Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Inter 1977 kaj 1979, dum oni debatis reformon de la kriminala kodo en la franca parlamento, pluraj intelektuloj subskribis peticiojn kaj nefermitajn leterojn postulantajn malkriminaligon de ĉiuj konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj mapli ol 15-jaraj (aĝo de konsento en Francio), t.e. forigon de la jura supozo de perforto en seksrilatoj sub tiu ĉi aĝo.

La plej rimarkinda, aperinta en la ĵurnalo Le Monde la 26an de januaro 1977 kaj reproduktota ankaŭ de Libération, titoliĝis Lettre ouverte sur la révision de la loi sur les délits sexuels concernant les mineurs ("Nefermita letero pri la revizio de la leĝo pri seksaj deliktoj koncerne neplenaĝulojn") kaj estis redaktita subtene de tri francaj civitanoj, kiuj aperis antaŭ la Tribunalo de Versailles akuzitaj pri «atencoj al la pudoro sen perforto sur neplenaĝuloj malpli ol 15-jaraj» kaj pro esti fotografintaj iliajn partnerojn. Du el ili restis en preventa aresto jam de 1973, fakto kiun la letero kvalifas «skandala». La teksto asertas, ke la infanoj suferis «eĉ ne la plej etan perforton» kaj ke la rilatoj estis "konsentaj», kaj aldonas: «Se knabino 13-jara havas la rajton al la [antikocipa] pilolo, por kio supozeble estas tio?» kaj «tri jarojn pro kelkaj kisoj kaj karesoj, sufiĉe!»[1].

Peticio de 1977 adresita al la franca Parlamento[redakti | redakti fonton]

En 1977 oni adresis al la franca Parlamento peticion kiu petas nuligon de pluraj artikoloj de la leĝoj pri aĝo de konsento kaj malkrimigon de ĉiuj konsentaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj personoj malpli ol 15-jaraj. La dokumento, titolita Lettre ouverte sur la révision de la loi sur les délits sexuels concernant les mineurs ("Nefermita letero pri la revizio de la leĝo pri seksaj deliktoj koncerne al neplenaĝuloj"), estis subskribita de la filozofoj Michel Foucault, Jacques Derrida, Louis Althusser, Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir kaj André Glucksmann, de la filozofo kaj semiologo Roland Barthes, de la romanisto kaj aktivulo por la rajtoj de la samseksemuloj Guy Hocquenghem, de la advokato kaj profesoro pri juro Jean Danet, de la verkisto kaj kinisto Alain Robbe-Grillet (elektita membro de la Franca Akademio en 2004), de la verkisto Philippe Sollers, de la pediatro kaj infana psikanalisto Françoise Dolto kaj de aliaj homoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj.[noto 1]

Listo de subskribantoj[redakti | redakti fonton]

  • Alain Robbe-Grillet
  • André Glucksmann
  • Françoise Dolto
  • Guy Hocquenghem
  • Jacques Derrida
  • Jean Danet
  • Jean-Paul Sartre
  • Louis Althusser
  • Michel Foucault
  • Philippe Sollers
  • Roland Barthes
  • Simone de Beauvoir
  • kaj «homoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj»[noto 2].

Debato en la Pariza radio[redakti | redakti fonton]

La 4an de aprilo 1978 oni elsendis per la Pariza radio fundan debaton inter Michel Foucault, Jean Danet kaj Guy Hocquenghem, en kiu tiuj klarigas siajn kialojn favore al nuligo de la aĝo de konsento, kontraŭ kiu ili signis la peticion de 1977. La konversacio aperis en la franca kun la titolo La Loi de la pudeur ("La leĝo de l' pudoro")[2][3], kaj pli poste en la angla kun la titolo Sexual Morality and the Law[4]. Pli poste ĝi estos represita, en la lasta lingvo, kun la titolo The Danger of Child Sexuality.

Nefermitaj leteroj aperintaj en la franca gazetaro[redakti | redakti fonton]

Le Monde – 26a de januaro 1977[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo Le Monde publikigis nefermitan leteron la antaŭan tagon al la juĝo kontraŭ tri francaj civitanoj, Bernard Dejager, Jean Claude-Jean kaj Gallien Burckhardt, akuzitaj pri esti havintaj seksajn rilatojn ​​kun geadoleskantoj 13- kaj 14-jaraj[5]. Du el ili restis en preventa aresto jam de 1973, fakto kiun la letero kvalifas "skandala". La letero estis subskribita de 69 homoj, inter ili Jack Lang (estonta ministro pri kulturo kaj edukado), Bernard Kouchner (iama ministro pri sano kaj kunfondinto de Kuracistoj Sen Landlimoj), Michel Bon (eksa prezidanto-direktoro ĝenerala kaj prezidanto de la direkcia konsilo de Carrefour kaj France Télécom kaj iama vicprezidanto de la Instituto Pasteur) kaj famaj intelektuloj kiel Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Gilles Deleuze, Roland Barthes, André Glucksmann kaj Guy Hocquenghem, kaj ankaŭ naŭ specialistoj (kvin psikiatroj, unu kuracisto, unu psikologo, unu psikanalisto kaj unu specialisto pri sociaj sciencoj)[5][6].

La dokumento asertas, ke ekzistas granda misproporcio inter la konsidero kiel krimo de iliaj agoj kaj la naturo de la faktoj pri kiuj ili estas akuzitaj, kaj ankaŭ iu kontraŭdiro tial, ke en Francio la adoleskantoj estas jure respondecaj pri siaj agoj ekde la aĝo de 13 jaroj. La teksto ankaŭ atentigas, ke se la junulinoj 13-jaraj havas la rajton sin apliki la antikocipan pilolon, ili ankaŭ devus havi la kapablon povi doni sian konsenton.

Plena listo de la 69 subskribantoj[redakti | redakti fonton]

Jen la kompleta listo de nomoj:

  • Alain Cuny
  • André Glucksmann
  • Anne Querrien
  • Bernard Dort
  • Bernard Kouchner
  • Bernard Muldworf (psikiatro)
  • Bertrand Boulin
  • Catherine Millet
  • Catherine Valabrègue
  • Christian Hennion (ĵurnalisto)
  • Christiane Rochefort
  • Claire Gellman (psikologo)
  • Claude d’Allonnes
  • Copi
  • Daniel Guérin
  • Danielle Sallenave
  • Dionys Mascolo
  • Fanny Deleuze
  • Félix Guattari
  • Francis Ponge
  • François Châtelet
  • François Régnault
  • Françoise d'Eaubonne
  • Françoise Laborie
  • Gabriel Matzneff
  • Georges Lapassade
  • Gérard Soulier
  • Gérard Vallès (psikiatro)
  • Gilles Deleuze
  • Gilles Sandier
  • Grisélidis Réal
  • Guy Hocquenghem
  • Hélène Védrine
  • Jack Lang
  • Jacques Henric
  • Jean-François Lyotard
  • Jean-Louis Bory
  • Jean-Luc Henning
  • Jean-Marie Vincent
  • Jean-Michel Wilheim
  • Jean-Paul Sartre
  • Jean-Pierre Colin
  • Jean-Pierre Faye
  • Judith Belladona
  • Louis Aragon
  • Madeleine Laïk
  • Marc Pierret
  • Marie Thonon
  • Maurice Erne (psikiatro)
  • Michel Bon (psikosociologo)
  • Michel Cressole
  • Michel Leyris
  • Négrepont
  • Olivier Revault d'Allonnes
  • Patrice Chéreau
  • Philippe Gavi
  • Philippe Sollers
  • Pierre-Edmond Gay (psikanalisto)
  • Pierre Guyotat
  • Pierre Hahn
  • Pierre Samuel
  • Pierrette Garrou (psikiatro)
  • Raymond Lepoutre
  • René Schérer
  • Robert Gellman (psikiatro)
  • Roland Barthes
  • Simone de Beauvoir
  • Victoria Therame
  • Vincent Montail

Libération – Marto 1979[redakti | redakti fonton]

Simila letero, sed multe pli inklina al polemiko, aperis en la ĵurnalo Libération en 1979, subtene de Gérard R., akuzita pri seksa delikto sur infanojn, kiu atendis juĝon jam de dekok monatoj. Ĝi estis subskribita de 63 homoj, inter ili Pascal Bruckner, Georges Moustaki kaj Christiane Rochefort. La letero informas pri tio, ke Gérard R. loĝas kun knabinoj 6- ĝis 12-jaraj, «kies radianta mieno montras al la okuloj de ĉiuj, inkluzive de iliaj gepatroj, la feliĉon kiun ili trovas [ĉe Gérard]». Tiu ĉi letero estis reproduktota de la ĵurnalo L’Express la 7an de marto 2001. Krom pri Christiane Rochefort, oni neniam informis, ke neniu el la subskribantoj de la letero de 1977 estus subskribinta ankaŭ tiun de 1979.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foucault, Hocquenghem kaj Danet estas menciitaj plurfoje kiel subskribantoj de la peticio en la teksto de Foucault La Loi de la pudeur ("La leĝo de l' pudoro") (Kp. enreta versio en la angla). La nomo Françoise Dolto kaj la esprimo "homoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj" estas menciitaj en la p. 273 (Kp. enreta versio en la angla). La nomoj de la filozofoj Jacques Derrida, Louis Althusser kaj André Glucksmann estas menciitaj en la TTT-ejo Dignaction.org (france). Fine, la nomoj de la filozofoj Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir kaj Roland Barthes, kaj ankaŭ tiuj de la verkistoj Alain Robbe-Grillet kaj Philippe Sollers, estas menciitaj en la TTT-ejo Denistouret.net (ankaŭ france).
  2. La esprimo "homoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj" estas menciita en la paĝo 273 de la teksto de Foucault La Loi de la pudeur, ĉapitro 16 de Politics, Philosophy, Culture – Interviews and Other Writings 1977 – 1984 angle, eldonita de Lawrence D. Krizman. Nov-Jorko/Londono: Routledge, 1988. ISBN 0-415-90082-4 (Kp. enreta versio en la angla)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franca peticio de 1977 kontraŭ la aĝo de konsento (france). Biblioteko IPCE.
  2. "Fous d'enfance: Qui a peur des pédophiles?". Recherches, n-ro 37 (aprilo 1979), pp. 69-82.
  3. Foucault, Michel. Dits et écrits 1976-1979, Vol. 3. Parizo: Gallimard, 1994, pp. 766-776.
  4. Ĉapitro 16 de Politics, Philosophy, Culture – Interviews and Other Writings 1977-1984: "Sexual Morality and the Law". Nov-Jorko-Londono: Routledge, 1988, p. 275. ISBN 0415901499.
  5. 5,0 5,1 Peticio de 1977 kaj subskribantoj. Biblioteko IPCE.
  6. Becchi, Egle (eldonita de). L'amore dei bambini. Pedofilia e discorsi sull'infanzia. Milano: Opuscoli Feltrinelli, 1981, pp. 35-36.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

France[redakti | redakti fonton]

  • Dignaction.org - Listo de subskribantoj de la franca peticio de 1977 al la franca parlamento kaj la du nefermitaj leteroj publikigitaj en Le Monde kaj Libération.
  • Biblioteko IPCE: Pri la nefermita letero en Le Monde. Detaloj pri la nefermita letero kaj listoj de subskribantoj.
  • Denistouret.net (vidu "'Libé' en écho d’un vertige commun", "pétitions") – Reproduktiĝas artikolo de Sorj Chalandon, aperinta en Libération la 23an de februaro 2001, pp. 3 kaj 4. La artikolo mencias la du peticiojn de 1977 kaj aldonas la nomojn de Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Roland Barthes, Alain Robbe-Grillet kaj Philippe Sollers kiel subskribantoj de la peticio de 1977 adresita al la Parlamento.
  • La censure des bien-pensants, p. 96 (Parizo: 2003, ed. Albin Michel). Libro verkita de la ĵurnalisto Robert Ménard, fondinto de Ĵurnalistoj Sen Landlimoj kaj Emmanuelle Duverger, advokato internaciista kaj membro de la Internacia Federacio pri Homaj Rajtoj. Oni mencias la du peticiojn de 1977. Fonto: TTT-ejo Denistouret.net (paĝo pri Ménard, n-ro 6).
  • La loi de la pudeur, aperinta en la revuo Recherches, n-ro 37, aprilo 1979, Fous d’enfance, p. 69-82.
  • Foucault, Michel (1994). Dits et écrits 1976-1979. Tome III. Parizo: Gallimard, pp. 766-776 (ĉapitro "La Loi de la pudeur").

Angle[redakti | redakti fonton]

  • Biblioteko IPCE: Pri la aperta letero en Le Monde. Detaloj pri la nefermita letero kaj listo de subskribantoj.
  • Biblioteko IPCE: The Danger of Child Sexuality. Represo de la teksto de Foucault La loi de la pudeur.
  • Foucault, Michel. Politics, Philosophy, Culture. Interviews and Other Writings 1977-1984. Eldonita de Lawrence D. Krizman. Nov-Jorko-Londono: 1988, Routledge, ISBN 0-415-90082-4. Ĉapitro 16, pp. 271-285. La franca peticio de 1977 al la Parlamento estas menciita en la paĝoj 272–273.

Itale[redakti | redakti fonton]