wilhelm Reich kaj John Money, kiuj bone taŭgas por la kategorio). Multe pli skeptika mi estas pri neekzista kategorio "nederlandaj aktivistoj": Kiujn artikolojn pri socie engaĝitaj nederlandanoj meti tien, kaj kiuj ne? Kiujn titoligi "aktivistoj" kaj kiujn "malaktivistoj"? Ĉu eble ĉiuj nederlandaj esperantistaj aktivuloj estu "nederlandaj aktivistoj", kaj ankaŭ ĉiuj politikistoj, verkistoj, ĵurnalistoj, motoroj de sociaj movadoj, socie engaĝitaj instruistoj, gvidantoj de junularaj grupoj, sportaj teamoj, lokaj festoj...? Mi proponas forstreki ĝin, kaj ĉiukaze restas la kategorio "pedofilia movado", kiu signas la socian aktivismon de la sciencisto. ThomasPusch (diskuto) 09:58, 8 Jan. 2014 (UTC)