Ivanovo
Pri familinomo vidu en artikolo Ivanov.
Ivanovo | |||
---|---|---|---|
Иваново ruse | |||
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Rusio | ||
Provinco | Ivanova | ||
Urborajto ekde | 1871 | ||
Poŝtkodo | 153000 [+] | ||
Retpaĝaro | ivgoradm.ru [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 406 933 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 3 881 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 57° 0′ N, 41° 0′ O (mapo)5741Koordinatoj: 57° 0′ N, 41° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 104,84 km² (10 484 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ivanovo (ruse Иваново) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Ivanova provinco.
La urbo situas inter riveroj Volgo (ruse Волга) kaj Klazjma (ruse Клязьма), sur bordoj de rivero Uvodj (ruse Уводь) (kiu fluas en riveron Klazjma).
En la urbo estas fervoja stacio.
Ivanovo apartenas al la Ora Ringo de Rusio.
Ivanovo tradicie estas nomita la teksaĵa ĉefurbo de Rusio. Ĉar plejmulto da teksolaboristoj estas virinoj, oni ankaŭ kromnomas ĝin "urbo de fianĉinoj". Intertempe la misproporcio de virinoj inter la loĝantoj de Ivanovo delonge malaperis pro artefaritaj rimedoj de 1950-aj, laŭ la statistiko la veraj "urboj de fianĉinoj" en la nuna Rusio estas Moskvo kaj Peterburgo.
La plej internacie fama el la ivanovaninoj estas la postmoderna franca verkisto Nathalie Sarraute.
Ĝi estas ĝemelurbo de Lodzo (Pollando).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ivanovon oni kreis per kunfando de malnova plantofibro-pritrakta vilaĝo Ivanovo (ekdokumentita en 1561) kaj industria Voznjesenskij Posad en 1871. Ĝis 1932, la oficiala nomo estis Ivanovo-Voznesensk (ruse Иваново-Вознесенск).
Komence de la 20-a jarcento. Ivanovo konkuris kun Lodzo (tiam ankaŭ rusimperia) pri la ĉefeco kiel teksoproduktejo en Eŭropo. La laborista vivmaniero estis malkomforta, kaj strikoj oftis. Unu el ili kaŭzis la rusan revolucion de 1905. Tiujare stariĝis la unua soveto en la mondo.
En 1959 Ivanovo havis 338 mil loĝantojn.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- Nathalie Sarraute, franclingva verkistino de rusa origino
Esperanto en Ivanovo[redakti | redakti fonton]
En Ivanovo dum kelkaj jaroj laboris Antoni Grabowski. J. Jovlev publikigis plurajn tradukojn el la rusa dum la 1960-aj jaroj. En Ivanovo loĝis sovetia kaj rusia esperantistino Jelena Lebedeva. Andrej Grigorjevskij instruis Esperanton. En Ivanovo naskiĝis muzikgrupo Ekvinokso, kiun gvidis muzikisto Andrej Obrezkov. Festivalo EoLA okazis en Ivanovo en 1994 kaj 1998.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]