Esperanto en Ivanovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Stando de Ivanova E-klubo.
Eltiro el la kalkullibro de la fabriko "Poluŝin" pri salajro de A. Grabowski, 1896 (el urba arkivo de Ivanovo).

La organizan laboron por disvastigo de Esperanto en Ruslando, en la urbo Ivanovo (antaŭe Ivanovo-Voznesensk), komencis Antoni Grabowski. [1] Al Ivanovo-Voznesensk li venis en 1887 por labori en 2 teksaj fabrikoj, nome en tiu de Poluŝin kaj en tiu de Derbenjov en la posteno de inĝeniero-koloristo. En la urbo por siaj konatoj li fondis E-rondeton, unu el la plej fruaj en Ruslando. Bedaŭrinde en arkivoj ne restis la preciza dato, kiam estis fondita la urba E-klubo. Sed la historio rakontas, ke la klubo estis oficialigita ĉe la loka registaro en 1890. A.Grabowski finis sian laboron en Ivanovo en marto 1899 kaj forlasis la urbon.

Fruaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Inter la unuaj esperantistoj en Ivanovo-Voznesensk (fine de la 19-a j.c.) laŭ rememoroj de I.M.Golubev (u.Koĥma) estis doktoro Arĵannikov (antaŭnomoj mankas), kiu renkontiĝis kun L.L. Zamenhof, kaj ankaŭ Anatolij Ĵuravljov, Nikolaj Lobanov, Pjotr Ŝabarev. En la komenco de la 20-a j.c. laŭ la rememoroj de la koĥma-ano A.A. Kiseljov, esperantisto ekde 1911, [2] en u. Koĥma aktivis esperantistoj I.I.Grjaznov, I.Birukov, V.D.Kisljakov, V.Mariĉev, fratoj Miŝa kaj Vasja Kiseljovi. En Ivanovo-Voznesensk pleje aktivis V.I.Kuznecov, I.I.Sosnovikov, I.I.Gorin. La rusaj bolŝevistoj-konspirantoj V.Kukonkov (1885–1918) kaj G.Ĉeliŝev (1892–1915) organizis korespondadon kun eksterlandaj geesperantistoj. En aprilo 1913 polico arestis kelkajn partiajn agantojn, i.a. k-dojn V.Kukonkov kaj G.Ĉeliŝev. Iliaj nomoj estas eternigitaj en nomoj de urbaj stratoj. La revolucioj de 1917 kaj samjare komenciĝinta la Rusa Enlanda Milito silentigis E-aktivadon. De tiam en historio de E-movado en la klubo, samkiel en la lando, klare distingeblas la periodoj de progreso kaj stagno, disfloro kaj plen-trankvilo. Ĉi-tio estas komprenebla, ĉar Esperanto, kiel la rimedo de internacia komunikado, pli sukcesas en senmilitaj kaj senkrizaj tempoj.

En 1911 en Ivanovo-Voznesensk post publika raporto pri Esperanto estas fondita filio de RLE. Kiel prezidanto estas elektita s-ro P.V.Ĉistjakov, sekretario – J.I.Lepilov. [3] Somere 1913 vizitis Moskvon irante aŭ revenante de Kieva Kongreso kelkaj k-doj, inter kiuj s-ro V.Kuznecov (Ivanovo-Voznesensk)… [4] En 1914 post dufoja rifuzo la guberniestro fine enregistris Esperantan Societon, kaj “Verda Stelo” baldaŭ ekfunkciis. [5] La 15-an de februaro en la Burĝa Administrejo okazis unua ĝenerala kunveno de loka Societo Esperantista “Verda Stelo”. S-ro V.I.Kuznecov faris paroladon pri la signifo de Esperanto kaj pri la celoj de la Societo. Aliĝis al Societo 29 personoj; oni decidis aranĝi kursojn. Komitato: prez. – V.I.Kuznecov, vic-prez. – V.M.Dzenkovskij, sekretario – I.A.Gorin, kasisto – V.N.Ustinov, bibliotekisto – I.P.Sosnovikov, komitatanoj – I.M.Faleev, P.V.Ĉistjakov, revizia komisio – F.V.Birjukov, D.M.Safonov, M.A.Svirkovskij. Johano Gorin. [6] Samjare en Ivanovo s-ro A.Doniĉ fondis kursojn de librotenado kaj diversaj lingvoj, interalie Esperanto, pri kio oni tre ofte anoncis en loka gazeto kaj per apartaj afiŝoj. [7] En 1915 unu el la lokaj samideanoj vizitis la ĉi-tie enloĝantajn militkaptitajn oficirojn (ĉiuj – slavoj) kaj disdonis kelklingvajn ŝlosilojn. Aliurbaj samideanoj sekvu la ekzemplon. [8] Kelkaj samideanoj pro diversaj cirkonstancoj forveturis aliajn urbojn, sed la restantaj vigle disvastigis Esperanton, precipe inter la junularo. Danke al klopodoj de I.Gorin, loka librovendisto Muravjev konsentis vendi ankaŭ esperantajn librojn. [9] Inter militkaptitoj de la urbo troviĝis esperantisto Josef Stejger, el Bohemujo. [10] Malgraŭ ĉiuj malfavoraj cirkonstancoj lokaj samideanoj ne perdis kuraĝon… Dum lastaj tri monatoj, ili dissendis pli ol 200 propagandajn folietojn kun gramatiko kaj vortareto, grandan kvanton de “verdaj” propagandiloj, multe da leteroj kun informoj pri Esperanto ktp. Juna samideano T.Kalinin, forveturinte en Kovrov-on, sukcese propagandis Esperanton inter kunlernantoj de seminario. [11] Danke al la mobilizo la loka klubo seniĝis je tre fervoraj, senlacaj kaj kapablaj samideanoj nome Johano Gorin kaj Teod. Birjukov. [12]

Postrevolucia (1917) periodo[redakti | redakti fonton]

"Sennaciulo" 38(90), junio 1926 p. 6.
Gubernia E- kongreso en Ivanovo-Voznesensk, 1927.
Gazeto "Интернационалист"/ "Internaciisto" - inversa paĝo, 1933.
Membrokarto de N.I.Ŝumarin (SEU-СЭСР).

En la jaro 1921, refondiĝis la klubo. [13] En 1925 en Ivanovo-Voznesensk E-kursojn gvidis k-doj Lebedev kaj Burkov. En Koĥma de Ivanovo-Voznesenska gubernio inter laboristoj E-propagandis k-do Surovcov. [14] En 1926 la klubo havis 73 membrojn. Aperis artikoloj en la gazetaro, i.a. en «Raboĉij Kraj» kaj «Leninec». En «Raboĉij Kraj» aperis la rubriko «Voĉoj de la tuta mondo» kun letereltiraĵoj de e-istoj el la tuta mondo. La e-istoj de Ivanovo ankaŭ tradukis la verkon de V. I. Lenin «La maldekstra radikalismo – infana malsano de la komunismo». [15] En 1926 en Ivanovo-Voznesensk krom kelkaj E-kursoj gvidataj de s-ro Stefan, komenciĝis du novaj. Gvidanto estis s-ino O.P.Alavdina. [16] En 1927 okazis gubernia E-kongreso. En 1931 en Ivanovo-Voznesensk tre vigle laboris loka societo. [17] Ekde junio 1933 eldoniĝis la gazeto “ИНТЕРНАЦИОНАЛИСТ”/“Internaciisto” (en la rusa lingvo), organo de Ivanova regiona komitato (obkomo) de SEU.

N.I.Ŝumarin (1894-1971) estis kronikisto de E-movado, E-gvidanto, esperantistiĝis en 1908/1909, membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio (Ivanova regiona komitato de SEU). En 1938 N.I.Ŝumarin finis la komunistan instituton en Leningrado, komunisto ekde 1920, partopreninto de la Patrujdefenda Milito, laboris 25 jarojn kiel ĉefo de la biblioteko en Ivanova Pedagogia Instituto. Inter 1957-1970 li kompilis 12 numerojn de la “Fajrero de Esperanto” en po 4 ekzempleroj por geesperantistoj el Ĉebaltio, Ivanovo, Moskvo, kaj Ukrainio. [18]

Postmilita (1941-1945) periodo[redakti | redakti fonton]

Grupo de ivanovaj geesperantistoj 05.09.1959. N.I.Ŝumarin - dekstre en unua vico.

Ekde 1957 N.I.Ŝumarin sukcesis unuigi kelkajn antaŭajn veteranojn de E-movado, inter kiuj estis docento de la Pedagogia Instituto V.F. Kareljskij, laboristo I.D.Iovlev, instruistino pri fremdaj lingvoj S.N.Levickaja, instruisto pri klasikaj lingvoj de la Pedagogia Instituto V.N.Zamjatin, ĉefkuracisto de la 2-a urba hospitalo V.M. Lebedev k.a.

Ivanova E-sekcio en 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

"Fajrero de Esperanto", 10a volumo 1964.

Aperis novaj E-adeptoj: Golenkov, E.Talanov, L.Talanova, V.Ivanov, L.Kazancev, V.Poltirev, V.Debov, V.Ekzempljarskaja, L.Jegorova, N.Kalabin, O.Kozireva, G.Lenskaja, N.Lion, T.Loskutova, A.Majorov, T.Ŝadrina, N.Ŝtin, A.Ŝubina, kiuj aktivis kaj gvidis E-kursojn en la Palaco de Pioniroj, la medicina kaj kemi-teknologia institutoj, la Domo de Instruistoj, la industria teknika lernejo. Ekis la unuaj eksterlandaj vojaĝoj de geklubanoj (L.Kazancev, V.Debov – partopreno en la I-a STELO-kongreso, Bulgario, 1966; T.Loskutova, N.Ŝtin – partopreno en E-kursoj, Ĉeĥoslovakio, 1968; G.Lenskaja, A.Majorov – partopreno en E-kursoj, Hungario, 1968; L.Kazancev – partopreno en la TEJO-kongreso, Svedio, 1969; V.S.Poltirev – partopreno en la UEA-Kongreso, Finnlando, 1969. Komenciĝis la Centro-Rusiaj Regionaj E-Renkontiĝoj [19]. En Ivanovo okazis la 2-a CRRER, 1969.

Prezidanto de la E-sekcio estis N.I.Ŝumarin, poste de la E-klubo V.S.Poltirev.

Ivanova E-klubo en 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi-jardeke esperantistiĝis: L.Golubeva, L.Goreva, O.Graĉova, Z.Iljuŝina, G.Ĵirnova, N.Kokoŝina, E.Kuznecov, A.Mozdakova, A.Obrezkov, T.Plaĥina, I.Pŝeniĉkina, G.Razon, I.Ruŝinskaja, V.Seguru, S.Smetanina, N.Soboleva, S.Soskina, A.Stoljarov, G.Strojkova. Okazis la laŭvicaj CRRER: la 6-a CRRER en 1971, la 8-a CRRER en 1972, la 10-a CRRER en 1973, la 16-a CRRER en 1977, la 19-a CRRER en 1979, la 29-a CRRER en 1992. Esperanto estis regule instruata en diversaj lokoj de la urbo: la Kulturdomo de la 3-a kudruzino, medicina kaj kemi-teknologia institutoj, ŝtata universitato k.a. Geklubanoj aktive korespondis kun eksterlandaj gesamideanoj.

En 1973 okazis sukcesa renkontiĝo de sovetuniaj gejunuloj dum oktobraj festoj en Ivanovo, kiun partoprenis e-istoj el diversaj partoj de la lando. Dum tritaga interkomunikiĝo okazis multaj E-aranĝoj; krom honorigon de meritaj veteranoj de lokaj E-movadoj oni aranĝis pedagogian seminarion, montris Esperante sonigitajn kino-filmojn, aranĝis “vesperon por gajuloj kaj konjektemuloj”, ekspozicion de esperantaĵoj, grandan bankedon, ekskursojn, improvizitajn teatraĵojn, konkursojn kaj adiaŭan balon en la Ivanova Pedagogia Inst., dum kiu oni elektis lokan belulinon “fraŭlino Esperanto”; ĉiuj tiuj aranĝoj estis en ideale alta lingva, bonorda kaj amikeca nivelo kaj sendube faris bonan impreson al ĉiuj ĉeestantaj gejunuloj. [20] Julie 1974 estis organizita la SEJT-16 (apud urbo Kineŝma, Ivanova regiono: la ĉeforganizanto estis T.Loskutova). A.Stoljarov partoprenis en konstrutaĉmento en Bulgario. Prezidantoj de la E-klubo estis V.S.Poltirev kaj E.V.Talanov.

Ivanova E-klubo en 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Geesperantistiĝis A.Aleksandrovskaja, I.Galicina, A.Fattaĥov, M.Kaplan, M.Koĉetkova, A.Kurnosov, G.Kuznecova, E.Lebedeva [5], M.Loskutova (denaskulino), A.Ljulev, S.Maksimova, T.Maleĵ, E.Maslova, E.Obrezkova, D.Vernigora, V.Vorobjov.

La 14-an de decembro 1985 okazis publika solena kunsido por festi la 95-an jubileon de la E-klubo de Ivanovo kun preskaŭ 150 partoprenintoj. Laboris 4 kursoj. [21] Geklubanoj prelegis pri Esperanto al gestudentoj de la urbo, aktivis en la kluba vivo, partoprenis en aliurbajn CRRER-ojn, SEJT-ojn kaj aliajn E-aranĝojn enlande (ekz. la fondan konferencon de ASE en u. Kolomna en 1989, la familiajn E-renkontiĝojn apud u. Samara en 1986 kaj apud u. Volgogrado en 1988). Aŭguste 1980 estis organizita la SEJT-22 (ĉe la Ruskoje lago, Ivanova regiono: la ĉeforganizanto estis S.Smetanina). T.Loskutova partoprenis en E-instruado en Lanĉov-tendaro, Ĉeĥoslovakio, julie 1980, kaj partoprenis en UEA-Kongresoj (Hungario 1983, Pollando 1987, Britio 1989). Prezidanto de la E-klubo estis E.V.Talanov.

Ivanova E-klubo en 1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

E.V.Talanov prelegas dum la Zamenhof-festo, 13.12.1999.

Disfalis Sovetunio, venis jaroj de Perestrojko: restrukturiĝis E-movado, malreguliĝis enlandaj E-renkontiĝoj kun malgranda kvanto da partoprenantoj, malaperis E-renkontiĝoj por familioj… En 1992 okazis la lasta CRRER en Ivanovo. Tamen, estis organizitaj festivaloj de hobioj kaj la tutlandaj festivaloj «Esperanto – lingvo arta» (EoLA) en 1994 kaj 1998: la ĉeforganizanto estis A. Grigorjevskij [6]. E-kursoj okazis diversloke en la urbo, inkluzive de la lernejo nᵒ 30. Fondiĝis E-muzikgrupo «Ekvinokso» [7]. T.Loskutova E-ekinstruis en Kulturdomo de francaj esperantistoj (kastelo Greziljono, Francio, 1990–1998, 2006). Prezidantoj de la E-klubo estis S.Maksimova, kaj A.A.Obrezkov [8].

Ivanova E-klubo en 2000-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Afiŝo pri E-aranĝo "Koĥma kaj Esperanto", 26.07.2023.

La E-klubo solene festis sian 110-jariĝon, ĉefprelegis E.V.Talanov. La klubanoj organizis la 3 tuturbajn lingvo-festivalojn surbaze de la lernejo nᵒ 21. Tri IvERo-j (Ivanova E-renkontiĝo) kun partopreno de aliurbaj geesperantistoj okazis en la internulejo de la vilaĝo Ĉernci apud Ivanovo (2000–2002). La organiza teamo de ĉiuj IvERoj konsistis el I.Galicina, A.Kurnosov, L.Maleĵ, S.Maksimova, T.Loskutova kaj A.Obrezkov. Ekde 2000 partoprenis kelkaj klubanoj en diversaj rusiaj E-aranĝoj, en la Internaciaj Festivaloj (IF-o), en Printempa Semajno Internacia (PSI) en Germanio, kaj en kelkaj UK-oj. T.Loskutova faris E-instruadon en 14 eŭropaj kaj aziaj landoj, kaj en Brazilo [9]. Prezidanto de E-klubo estis A.A.Obrezkov (ĝis 2003).

Ekde 2003 la E-aktivado en la urbo ĉesis pro diversaj kialoj (forlaso de la urbo de kelkaj personoj, malaktiviĝo de la restintaj klubanoj, manko de entuziasmo ĉe la aliaj k.s.). Plu oni ne kunvenadis enklube. En 2010 estis fondita 4-persona hardkor-punk-bando "Frakasu" far Vladimir Koŝelev (esperantistiĝis en 2008). La unua koncerto okazis junie 2012. En 2013-2014 la bando partoprenis en kelkaj rok-koncertoj en Ivanovo kaj unu en Moskvo, eldonis kelkajn kasedojn kun provludaj registraĵoj. V.Koŝelev lanĉis kaj aktive partoprenis en laboron en internacia punk-kompilo "Esperanto Subgrunde-2", eldonita en franca muzikeldonejo Vinilkosmo en 2022. Ĝia kompilaĵo inkluzivas ankaŭ kantojn de la bando.

En 2021 en la Muzeo de la Urba Historio de Koĥma okaze de la Zamenhof-tago estis organizita la publika prelego pri Esperanto kaj historio de E-movado en Ivanova regiono [22], prelegis T.G.Loskutova. Ekde februaro 2022 T.G.Loskutova gvidis perrete E-kurson por komencantoj enkadre de la Esperanto-kursaro „Tibor Sekelj“ (EToSo), kiun partoprenis personoj de 15 ĝis 60 jaraĝoj el diversaj urboj de Rusio (el Ivanovo – 2 personoj). Novembre 2022 okazis prelego de T.G.Loskutova pri la lingvo en la regiona scienca biblioteko de la urbo. La samjaran decembron N.V.Cikulina kaj T.G.Loskutova estis intervjuitaj dum unu el programoj de la Ivanova televidkanalo okaze de la Zamenhof-tago [23]. En la lernojaro 2022-2023 funkciis 2 perretaj E-kursoj (baza kaj mezgrada) por ruslingvanoj, gviditaj de T.G.Loskutova. La mezgradan kurson partoprenis ankaŭ geesperantistoj el Brazilo, Ĉinio, Finnlando kaj Usono. Julie 2023 okaze de la Internacia E-Tago estis organizita E-kunveno "Koĥma kaj Esperanto" kun prezentaĵoj kaj ekskurso tra la lokoj, ligitaj al Esperanto en Koĥma. [24]

Tatjana Loskutova en januaro 2023 rete prelegis por la Antverpena Esperanto-klubo 'La Verda Stelo' pri Ivanovo kaj la historio de la Esperanto-movado en Ivanovo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Banet-Fornalowa, Zofia. «ANTONI GRABOWSKI: eminenta Esperanto-aganto». 2-a eldono. «Hejme», Varsovio, 2001. 158 p.,– p.p. 21, 22, 74, 83, 102.
  2. «Fajrero de Esperanto» n. X – 1964, u.Ivanovo, kompilinto N.I.Ŝumarin
  3. La Ondo de Esperanto, 1911, № 6, p.89;
  4. LOdE, 1913, N 10, p. 164;
  5. V.Kuznecov // LOdE, 1914, N 2, p. 34.
  6. LOdE, 1914, N 3, p. 57;
  7. I.Gorin, LOdE, 1914, N 11, p.174;
  8. V.Kuznecov, LOdE, 1915, N 1, p. 4.
  9. G. LOdE, 1915, N 3, p. 34.
  10. I. Gorin. LOdE, 1915, N 7-8, p. 100.
  11. Johano Gorin. LOdE, 1915, N 9-10, p. 115.
  12. V.Kuznecov. LOdE, 1915, N 11, p. 131;
  13. Der Esperantist, 1986/2 (136), p. 42.
  14. HdE, N 48 (276), 24.06.1925;
  15. Der Esperantist, 1986/2(136), p. 42.
  16. HdE, N 19-20 (347-348), 12.03.1926;
  17. HdE, N 19 (619), 08.05.1931.
  18. (A.Rogov).
  19. [1]
  20. revuo «Esperanto» de UEA, 1973/4(808), p. 76.
  21. Der Esperantist, 1986/2(136), p. 42.
  22. [2][rompita ligilo]
  23. [3] ekde 3.17 min.)
  24. [4][rompita ligilo]