Nathalie Sarraute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nathalie Sarraute en 1983

Nathalie SARRAUTE (naskiĝinta en la 18-a de julio 1900 en Ivanovo, mortinta en la 19-a de oktobro 1999 en Parizo) estis franclingva verkistino de rusa origino. Kiel Alain Robbe-GrilletMichel Butor ŝi kreis gravajn verkojn de Nova Romano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro Ilja Ĉernjak estis juda intelektulo, profesoro de literturo. La gepatroj eksgeedziĝis en 1902.En 1904 ŝi transloĝiĝis kun la patrino en la franclingvan Svislandon, poste Parizon. Ŝi pasigis la junajn jarojn alterne en Franclando kaj en Sankt Peterburgo. Poste ŝis studis en Francio, Oksfordo kaj Berlino la anglan lingvon, historion kaj juron. En 1923 ŝi konatiĝis kun la advokato Raymond Sarraute kiu ŝin edzinigis du jarojn poste.

Poste ŝi laboris ĝis 1937 kiel advokatino ĉe pariza tribunalo. Tio neekeblis en 1940, kiam Wehrmacht okupis Francion, pro ŝia juda deveno. Pro tio ŝi tute dediĉis sin al la verkado.En 1941 ŝi devis fuĝi el Parizo kaj vivis en 1943-44 kaŝe sub la nomo Nicole Sauvage.

Post 1955 ŝi faris multajn vojaĝojn tra Sovetunio, Italujo, Skotlando, Greklando, Maroko, Hispanio, Jugoslavio, Belgio, Svedlando, Norvegio, Danio, Germanlando, Anglio kaj Usono. Inter liaj amikoj nombriĝis i.a. Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir. En 1964 oni aljuĝis al ŝi la premion Prix international de littérature, en 1982 la premion Grand Prix National des Lettres.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1939 ŝi verkis. La en 1948 aperinta romano Portrait d’un inconnu, preparite en la prozaj skizoj Tropismes (1939) estas la unua ekzemplo de neromano sen konekta rakonto aŭ intriga ebeno; tial ŝi iĝis la gvidantino de Nova Romano. Aliaj tre gravaj prozaĵoj de ŝi estas: Planétarium (1959), Les fruits d'or (1963), Entre la vie et la mort (1968) kaj Disent les imbéciles (1976). En 1995 aperis Ici.

Krome ŝi faris multajn eseojn (L’usage de la parole, 1980) kaj dramteatraĵojn (Le Silence. Le Mensonge, 19670. Tradukoj de ŝiaj verkoj ekzistas en ĉ. 30 lingvoj. Ŝiaj verkoj troviĝas ankaŭ en la Biblioteko de la Plejado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eileen M. Angelini: Strategies of „writing the self“ in the French modern novel. C'est moi, je crois. Mellen Press, Lewiston 2002, ISBN 0-7734-7317-3.
  • Annie Angremy (Hrsg.): Nathalie Sarraute (Reihe: Folio). Association pour la diffusion de la pensée française ADPF, Paris 1996, 1997, ISBN 2-911127-30-7
  • André Allemand: L'œuvre romanesque de Nathalie Sarraute. A la Baconnière, Neuchatel 1980, ISBN 2-8252-0012-3.
  • Sheila M. Bell: Nathalie Sarraute. A bibliography. Grant & Cutler, London 1982, ISBN 0-7293-0138-9.
  • Simone Benmussa: Nathalie Sarraute. Manufacture, Lyon 1987, ISBN 2-904638-85-7 (Gespräche mit N.S.).
  • Brigitta Coenen-Mennemeier: Der Roman im Zeitalter des Mißtrauens. Untersuchungen zu N. S.. Athenaion, Frankfurt 1974, ISBN 3-7610-7193-0.
  • Florence DuPrel: Suggestive Techniken des Tropismus. Variationen über ein Thema bei Nathalie Sarraute. Tectum-Verlag, Marburg 2003, ISBN 3-8288-8505-5.
  • Anthony S. Newman: Une poésie des discours. Essai sur les romans de Nathalie Sarraute. Droz, Genève 1976
  • Emer O'Beirne: Reading Nathalie Sarraute. Dialogue and distance. Clarendon Press, Oxford 2006, ISBN 0-19-815985-4.
  • Jean Pierrot: Nathalie Sarraute. Corti, Paris 1990, ISBN 2-7143-0380-3.
  • Franziska Sick: Nathalie Sarraute „Portrait d’un inconnu“ 1948 und Alain Robbe-Grillet „La Jalousie“ 1957. In: Wolfgang Asholt (Hrsg.): 20. Jahrhundert: Roman (Reihe Interpretation: Französische Literatur). Stauffenburg, Tübingen 2007, ISBN 978-3-86057-909-1.
  • Micheline Tison-Braun: Nathalie Sarraute ou la recherche de l'authenticité. Gallimard, Paris 1971.
  • Helen Watson-Williams: The novels of Nathalie Sarraute. Rodopi, Amsterdam 1981, ISBN 90-6203-703-8.
  • Jennifer Willging: Telling anxiety. Anxious narration in the work of Marguerite Duras, Annie Ernaŭ, Nathalie Sarraute, and Anne Hébert. University Press, Toronto 2007, ISBN 978-0-8020-9276-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]