Nova Romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nova Romano (Nouveau roman en la franca origine) estas tipo de franca romano ekde la 1950-aj jaroj kiu diverĝas de klasikaj literaturaj ĝenroj. Tiu nomigo grupigas kelkajn verkistojn apartenantajn ĉefe al la eldonejo Éditions de Minuit. La termino estis kreita, kun negativa senco, de kritikisto Émile Henriot en artikolo publikigita en Le Monde la 22an de majo 1957, por kritiki la romanon La Jalousie, de Alain Robbe-Grillet.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La eksperimenta literaturformo de la 1950aj ĝis la 1970aj jaroj estiĝis en Franclando: ĝi revoltiĝis kontraŭ la tradiciaj rakontstrategioj reklamante por nova, objektiva maniero de skribado. Al ĝiaj ĉefaj reprezentantoj en la pli mallarĝa senco apartenas Claude Simon, Robert Pinget, Alain Robbe-Grillet, Maurice Blanchot, Marguerite Duras kaj Michel Butor. Sed estis preparita la Nova Romano jam i.a. de Samuel Beckett kaj Nathalie Sarraute en kies verkoj ne plu validas aspektoj de konvencia romano kiel logika-kronologia rakontolinio, individua karaterizo de la figuroj, subjektiveco ktp. La imago de literaturo kiel morala kaj politika forto malkonstruatas.

Kuirrecepto de novaj romanoj[redakti | redakti fonton]

Nova Romano provas rakonti la mondon el vidpunkto neengaĝiĝanta kiu sole la videblon registras. Kio gravas estas nur la surfaco de la aĵa mondo post kiu ne plu esploratas. La leganto, se li volas, serchu mem eblan signifon. Tre klara iĝis tio ĉe Robbe-Grillet, ekz. en lia romano Le Voyeur de 1955. En la intenco subigi la etablitan literaturan tradicion la verkistoj de Nova Romano vole ludas per la atendosinteno de la legantaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Jenaj verkistoj - ne nur franclingvanaj! - skribas (almenaŭ parte) en la stilo de la Nova Romano: