CRRER

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partoprenintoj de la 1-a CRRER. En la unua vico staras Aleksandr Ĥarjkovskij, Irina Karetina, Angelina Ŝubina, Ludmila Jegorova, Valerij Debov, Aleksej Stoljarov, Alla Nemceva, Galina Lenskaja, Aleksandr Nikolajev. En la dua vico sidas: Elena Nikolajeva, Viktor Aroloviĉ, Tatjana Loskutova, Vladislav Romanov, Lev Kazancev, Nikolaj  Dementjev, Moisej Bronŝtejn.
Emblemo de la X-a CRRER, novembro 1973
Anonco pri CRRER-29, la lasta konata provo revivigi la renkontiĝon.
Partoprenintoj de la 29-a CRRER (la lasta konata). Videblas Andrej Lyskov, Augusto Atencio, Dina Kvasova, Svetlana Maksimova, Aleksej Burmagin, Maja Loskutova (denaskulino), Tatjana Loskutova, Elena Lebedeva, Irina Gonĉarova, Svetlana Gonĉarova (denaskulino), Galina Kuznecova, Aleksandr Fattaĥov, Dmitrij Vernigora, Elena Maslova, Aleksej Ljulev...

Centro-Rusia Regiona Esperanto-Renkontiĝo (CRRER) okazis ne malpli ol 27-foje.

Okazintaj ĉ. 30 fojojn CRRER-oj estis lanĉitaj fine de la 1960-aj jaroj cele aktivigi lokajn E-klubojn de la centra (Eŭropa) parto de Sovetunio: en la urboj Moskvo (kaj ĝia regiono, speciale Kolomna), Ivanovo, Tula, pli poste –  Leningrad, Jaroslavl, Voroneĵ). En la programoj de la unuaj CRRER-oj okazis seminarioj de aktivuloj, pri kies organizo zorgis regiona E-estraro (prezidantoj V.Aroloviĉ, M.Bronŝtejn... ). Dum  la seminarioj la reprezentantoj de la lokaj E-kluboj raportis pri sia aktivado (prelegoj pri E en superaj lernejoj, funkciado de E-kursoj, klubaj E-aranĝoj k.a.), oni pridiskutis eblajn pliajn  aktivecojn ene de la kluboj, manierojn de interkluba kunlaboro en la regiono kaj kunlaboro kun lokaj oficialaj instancoj (VLKSM, KPSU), problemojn pri multobligado de la SEJM-bulteno « Akordo », inkluzive provlanĉon de la regiona informilo « TIEL ! », pri kreskigo de SEJM kvante kaj kvalite k.a. Jen, sube kelkaj aŭtentikaj informoj pri CRRER-oj.

El la Protokolo de CRRER-3 :  « ... M.Bronŝtejn (Tula) : Tulaj geesperantistoj plej aktive partoprenas la laboron de Klubo de Internacia Amikeco en la Politeknika Instituto, kaj ilian agadon aprobas, eĉ helpas komsomolaj instancoj... ».

El la Protokolo de la laborkunsido de CRRER-5 : « ... V.Ivanov (Ivanovo) : Nun funkcias du E-kursoj por komencantoj... Gravas, ke la gorkomo de komsomolo atentis laboron de  klubo, reprezentanto de la klubo trafis novfonditan Metodikan konsilantaron « Globuso » kaj en ĝi devas kunlabori kun komsomolaj funkciuloj de la urbo... ».

El la Informilo № 2 pri  CRRER-11 : « ...Moskvaj esperantistoj dediĉas la Renkontiĝon al la 70-jara jubileo de la elstara lingvisto, membro de la Akademio de Esperanto E.A.Bokarev. En la tritaga programo : solena malfermo kaj komuna fotado, seminario por aktivuloj, prelegoj pri E.A.Bokarev, interlingvistiko, E-literaturo ; festa vespero kun koncerto kun distraĵoj, ekskurso al libernatura muzeo, komuna vizito al teatro aŭ kinejo, loterio ktp... ».

El la artikolo de Dm. Perevalov "Renkontiĝo apud Moskvo", 1980: « ... Je la 1-4 de majo en la turisma bazo Ŝerbinka apud Moskvo okazis la 20-a Centra-Rusia Regiona E-Renkontiĝo, organizita de Moskva Junulara E-Klubo kaj Moskva Urba Komitato de Junularaj Organizaĵoj. Ĝin partoprenis pli ol cent e-istoj el Moskvo, Ivanovo, Jaroslavlj, Kalinin, Kaluga, Voroneĵ kaj gastoj el aliaj regionoj –  Leningrad, Tiĥvin, Minsk, Vitebsk, Ĥarjkov, Miass k. a. Partoprenis ankaŭ eksterlandaj e-stoj el Hungario, Nederlando kaj Francio... ».

El la personaj rememoroj de V.Melnikov pri CRRER-24: « ... en Jaroslavlj, hotelo "Turist". Partoprenis ŝajne iom malpli ol 50 personoj. Kutima etosumado, ludoj-koncerto ktp., estis eĉ festa bankedo. Planita ekskurso tra la urbo pro aĉega vetero estis oficiale nuligita, tamen Gena Melamed gvidis nin ... tra la urbo... ».

El la anonco de E.Lebedeva en la februara ero n-ro 292 de 1992 « REU informas »: « ... CRRER-29 estas planata 8-10 de majo apud Ivanovo... Ni memoru, ke printempaj-aŭtunaj regionaj renkontiĝoj estas destinitaj al kursfinintoj kaj ege gravas por ili... instruantoj, vaste propagandu CRER inter siaj disĉiploj, kontribuu la programon !..».

Tabelo de Centro-Rusiaj Regionaj Esperanto-Renkontiĝoj
Numero Datoj Loko Partoprenintoj Organizantoj
1 novembro

1968

Apudmoskvo, Nemĉinovka Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj regiono), Ivanovo, Tula, Kolomna Organizanto - Moskva E-teamo
2 majo 1969 urbo Ivanovo Partoprenintoj el urboj Ivanovo, Moskvo (kaj regiono), Tula, Kolomna Ĉeforganizanto - Tatjana Loskutova
3 novembro 1969 urbo Tula Partoprenintoj el urboj Tula, Moskvo (kaj regiono), Ivanovo, Kolomna Ĉeforganizanto - Mikaelo Bronŝtejn
4 majo 1970 urbo Kolomna (Moskva reg) Partoprenintoj el urboj Kolomna, Tula, Moskvo (kaj regiono), Ivanovo Ĉeforganizanto - Jefim Zajdman
5 novembro 1970 Apudmoskvo, Nemĉinovka Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula Organizanto - Moskva E-teamo
6 majo 1971 urbo Ivanovo Partoprenintoj el urboj Ivanovo, Tula, Moskvo (kaj regiono), Kolomna Ĉeforganizanto -Tatjana Loskutova
7 majo 1972 urbo Tula Partoprenintoj el urboj Tula, Ivanovo, Moskvo (kaj regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - Mikaelo Bronŝtejn
8 novembro 1972 urbo Ivanovo Partoprenintoj el urboj Ivanovo, Tula, Moskvo (kaj regiono), Ivanovo, Kolomna Ĉeforganizanto - Tatjana Loskutova
9 majo 1973 urbo Kolomna (Moskva reg) Partoprenintoj el urboj Kolomna, Zvenigorod, Tula, Moskvo (kaj regiono), Ivanovo Ĉeforganizanto - Jefim Zajdman
10 novembro 1973 urbo Ivanovo Partoprenintoj el urboj Ivanovo, Tula, Moskvo (kaj regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - Tatjana Loskutova
11 majo 1974 urbo Moskvo (anstataŭ Tula) Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj ĝia regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula Organizanto - Moskva E-teamo
12 novembro 1974 urbo Leningrado Partoprenintoj el urboj Leningrado, Moskvo (kaj ĝia regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula Organizanto - Leningrada E-teamo
13 majo 1975 urbo Tula Partoprenintoj el urboj Tula, Ivanovo, Moskvo (kaj regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - V. Dmitrieva
14 novembro 1975 urbo Moskvo Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula: entute 74 personoj:moskvanoj 25 + 49 aliurbanoj Organizanto - Moskva E-teamo
15 majo 1977 Apudmoskvo, Ruza Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj ĝia regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula. Entute 54 personoj el 6 urboj. Organizanto - Moskva E-teamo
16 06.11-08.11.1977 urbo Ivanovo Partoprenintoj el urboj Ivanovo, Tula, Moskvo (kaj ĝia regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - Tatjana Loskutova
17 29.04-02.05.1978 urbo Tula Partoprenintoj el urboj Tula, Ivanovo, Moskvo (kaj ĝia regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - V.Dmitrieva
18 29.04-02.05.1979 Apudmoskvo, Ruza Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj ĝia regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula. (el libro "ASE" de D. Cibulevskij, p.291) Organizanto - Moskva E-teamo
19 07.11-09.11.1979 urbo Ivanovo Partoprenintoj el urboj Ivanovo, Tula, Moskvo (kaj ĝia regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - Tatjana Loskutova
20 01.05-04.05.1980 Apudmoskvo, Ŝĉerbinka Partoprenintoj el Moskvo, Ivanovo, Jaroslavlj, Kalinin, Kaluga, Voroneĵ kaj gastoj el aliaj regionoj -- Leningrado, Tiĥvin, Ĥarjkov, Minsk, Vitebsk, Miass k. a. kaj espoj el Hungario, Nederlando kaj Francio (pli ol 100 personoj) Organizanto - Moskva E-teamo
21 01.05-03.05.1981 Apudmoskvo, Ŝĉerbinka Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj ĝia regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula (informfonto "Kurte") Organizanto - Moskva E-teamo
22 11.11-13.11.1982 urbo Jaroslavlj Partoprenintoj el urboj Jaroslavl, Ivanovo, Tula, Moskvo (kaj ĝia regiono), Kolomna Ĉeforganizanto - Valerija V.Botjakova
23 07.05- 09.05.1983 Apudmoskvo, Ŝĉerbinka Partoprenintoj el urboj Moskvo (kaj ĝia regiono), Ivanovo, Kolomna, Tula, Voroneĵ kaj Kirov (el la libro "ASE" de D. Cibulevskij, p.291) Organizanto - Moskva E-teamo
24 11.11 – 13.11.1983 urbo Jaroslavlj Partoprenintoj el urboj Jaroslavl, Ivanovo, Leningrado, Tula, Moskvo (kaj ĝia regiono), Kolomna, Gorjkij. (el la loka gazeto "Junostj" (Juneco) n. 135 de la 12.11.1983 - malpli ol 50 personoj) Ĉeforganizanto - Valerija V.Botjakova
25 07.05-09.05.1988 Apudmoskvo precizigota

Fonto: libro "ASE" de D. Cibulevskij, p.291 kun indiko "post 3-jara paŭzo", kvankam devus esti 5-jara

precizigota
28 05-08.11.1989 urbo Jaroslavlj Renkontiĝo dediĉita al la 10-jariĝo de la loka E-klubo. Partonprenintoj de la urbo kaj de la Centro-Rusia regiono. Ĉeforganizanto - Valerija V.Botjakova
29 08-10.05.1992 apud urbo Ivanovo Partoprenis ĉ. 20 personoj el Ivanovo, Moskvo (kaj ĝia regiono), Niĵnij Novgorod kaj Uljanovsk. Ĉeforganizanto - Jelena Lebedeva