Tatjana Loskutova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatjana Loskutova
Persona informo
Naskiĝo 1949
en Ivanovo
Lingvoj Esperantorusafrancagermana
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

S-ino Tatjana Loskutova (ruse Татьяна Георгиевна Лоскутова; naskiĝis en 1949, urbo Ivanovo, Sovetunio/Rusio) estas profesia lingvoinstruistino (en 1974 diplomiĝis en Ivanova Ŝtata Universitato, fakultato de fremdaj lingvoj, fako de la franca kaj de la germana lingvoj), ĉefinstruistino pri la fremdaj lingvoj en teknika universitato en urbo Ivanovo, Rusio. Esperantistiĝis en 1967, organizis region- kaj land-skalajn E-aranĝojn en Sovetunio/Rusio, E-instruis en- kaj eksterlande, verkis E-lernolibron por ruslingvanoj, trapasis KER-ekzamenon de la nivelo C1, diplomita de UEA en 2016 pro Elstara agado.

Post Perestrojko, ŝi aplikis siajn Esperanto-sciojn, instruante diversloke en la mondo, organizante kaj akompanante internaciajn Esperanto-karavanojn tra Rusio, partoprenante Esperanto-aranĝojn en- kaj eksterlande (Eŭropo, Azio, Afriko, Sud-Ameriko). Reprezentanto de Eŭropa Komisiono de UEA en Rusio. La patro, Georgij, estis antaŭmilita esperantisto. La filino, Maja, denaske parolas la internacian lingvon.