Alain Robbe-Grillet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La verkisto en 2006.

Alain ROBBE-GRILLET (Brest, 18-a de aŭgusto 1922 - Caen, 18-a de februaro 2008) estis franca verkisto kaj kinisto. Li estis la unua teoriulo kaj instiganto de la literatura movado konata kiel Nova Romano kaj membro de la Franca Akademio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Robbe-Grillet pasigis la unuajn vivojarojn en Parizo. Ĉe la liceoj Buffon kaj Saint Louis li dediĉis sin antaŭ ĉio al naturscienca lernado. Inter 1941-45 li studis ĉe la Nacia instituto agronomia kaj diplomiĝis.

Poste li deĵoris ĉe la Nacia instituto de statistiko kaj studoj ekonomiaj antaŭ iri esploronte por la daŭro de 3 jaroj al Maroko, Franca Gviano kaj la Antiloj. Reveninte li startis verkistkariere per Les Gommes (1953). La unua verko antaŭe nome Un régicide ne estis publikigita. Multajn jarojn li laboris kiel literaturdirektoro de la renomita eldonejo pariza Les Éditions de Minuit (1955-1985); krome li estis de 1966-68 membro de la lingvodefensa komitato Haut Comité pour la Défense et l’Expansion de la Langue Française. Dum la 1970-aj jaroj estiĝis fotoromanoj kun bildoj de David Hamilton. En 1980 li akceptis la oferton iri al la universitato de Bruselo kiel direktoro de la Centro sociologia kaj literatura (ĝis 1988).

Robbe-Grillet docentis gaste ĉe la altlernejoj de Novjorko kaj Vaŝingtono. Li estis kavaliro de la Honora Legio kaj ekde 1992 honora doktoro de la Universitato de Würzburg. Inter la multnombraj literaturpremioj indas nomi Prix Fénélon (1954), Prix des critiques (1955) aŭ Premio Internazionale Mondello (1982).

Verko kaj tekniko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1963-a li priskribis sian literaturan teorion en la esea kolekto Pour un nouveau roman. Tie li pledis por la forigo de klaraj strukturoj de intrigo kaj rakonto; influanta estis en tiu ĉi punkto multe Francis Ponge. Strikte sekvante tiun postulon, Robbe-Grillet rezignis pri intrigo gvidita fare de ĉiuscianta rakontanto kaj pri fadeno trahistoria. Anstataŭe la romanoj restas surfacaj kaj nur listigas eventojn unu post la alia kun detala priskribemo scienca. Interpretadon la leganto vane serĉas, al kiu li kutimiĝis en tradiciaj romanoj.

La unua ekzemplo de tiu maniero (ankaŭ nomita aferromanoobjektiva romano) estis Le Voyeur (1955) kie temas pri vendovojaĝo de la horoloĝkomercisto Mathias sur insulon kaj pri ties impresoj samloke. Memoroperdeto iĝas minacanta sindemando pri ekzistorajto. La supozon pri krimo farita de Mathias dum infaneco verŝajnigas - sed ne certigas - diversaj indicoj. Certa knabo scianta silentadas obstine. Finiĝas la romano simple per la forvojaĝo el la insulo. Akurate la procedo de pura priskribo mem faras la realecon de la romano stranga kaj misteroza. Laŭdegis tiun romanon i.a. Roland Barthes kaj Maurice Blanchot.

Dum la 1960-aj jaroj Robbe-Grillet komencis baroke ornami siajn verkojn per metaforoj. De tiu ĉi tempo estas liaj postmodernaj eksperimentoj ĉe diversaj ĝenroj kiel detektiva, krima aŭ ama romanoj - kio sentiĝas ankoraŭ en 1988 en Angélique oŭ l'enchantement. Sed ankaŭ tiuj modernaj metodoj konas la konvinkiĝon ke oni tute ne povas konfrontiĝi al neesplorebla realeco per naivaj, rektaj, pripensigaj-psikologiaj romanintrigoj!

Ĉe la fantomromano Topologie d’une cité fantôme (1976) gravegas krom fotoj la konfuzaj bildoj de surrealismo, nome de René Magritte kaj Paul Delvaux. La realeco iĝas ĉifro nekomprenebla, parte hieroglife lumanta kaj reestinĝanta.

Verkaro (elekto) kaj reĝisora memevoluo[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj de Robbe-Grillet estas la romanoj La jalousie (1957), La maison de rendez-vous (1965), Projet pour une révolution à New York (1970) kaj Les derniers jours de Corinthe (1992). Por la filmo Dernière année à Marienbad de Alain Resnais li skribis la scenaron, kiu estis premiita ĉe Berlinale per la Ora urso. Poste li mem reĝisoriĝis kun paralela skribado de la scenaroj: ekz. Trans-Europ-Express (1966), kie li mem aktoris; L’homme qui ment (1968); kun Jean-Louis Trintignant); Giochi di fuoco (1975; kun Trintignant, Philippe Noiret kaj Sylvia Kristel); La belle captive (1982). Per tiu kombino li ege bone sukcesis realigi siajn pretendoj pri objektiveco kaj bilda varieco.

Sekvis la romano Djinn (1981), autobiografia trilogio (la t.n. Romanesques) konsistanta el Le miroir qui revient (1984), Angélique oŭ l’enchantement (1987) kaj Les derniers jours de Corinthe (1994). La romano La reprise (2001), provoka variigo de la Lolita-motivo sub formo de spionadrakonto, sekvas la tradiciajn principojn de novromana rakontado kaj iĝis multvendita furorlibro en Franclando, kio ne okazis antaŭe koncerne la eldonokvanton. Danke al tio la aŭtoro denove famiĝis en la lasta etapo de la kariero verkista.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Alfred Blüher: Robbe-Grillet zwischen Moderne und Postmoderne. "Nouveau Roman", "Nouveau Cinéma" und "Nouvelle Autobiographie". Tübingen: Gunter Narr 1992
  • Scarlett Winter: Robbe-Grillet, Resnais und der neue Blick. Winter, Heidelberg 2007, ISBN 978-3-8253-5271-4
  • Anthony N. Fragola, C. Smith Roch: The Erotic Dream Machine: Interviews with Alain Robbe-Grillet on His Films. Southern Illinois UP, 1992, ISBN 0-8093-1798-2
  • Nathalie Groß: Autopoiesis. Theorie und Praxis autobiographischen Schreibens bei Alain Robbe-Grillet. Berlin 2008. ISBN 9-783503-098446
  • Ernstpeter Ruhe: Alain Robbe-Grillet: "Le voyeur", en: Martha Kleinhans & Klaus Stierstorfer (eld.), Lektüren für das 21. Jahrhundert. Schlüsseltexte europäischer Literatur: England, Frankreich, Irland, Italien, Portugal, Russland. (=Ringvorlesung an der Universität Würzburg, 2000). Königshausen & Neumann, Würzburg 2001 ISBN 382601944X. p. 119 - 136

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]