Pedofilia movado en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La pedofilia movado en Francio estas socipolitika kaj kultura movado defendanta socian akceptadon de pedofilio kaj de tio, kion la pedofiliaj aktivuloj difinas kiel konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj, naskiĝinta en la kunteksto de la seksa revolucio komencita surbaze de la eventoj de majo de la 68a. Ĝiaj ĉefaj reprezentantoj kaj instigantoj estis verkistoj kiel Tony Duvert kaj Gabriel Matzneff.

Influo de majo de la 68a[redakti | redakti fonton]

En majo 1968 aperis algluitaj sur la muroj de Sorbono ok afiŝoj en nomo de iu Komitato de Revoluciista Pederastia Agado (Comité d’Action Pédérastique Révolutionnaire, CAPR), kiu lanĉis alvokon al la seksaj minoritatoj ("pederastoj[noto 1], lesbaninoj ktp.") por konsciiĝi pri "[ilia] rajto esprimi tute libere [iliajn] elektojn aŭ [iliajn] amajn apartaĵojn kaj stimuli per [ilia] ekzemplo veran seksan liberigadon". Sekvatage ili estis elŝiritaj de maldekstrismaj aktivuloj kiuj juĝis, ke ili makulis la aferon de la Revolucio. La teksto[noto 2] estis tiam presita po 500 ekzempleroj kaj distribuita en Odéon kaj Sorbono. La aŭtoroj de la agado estis la samseksemaj aktivuloj Guy Chevalier kaj Pierre Hahn, tiam studentoj pri moderna beletro, kiuj decidis redakti la pamfleton post konstati la ignoradon de la samseksema afero fare de la movadoj de majo de la 68a.

Ekde 1968 la defendo de pedofilio iĝas tre polemika ĉe la ekstrem-maldekstraj grupoj kaj maldekstraj amaskomunikiloj. La malfondiĝo en 1971 de la maŭista/liberecana grupo Vive le Révolution, gvidita de Roland Castro, parte okazas pro la debatoj pri la temo. En la sama epoko, la redakcio de la revuo Politique-Hebdo malakceptas, laŭ la diro de ĝia tiama ĉefredaktoro-asistanto, Hervé Hamon, publikigi intervjuon kun René Schérer pro ties "por-pedofiliaj sintenoj". Tankonalasanté, kritika revuo de la medicina institucio, ĉesas aperadi pro la provoj de unu sektoro favora al pedofolio uzi ĝin kiel vektoron de ĝiaj ideoj. Kelkaj neformalaj grupoj de la radikala socialismo, kiel la Komunistaj Komitatoj por Memmastrumado[noto 3] kaj aliaj pli gravaj organizaĵoj, kiel la Ligo Komunista Revoluciista[1], apogas la pedofilian liberigadon[2].

La speciala statuso de la intelektuloj en Francio, kio permesis al verkistoj kiel Henry de Montherlant aŭ André Gide agnoski ilian ŝaton al neplenkreskuloj sen esti persekutitaj, aŭ kiel Roger Peyrefitte atingi skandalan sukceson[3][4], permesas al aliaj, kiel Tony Duvert kaj Gabriel Matzneff, defendi ekde la fino de la 1960aj jaroj apertajn diskursojn favore al pedofilio.

1970aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1970aj jaroj la defendo de la pedofiloj kaj la ambiguaj diskursoj pri la infana sekseco aperas kiel defion al la malpermesoj[noto 4]. De la Fronto Samseksema de Revoluciista Agado, kreita en 1971, aŭ la revuo Le Gai Pied, lanĉita en februaro 1979, ĝis filozofoj kiel Michel Foucault, kiu denuncas la seksan apartiĝon inter infanoj kaj plenkreskuloj kiel "novan reĝimon de kontrolo de la sekseco", ĉiuj petas la agnoskon de la "periferiaj seksemoj"[5]. Kelkaj komunikiloj, kiel la maldekstrismaj ĵurnaloj Le Monde kaj Libération[6][7], kontribuas al disvastigado de tiuj ĉi ideoj per publikigo de peticioj pri la temo, nefermitaj leteroj kaj intervjuoj kun pedofiloj kiuj rakontas sian sperton[noto 5].

Tony Duvert, kiu en 1967 publikigis sian unuan romanon, Récidive, kaj en 1973 gajnas la Premion Médicis, aperte deklaras sin pedofilo. En 1974 li publikigas Le Bon Sexe illustré ("La bona sekso ilustrita"), eseo en kiu li kritikas la seksan edukadon kaj la familion kaj defendas, ke "oni devas agnoski al neplenkreskuloj, infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori". En 1975 li ĝisfunde elvolvas siajn ideojn en nova eseo, L’Enfant au masculin ("La infano virsekse"), en kiu li asertas, ke li havis seksajn kunulojn 6-jaraĝaj. Matzneff, kiu abunde parolas en siaj libroj pri sia prefero al geadoleskantoj sen esti atakita de la amaskomunikiloj, samtempe kunlaborante en ĵurnaloj kiel Le Monde, publikigas la saman jaron Les Moins de seize ans ("La malpli-ol-16-jaruloj"), verketo en kiu li ekzaltas la pederastian amon. Ankoraŭ en 1974 la filozofo René Schérer publikigas Émile perverti ("La koruptita Emilio"), eseo dediĉita al la rilato inter edukado kaj sekseco, kie li denuncas la "infanigan efikon de la lernejo" kaj kritikas le fakton, ke la nuntempa edukado ekskludas la seksdeziron el la instrua rilato. Schérer kaj la romanisto Guy Hocquenghem direktas en 1976 unu numeron de la revuo Recherches pri infaneco kaj edukado, kun la apogo, inter aliaj, de Michel Foucault kaj François Châtelet, kiu signas la apogeon de ĉi tiu speco de intelekta diskurso pri pedofilio kaj hebefilio[8].

En majo 1977 la ĵurnalo Libération, tute fidela al la tezoj de la seksa revolucio aperte elvolvitaj en majo de la 68a, publikigas artikolon (republikigota la 1an de marto 1979ref>Naissance du «front de libération des pédophiles»". Libération, 1979-03-01.</ref>) titolitan "Naissance du «front de libération des pédophiles»", vokantan por partopreno en kunveno por krei Front de Libération des Pédophiles, Fronto de Liberigado de la Pedofiloj (FLIP). La unua kunveno de FLIP estis okazinta la 2-an de aprilo en la lokaloj de la universitata areo Jussieu kaj partoprenis tridekon da homoj[noto 6]. FLIP ne postvivas pro la diverĝoj estigantaj inter la partoprenantoj, sed iuj el la plej radikalaj fondas, ĉirkaŭ la mezo de 1977, la Front d'Action et de Recherche pour une Enfance Différente, Fronton de Agado kaj Reserĉo por Alia Infaneco (FRED), kiu en decembro de la sama jaro difinas programon, publikigas kelkajn tekstojn en 1978 kaj fine malaperas komence de 1979 pro manko de organizado kaj malakordoj inter ĝiaj membroj[9].

En julio 1979 fondiĝas la Groupe de Recherche pour une Enfance Différente, Grupo de Reserĉo por Alia Infaneco (GRED)[10], la unua longedaŭra pedofilia asocio en Francio. Membro de la Komitato de Kontraŭsubprema Urĝeco Samseksema (Comité d'Urgence Anti-Répression Homosexuelle) kaj de la Internacia Asocio de Gejoj, GRED manifestas en sia bulteno Le Petit Gredin la volon "etendi sian publikon al la infanaj 'profesiistoj', al la gepatroj mem, al la juĝistoj kaj al la edukistoj. Kaj ja al infanoj!"[11], kun la celo iĝi instrumento por la debato, preter la aktivismo, sinteno adoptita ankaŭ en la konferencoj kaj rondaj tabloj kiujn ĝi partoprenas kiel invitito. Ĝi malaperos en 1987.

Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento.

Inter 1977 kaj 1979, dum oni diskutis reformon de la kriminala kodo en la franca Parlamento, multaj intelektuloj subskribis peticiojn kaj nefermitajn leterojn, kiuj petas malkrimigon de ĉiuj konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj malpli ol 15-jaraj (aĝo de konsento en Francio), sen aĝolimo. La plej rimarkinda, aperinta en Le Monde la 26an de januaro 1977 kaj ankaŭ reproduktita de Libération, titoliĝis Lettre ouverte sur la révision de la loi sur les délits sexuels concernant les mineurs [Nefermita letero pri la revizio de la leĝo pri seksaj deliktoj koncerne al neplenaĝuloj] kaj estis skribita subtene al tri francaj civitanoj kiuj estis aperintaj antaŭ la Tribunalo de Versailles sub akuzoj pri “senperfortaj atencoj al la pudoro sur neplenaĝulojn malpli ol 15-jaraj” kaj pri esti fotografintaj siajn minoraĝajn kunulojn. Tri el ili restis en preventa aresto jam de 1973, kion la letero kvalifas “skandala”. La teksto diras, ke la infanoj suferis “nenian perforton” kaj la rilatoj estis “konsentaj”, kaj ĝi aldonas: “Se knabino 13-jara havas la rajton al [antikocipa] pilolo, por kio supoze ĝi estas?” kaj “tri jaroj pro kelkaj kisoj kaj karesoj, sufiĉe!”[12],

La peticio, sendita al la Parlamento, estis subskribita de 69 gravuloj, inter ili la filozofoj Louis Althusser, Simone de Beauvoir, Gilles Deleuze, Jacques Derrida, Michel Foucault, Jean-François Lyotard, Jean-Paul Sartre kaj André Glucksmann, la filozofo kaj semiologo Roland Barthes, la romanisto kaj aktivulo por la rajtoj de la samseksemuloj Guy Hocquenghem, la advokato kaj profesoro pri juro Jean Danet, la verkisto kaj kinisto Alain Robbe-Grillet (elektita membro de la Franca Akademio en 2004), la verkistoj Louis Aragon, Catherine Millet kaj Philippe Sollers, kaj la pediatro kaj infana psikanalisto Françoise Dolto.[noto 7]

La 4an de aprilo 1978 oni elsendis per la Pariza radio fundan debaton inter Michel Foucault, Jean Danet kaj Guy Hocquenghem, en kiu ili klarigas ties kialojn favore al nuligo de la aĝo de konsento. La konversacio aperis en la franca kun la titolo La Loi de la pudeur ("La leĝo de la pudoro").[13][14][15]

En 1979, la ĵurnalo Libération publikigis similan leteron subtene al Gérard R., franca civitano akuzita pri "seksa delikto sur neplenaĝulojn" kiu atendis juĝon jam de 18 monatoj. Ĝi estis subskribita de 63 personoj, inter ili Pascal Bruckner, Georges Moustaki kaj Christiane Rochefort. La letero informas, ke Gérard loĝas kun knabinoj aĝaj de 6 al 12 jaroj, "kies radianta mieno montras antaŭ ĉiuj, ankaŭ iliaj gepatroj, la feliĉon kiun ili trovas [ĉe Gérard]"[noto 8].

1980aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1980aj jaroj, la atingoj de la eŭropa aktivismo (malproksime de la kampanjoj de 1977 kontraŭ la infana pornografio en Usono) komencas malprogresi pro drasta moral-ŝanĝo rilate al pedofilio[3]. La cenzuro intensiĝas kaj la pedofiloj komencas esti rigardataj de la publika opinio kiel la plej fianiman krimulon[16]. Aŭtoroj kiel Frits Bernard kaj Bruce Rind kvalifis "histeria" la novan sintenon estiginta en ĉi tiu jardeko al pedofilio[17][18].

La 20an de junio 1981 Libération publikigas artikolon titolitan "Câlins enfantins", indulgeme prezentanta la ateston de unu pedofilo pri siaj seksrilatoj kun 5-jara knabino.</ref>[19][20]. Tiuj ĉi publikaĵoj evidentigas, laŭ la eldonistoj kaj ĵurnalistoj, tutmondan strategion de diskuto de la socio kaj ili estas depostulitaj antaŭ ĉio en nomo de parollibereco[3]. En tiu ĉi epoko, la diskursoj favore al seksa liberigado de la infanoj faras sian truon sub la protekto de alternativaj movadoj kiel la kontraŭpsikiatrio kaj la samseksema aktivismo.

En oktobro 1982 eksplodas en Francio la afero Coral, pri supozataj seksaj misuzoj en akcepteja centro kiu sekvas la principojn de la antipsikiatrio. Diversaj publikaj gravuloj restas kulpigitaj dum iom da tempo, inter ili René Schérer kaj Gabriel Matzneff; tiu ĉi lasta estas maldungita de Le Monde post lia kulpigo. Kvankam ili estas absolvotaj kaj la kondamnoj al kelkaj el la implikitoj, pro konsentaj seksrilatoj kun adoleskantoj, estas fine tre malaltaj, la afero havas vastan amaskomunukilan eĥon kiu altiras la atenton al la akceptejaj centroj kaj kontribuas por pridubi antipsikiatrion[3][21].

Ekde 1982 okazas en la Eŭropa publika opinio radikala sinten-ŝanĝo al pedofilio[3]. En tiu ĉi jardeko, la ideo ke iu ajn sekskontakto inter plenkreskuloj kaj infanoj kaŭzas gravajn psikologiajn sekvojn sur ĉi-lastajn iĝas tre disvastigita opinio[22]. Unu el la ĉefaj kaŭzoj troviĝas en la sensaciismo de la amaskomunikiloj, kiuj sisteme asocias pedofilion kun seksa misuzo kaj perforto.

Kvankam aŭtoroj kiel Matzneff restas ankoraŭ bone rigardataj de kelkaj komunukiloj[noto 9], oni jam ne aŭdas multe pri ili. La nuntempaj artistoj kiuj, sen esti pedofiloj, prezentas scenojn pri konsentaj seksrilatoj inter infanoj kaj plenkreskuloj[noto 10][noto 11][23] aŭ kreas verkojn sufiĉe ambiguaj por esti tiusence interpretitaj de kelkiuj, estas motivo de skandalo kaj cenzuro[noto 12].

Dum tiu ĉi jardeko, paralele kun la bultenoj de la pedofiliaj asocioj, aperadas en Francio diversaj revuoj pli malpli ligitaj al la pedofilia movado, kiel Palestra[24]Gaie France (1986-1993), samseksema magazino proksima al la franca Nova Dekstro, fondita de Michel Caignet. Aperadas ankaŭ multaj fotografiaj revuoj: Backside (1983-1985)[25], Beach Boys (1985-1986), Eklat (1985), Jean's[26], (1985) kaj Photokid (1986).

1990aj jaroj-nun[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hasta retrospektiva rigardo povas esti erariga koncerne la signifon donitan al la vorto pederastio de la aŭtoroj de la teksto. Fakte, la termino estas uzata kiel sinonimon de samseksemo en larĝa senco, inkludante proprasence pederastion, sed ne limiĝante al ĝi.
  2. Teksto de la pamfleto:
    Citaĵo
     esperante Ŝokitaj kaj ege afliktitaj pro la civila kaj polica subpremado uzata rilate al ĉiuj erotikaj minoritatoj (samseksemuloj, vuajeristoj, masoĥistoj, diboĉuloj), la Komitato de Revoluciista Pederastia Agado denuncas la restrikton de la amaj eblecoj kiu kruele suferigas Okcidenton ekde la alveno de judkristanismo. La ekzemploj de tiu ĉi abomeninda subpremado ja ne mankas; vi havas ilin ĝuste antaŭ viaj okuloj ĉiumomente; la murskribaĵoj kaj desegnaĵoj en la necesejoj de Sorbono kaj aliaj; la batadoj al samseksemuloj fare de la polico aŭ de reakciaj civiluloj; la registriĝoj sur la policaj slipoj, ĝenerale la submeta sinteno, la malĝojaj rigardoj, la kaŝita afektado de la tipa samseksemulo; la detruitaj karieroj, la izoliĝo kaj sekreteco kiuj estas la sorto de ĉiuj erotikaj minoritatoj. Po unu glora Jean Genet, centmil hontaj pederastoj, kondamnitaj al misfortuno.

    CAPR lanĉas alvokon por ke vi, pederastoj, lesbaninoj ktp konsciiĝu pri via rajto esprimi tute libere viajn elektojn aŭ amajn apartaĵojn kaj stimulu per via ekzemplo veran seksan liberigadon, tiel necesa por la nomataj seksaj plimultoj kiel por ni. […]

    (Po unu el 20 viroj estas pederasto; sur 4 miliardoj de la monda populacio, tio faras po 200 milionoj da pederastoj).

    NE AMO KAJ MORTO. SED AMO KAJ LIBERO. 
      france Émus et profondément bouleversés par la répression civile et policière qui s’exerce à l’endroit de toutes les minorités érotiques (homosexuels, voyeurs, maso., partouzes), le Comité d’Action Pédérastique Révolutionnaire dénonce la restriction des possibilités amoureuses qui sévit en Occident depuis l’avènement du judéo-christianisme. Les exemples de cette répression odieuse ne manquent pas ; vous les avez sous les yeux à chaque instant ; les inscriptions et les dessins dans les chiottes de la Sorbonne et autres ; les passages à tabac d’homosexuels par la police ou par des civils rétrogrades ; la mise en fiche policière, en général, l’attitude de soumission, les yeux de chiens battus, le genre rase-les-murs de l’homosexuel type ; les carrières brisées, l’isolement et la mise au secret qui sont le lot de toutes les minorités érotiques. Pour un glorieŭ Jean Genet, cent mille pédérastes honteŭ, condamnés au malheur.

    Le C.A.P.R. lance un appel pour que vous, pédérastes, lesbiennes, etc..., preniez conscience de votre droit à exprimer en toute liberté vos options ou vos particularités amoureuses et à promouvoir par votre exemple une véritable libération sexuelle dont les prétendues majorités sexuelles ont tout autant besoin que nous. […] (Un homme sur 20 est pd ; sur 4 milliards de la population mondiale, ça fait 200 millions de pd).

    NON PAS L’AMOUR ET LA MORT. MAIS L’AMOUR ET LA LIBERTÉ. 
    — Comité d’Action Pédérastique Révolutionnaire.
  3. La Komunistaj Komitatoj por Memmastrumado publikigas en 1978 broŝuron titolitan "Homosexualité et Pédophilie", lasanta ĉirkaŭ dekdu paĝojn al la pedofiloj por ke ili eksponu siajn postulojn (FRED, 1978).
  4. En 1975 Daniel Cohn-Bendit publikigas la libron Le Grand Bazar, kies ĉapitro "Little big men" elvokas liajn spertojn kiel edukisto en "alternativa" infanĝardeno en Frankfurto. Kelkaj fragmentoj de la verko temas pri la seksa vekiĝo ĉe la infanoj de unu al ses jaroj kaj atestas pri ambiguaj fizikaj spertoj kiujn la autoro mem havis kun ili. Ĉi-rilate li skribas: "Okazis al mi plurfoje tion, ke kelkaj infanoj malfermis mian kacujon kaj ektiklis min. Mi reagis malsame laŭ la cirkomstancoj, sed ilia deziro signifis problemon. Mi demandis al ili: 'Kial do vi ne ludas inter vi, kial vi elektis al mi anstataŭ aliajn infanojn?'. Sed se ili insistis, mi karesis ilin malgraŭ ĉio". Kaj ankaŭ: "Mi havis la bezonon esti senkondiĉe akceptita de ili. Mi volis, ke la infanoj min deziru kaj mi faris ĉion eblan por ke ili dependu de mi" (Le Grand Bazar. Parizo: Belfond, 1975). Cohn-Bendit ankaŭ parolos provoke pri siaj spertoj kun infanoj en la literatura televidprogramo Apostrophes, direktita de Bernard Pivot, koncerna al la 23a de aprilo 1982. Dum tiu ĉi elsendo, titolita "Quelles valeurs pour demain?", kie li prezentis la libron de Ingolf Diener kaj Eckard Supp Ils vivent autrement (Stock, 1982), li deklaris inter alie: "Mi alvenas je la naŭa matene por renkontiĝi kun miaj ok knaboj de 16 monatoj al 2 jaroj. Mi purigas al ili la pugon, mi faras al ili… tiklojn, ili faras al mi tiklojn, ni karesas nin reciproke. […] Sekseco de infano estas ja absolute superba. […] Kiam knabino 5-jara komencas senvestiĝi, tio ja estas belega! Tio ja estas belega, ĉar ĝi estas ludo plene erotikomania".
  5. En januaro 1979, Jacques Dugué, pedofilo akuzita pri "seksa misuzo" kaj "pedofilia fisvatado", publikigas dum du tagoj, en Libération, liberan tribunon kie li defendas pedofilion kaj petas "ke oni ĉesu persekutadi tiujn, kiuj amas la infanojn, eĉ se ili amas ilin ankaŭ per ilia korpo". Dugué asertas, ke "la infano amata de plenkreskulo (…) ŝatas senti en la korpo la seksan membron de tiu kiu amas lin, esti karne kunigita al li". En la juĝo kontraŭ Dugué, René Schérer kaj Gabriel Matzneff atestas favore al li. La saman jaron, Libération publikigas intervjuon kun Tony Duvert, fare de Guy Hocquenghem, kie la verkisto reasertas sian pedofilion kaj defendas la rajton de la infanoj al seksa libereco.
  6. La "depostula platformo" de FLIP kreita en tiu ĉi unua kunveno determinis la jenajn punktojn:
    1. Batali kontraŭ la jura maljusteco kaj proponi kritikan pripenson pri la familio kaj lernejo, bazitan sur politika analizo de sekseco inter neplenkreskuloj kaj plenkreskuloj.
    2. Aliĝi al batalo de infanoj kiuj volas ŝanĝi sian vivstilon kaj de ĉiu politika grupo serĉanta starigi radikale novan socion kie pederastio ekzistos libere.
    3. Elvolvi pederastian kulturon esprimita per nova vivstilo kaj emerĝo de nova arto.
    4. Preni la parolon en la informaj organoj kiuj oferos al ĝi la amaskomunikiloj kaj per la vojoj ekzistantaj.
    5. Manifesti ĝian solidarecon kun la pedofiloj malliberigitaj aŭ viktimoj de la oficiala psikiatrio.
    Fonto: Françoise GUILLAUME, L'enfant : petit homme ou petit d'homme?. Parizo: L'Harmattan, 2008, p. 192. ISBN 2296198228.
  7. Foucault, Hocquenghem kaj Danet estas citataj plurfoje kiel subskribantoj de la peticio en la teksto de Michel Foucault La Loi de la pudeur (Cfr. versio en la angla). Françoise Dolto kaj la esprimo "personoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj" estas citataj en la p. 273 (Cfr. versio en la angla). Jacques Derrida, Louis Althusser kaj André Glucksmann estas citataj en la retejo Dignaction.org (france). Fine, la filozofoj Simone de Beauvoir, Roland Barthes kaj Jean-Paul Sartre, kaj la verkistoj Alain Robbe-Grillet kaj Philippe Sollers, estas citataj en la retejo Denistouret.net (ankaŭ france).
  8. Ĉi tiu letero estis reproduktita de la ĵurnalo L’Express la 7an de marto 2001.
  9. Liaj novaj libroj estas ankoraŭ komentitaj en la ĉefaj francaj ĵurnaloj kaj ili foje partoprenas en la nedefinitivan elekton de kelkaj gravaj premioj.
  10. Kiel kelkaj el la pentraĵoj kaj desegnaĵoj de la ekspozicio "When love turns to poison" [Kiam amo iĝas veneno] en Berlino, en 2004.
  11. En 1999, Tomato kecchappu kotei [La imperiestro Tomato Keĉupo], filmo de Shûji Terayama de la jaro 1970 kiu prezentas distopion kie la infanoj prenas la povon kaj seksperfortas la plenkreskulojn, estas sekvestrita de la tribunaloj post esti projekciita en la Filmoteko de Grenoblo, kiu posedis cenzur-ateston por ĝia reproduktado, pro la fakto aperi nudaj infanoj.
  12. Kontraŭpedofilia asocio prezentis plendon en la jaro 2000 kontraŭ la direktoro de la Centro pri Nuntempa Arto de Bordeaŭ post la ekspozicio "Présumés innocents - L'art contemporain et l'enfance" [Supozataj senkulpuloj – La nuntempa arto kaj la infaneco], per kiu ĝi akuzis lin esti helpinta al "distribuado de bildo kun pornografia karaktero de neplenaĝulo", eĉ se la verkoj denoncitaj havis fakte nenian pornografian karakteron (Lindgaard, 2001; Courtois, 2006).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Choub. "La petite différence et sa grande conséquence" (france). L'Étincelle, LCR, n-ro 114 (februaro 1981).
  2. Guillebaud, Jean-Claude. La tyrannie du plaisir (france). Parizo: Seuil, 1998, p. 22-25.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Anne-Claude; $2
  4. Ambroise-Rendu, Anne-Claude, 1988
  5. Ambroise-Rendu, Anne-Claude. "La pédophilie entre les lignes" (france). Médias, n-ro 178.
  6. "Jacques Dugué s'explique" (france). Libération, 1979-01-21/22. Bureau audiovisuel francophone.
  7. Chalandon, Sorj. "«Libé» en écho d'un vertige commun" (france). Libération, 2001-02-23.
  8. Droit, Roger-Pol, 2001.
  9. Duraz, Serge. Le Mouvement pédophile en France" (france). Le Petit Gredin, GRED, n-ro 0 (1981)
  10. Santiago, Pablo. "La pedofilia en el universo Internet". En: Alicia en el lado oscuro (hispane). Madrido: Imagine, 2004, pp. 387-391.
  11. Michaël, François. "Une enquête sur la presse pédophile" (france). Gai Pied Hebdo, n-ro 230-231 (aŭgusto 1986), pp. 56-58.
  12. Teksto de la peticio (france). Biblioteko IPCE.
  13. "Fous d'enfance: Qui a peur des pédophiles?". Recherches, n-ro 37, aprilo 1979, pp. 69-82. (france)
  14. Foucault, Michel. Dits et écrits 1976-1979 - Volumo III. Parizo: Gallimard, 1994, pp. 766-776. (france)
  15. "Sexual Morality and the Law". En: Politics, Philosophy, Culture – Interviews and Other Writings 1977-1984. Nov-Jorko - Londono, 1988, p. 275. ISBN 0-415-90149-9. (angle)
  16. Bastide, Boris. "Le pédophile, figure moderne de l'effroi" (france). 20 minutes, 2010-10-14.
  17. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj stani; $2
  18. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj rind; $2
  19. "L'Archange aŭ pieds nus" (france), intervjuo de Gabriel Matzneff. Le Gai Pied, 1979-01-01.
  20. "Non à l'enfant poupée" (france), intervjuo fare de Guy Hocquenghem kaj Marc Voline. Libération, 1979-04-10.
  21. Intervjuo de Gabriel Matzneff kun Antoine Perrucho, publikigita en 1982 en la semajna revuo Gai Pied, kun la titolo "L'Archange aŭ pieds nus", reproduktita en la retejo Matzneff.com.
  22. Vigarello, Georges. "La certitude d'un irrémédiable trauma" (france), 2004, pp. 275-281.
  23. Schmidl, Karin; Dorothée Schmid, Eva. "Gericht urteilt: Kunst oder Pornografie?" (germane). Berliner Zeitung, 2004-04-08.
  24. "Sommaire" (france). Palestra, 1995.
  25. Marceau, Willy. "Backside" (france). Le Petit Gredin, GRED, n-ro 6 (printempo 1985).
  26. "Livres et revues" (france). Le Petit Gredin, GRED, n-ro 6 (printempo 1985).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]