L’Enfant au masculin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
L’Enfant au masculin
Origine L’Enfant au masculin
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tony Duvert
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1980
Loko Parizo
Eldoninto Minuit
Trajtoj
Paĝoj 184 paĝoj
ISBN 2707303216
Ĝenro eseo
Loko de rakonto Francio
vdr

L’Enfant au masculin ("La infano virsekse") estas eseo de la franca verkisto Tony Duvert aperinta en 1980 ĉe la eldonejo Minuit. Kune kun Le Bon Sexe illustré (1974) ĝi estas la eseo en kiu Duvert esprimas plej forte siajn ideojn pri sekseco kaj pedofilio, la kerna temo de lia verkaro.[1][2] Ĝi estas unu el la plej gravaj kaj radikalaj teoriaj libroj pri seksa politiko aperintaj ĝis nun en Francio.[3] Aperis tradukoj en la anglan kaj italan.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En L’Enfant au masculin Tony Duvert analizas kaj denuncas tion, kion li konsideras la ĉiamdaŭrecon de superregado sur samseksemuloj, pedofiloj kaj infanoj nek klasa nek seksa, sed morala kaj de "seksa kulturo": la "heterokratio",[4] aŭtoritarismo uzata same de viraj kiel de inaj aliseksemuloj, patroj kaj patrinoj, konservativuloj kaj progresistoj.

Duvert asertas, ke la sekskontakto inter infanoj kaj viroj ne signifas por la infanoj pli ol samseksema rilato, kio povas akordiĝi kun lia seksa orientiĝo. Antaŭ tio, la verkisto defendas la agnoskon de tio, kion li konsideras kiel naturan rajton de la neplenaĝuloj havi seksan vivon. En ĉi tiu verko la aŭtoro skribas, ke li mem havis seksajn kunulojn 6-jarajn.[5]

Pere de la problemo de la samseksemo ĉe la neplenaĝuloj kaj de pederastio, Duvert diskutas la rajton de aliseksemuloj "reprodukti sin" ĉe iliaj filoj. La vera liberigado de amo, konduto kaj pensado nur povas esti konkeritaj, laŭ Duvert, per la abolo de tiu ĉi rajto kaj la malapero de la heterokratoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guillebaud, Jean-Claude. La Tyrannie du plaisir (france), Parizo: Seuil, 1998, p. 24.
  2. Carey, Christopher. Trials from Classical Athens (angle). Londono: eldonejo Routledge, 2012, p. 539. ISBN 0203796128.
  3. Gerstner, David. Routledge International Encyclopedia of Queer Culture (angle). Londono: eldonejo Routledge, 2012. ISBN 1136761810.
  4. Sebhan, Gilles. Tony Duvert, l'enfant silencieux (france). Parizo: Denoël, 2010, p. 105-6.
  5. Martel, Frédéric. Le rose et le noir : les homosexuels en France depuis 1968 (france). Parizo: Seuil, 2000, p. 247.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Slipo de L’Enfant au masculin en la retejo de Minuit.