Uwe Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Busto de Johnson antaŭ la gimnazio en Güstrow

Uwe JOHNSON (naskiĝinta en la 20-a de julio 1934 en Kamień Pomorski, mortinta la 13-an de marto 1984 en Sheerness) estis germana verkisto aparteninta al la verkista rondo Gruppe 47.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johnson ekfrekventis lernejon en 1940. En somero 1944 li estis lernanto ĉe t.n. Deutsche Heimschule. En februaro 1945 la familio fuĝis al Meklenburgio kaj loĝis ekde 1946 en Güstrow. La patro deportite en 1945 al Ukrainio deklaritis mortinta en 1948. De 1948-52 Johnson frekventas la edukejon John-Brinckmann-Oberschule en Güstrow. De 1952-54 li studis germanistikon en Rostock, poste en Lepsiko.

En Rostock li rifuzis partopreni la ŝtate direktitan kalumnian fikampanjon kontraŭ la evangelia grupo Junge Gemeinde; sekve gremioj de FDJ kaj SED eĉ pripensis eksstudentigi lin. Post la tutlandaj ribeloj de la 17-a de junio 1953 oni ne plu intencis fari tion - helpis ankaŭ ke Johnson jam antaŭe planis iri Lepsikon por studlokŝanĝo. Tie iĝis gravaj konatiĝoj. Ĉe profesoro Hans Mayer li skribis diplomlaboraĵon pri la verko Der gestohlene Mond de Ernst Barlach. Mayer peris la unuan manuskripton de Johnson al la okcidentgermana eldonejo Suhrkamp post kiam pluraj eldonejoj de GDR ne akceptis la unuan verkon de Johnson. Ĝi tamen nur postmorte en 1985 eldonitis sub la titolo Ingrid Babendererde. Reifeprüfung 1953: simpla historio pri klaso kiu estas trapasonta la abiturientan ekzamenon ŝanĝiĝas en legitimilon fuĝi de oriento al okcidento.

La patrino de Johnson forlasis kune kun la filino la Sovete okupitan zonon en la 1956-a jaro. Johnson mem ja restis en la socialisma parto de Germanlando, tradukis la verkon Israel Potter de Herman Melville en la germanan kaj la Kanton de la Nibelungoj en la novaltgermanan. Por povi eldoni la romanon Mutmaßungen über Jakob li finfine en 1959 ankaŭ transloĝiĝis uesten, en Okcidentan Berlinon. En la jaro 1961-a aperis Das dritte Buch über Achim. Indignis la gazetaro pri Johnson post kiam Hermann Kesten, prezidanto de PEN-klubo akuzis Johnson pri apologio de la konstruo de la Berlina muro kaj la okcidentgermana ministero pri eksteraj aferoj Heinrich von Brentano ripetis tiun aserton en la Germana parlamento. Sed Johnson sukcesis senkulpigi sin danke al magnetofonbenda eltiraĵo.

Post la apero de la unuaj romanoj la kritikistaro interkonsentiĝis pri la etikedo Poeto de ambaŭ Germanioj je la granda malplaĉo de Johnson. Li rakontadus eventojn de GDR kaj la influon pri personaj biografioj, tamen sufiĉe komplikaj intrigoj kontraŭstarus tian tro simplan interpretadon.

En 1962 Johnson edzinigis Elisabeth Schmidt, kaj samjare naskiĝis la filino Katharina. Johnson gajnis stipendion fare de la Germana Akademio en Villa Massimo (Romo). Li tradukis al verkon A Separate Peace de John Knowle en la germanan. Por la gazeto Westberliner Tagesspiegel li recenzis en 1964 televidajn elsendojn el GDR bojkotitajn fare de la gazetaro de FRG. Ili poste aperis sub la titoloDer 5. Kanal. Volumo kun rakontoj titolita Karsch, und andere Prosa publikigitis ankaŭ en 1964, unu jaron poste la romano Zwei Ansichten. Johnson eldonigis la verkon Me-ti. Buch der Wendungen de Bertolt Brecht.

De 1966-68 la familio vivis en Novjorko (Upper Westside, Manhattan). Danke al perado de Helen Wolff la germana verkisto deĵoris dum la unua jaro kiel lektoro por lernejaj libroj ĉe la eldonejo Harcourt, Brace & World. La duan jaron Johnson ricevis stipendion de la fondaĵo Rockefeller. En 1967 aperis germanlingva legolibro por usonaj gimnazioj sub la titolo Das neue Fenster. Por la dokumenta filmo Summer in the City Johnson skribis la scenaron. La plej gravaj renkontiĝoj en Usono estis ili kun Hannah Arendt kaj Heinrich Blücher (krom la jam menciita Helen Wolff).

Berlinon Johnson kunprenis la planon verki la romanegon Jahrestage. Paralele al la laboro por ĝi Uwe kaj Elisabeth Johnson tre ofte interparolis kun la ĵurnalistino Margret Boveri por helpi ŝin en la prezento de aŭtobrafio. En 1977, post ŝia morto, Johnson eldonigis ŝian aŭtobiografion Verzweigungen.

Aperis en 1970 la unua volumo de la grandromano Jahrestage. Aus dem Leben von Gesine Cresspahl (la dua volumo en 1971, la tria en 1973). Dek jarojn poste kvara volumo finis la projekton. Gesine Cresspahl, naskita en 1933, la ĉefrolulino de la romano, rakontas al la filino en 1967/68 en Novjorko la familian historion. Ĝi etendas sin de la fruaj 1930-aj jaroj en Meklenburgio ĝis la Vjetnama milito kaj la Praga printempo. La paralelo de historio kaj prifamiliana rakontado forme kaj enhave karakterizas tiun ĉi furorromanon.

Johnson ankaŭ lektoris por la taglibro de Max Frisch (1966-71). En 1972 li elektitis vicprezdanto de Akademie der Künste (Uestberlino). En tiu ĉi funkcio li organizis kune kun Hans Mayer kaj Karin Kiwus kolokvon pri la verkaro de Samuel Beckett. En 1974 aperis Eine Reise nach Klagenfurt, nekrologo kaj artoza kaj kortuŝanta por Ingeborg Bachmann.

La saman jaron la Johnsonoj transloĝiĝis en Anglion, sur la insulon Sheppey. En 1975 Johnson eldonigis eseokolekton sub la titolo Berliner Sachen kaj la volumon Max Frisch Stich-Worte okaze de la 25-a datreveno fonda de la Suhrkamp-eldonejo. La rerakonto de la fabelo Von dem Fischer und seiner Frau de Philipp Otto Runge aperis en 1976 en la eldonejo Insel.

En 1977 Johnson membriĝis al Darmstädter Akademie für Sprache und Dichtung kaj eksmembriĝis sen eksplikoj jam du jarojn poste. Ĉe la universitato de Frankfurt am Main li prelegis pri poetiko en 1979; la prelegaj tekstoj aperis prilaborite sub la titolo Begleitumstände. En Frankfurt li deklaris la divorcon disde la edzino. Johnson kontribuis ankaŭ por la 1000-a jublea volumo de la serio edition suhrkamp, kiun eldonis Jürgen Habermas - temas pri la rakonto Ein Schiff. En la festlibro por la 70-a datreveno naskiĝitaga de Max Frisch aperis en 1981 la historio Skizze eines Verunglückten.

La kvara volumo de Jahrestage aperis en 1983 kune kun Kleines Adreßbuch von Jerichow und New York (eldonita de Rolf Michaelis), kio estu helpilo por pli facile kompreni la romanegon Jahrestage. La rondvojaĝo laŭtlegada, planite post la librofoiro, ne plu povis okazi pro malsano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mutmassungen über Jakob. Suhrkamp, Frankfurt 1959, ISBN 3-518-03338-7
  • Das dritte Buch über Achim. Suhrkamp, Frankfurt 1961, ISBN 3-518-03337-9
  • Karsch, und andere Prosa. Suhrkamp, Frankfurt 1964 (edition suhrkamp 59 / suhrkamp texte), ISBN 3-518-38253-5
  • Zwei Ansichten. Suhrkamp, Frankfurt 1965, ISBN 3-518-03339-5
  • Jahrestage. Aus dem Leben von Gesine Cresspahl. 4 Bände, Suhrkamp, Frankfurt 1970, 1971, 1973, 1983
  • Eine Reise nach Klagenfurt. Suhrkamp, Frankfurt 1974, ISBN 3-518-36735-8
  • Berliner Sachen. Aufsätze. Suhrkamp, Frankfurt 1975, ISBN 3-518-36749-8
  • als Hrsg.: Max Frisch Stich-Worte. Suhrkamp, Frankfurt 1975
  • als Hrsg. zusammen mit Hans Mayer: Das Werk von Samuel Beckett. Berliner Colloqium, 1975
  • als Hrsg. gemeinsam mit Elisabeth Johnson: Verzweigungen. Eine Autobiographie. (Autobiographie der Journalistin Margret Boveri) München 1977
    neu: Frankfurt am Main, Suhrkamp 1996, 438 S., ISBN 3-518-39076-7
  • Ein Schiff. In: Jürgen Habermas (Hrsg.): Stichworte zur 'Geistigen Situation der Zeit (Band 1.000 der edition suhrkamp). Suhrkamp, Frankfurt 1979
  • Ein unergründliches Schiff. In: Merkur. Band 33, 1979
  • Begleitumstände. Frankfurter Vorlesungen. Suhrkamp, Frankfurt 1980, ISBN 3-518-11019-5
  • Skizze eines Verunglückten. Suhrkamp, Frankfurt 1982
  • Der 5. Kanal. Suhrkamp, Frankfurt 1987, ISBN 3-518-11336-4
  • Ingrid Babendererde. Reifeprüfung 1953. Suhrkamp, Frankfurt 1985, ISBN 3-518-11817-X
  • Von dem Fischer un syner Fru. Ein Märchen von Philipp Otto Runge mit sieben kolorierten Bildern von Marcus Behmer (Plattdeutsch). Mit einer Nacherzählung und einem Nachwort von Uwe Johnson (Hochdeutsch). Insel Verlag: 1987, 66 Seiten.
  • Versuch einen Vater zu finden / Marthas Ferien. Text und Tonkassette (vom Autor 1975 und 1978 gelesen). Suhrkamp, Frankfurt 1988, ISBN 3-518-11416-6
  • Entwöhnung von einem Arbeitsplatz - Klausuren und frühe Prosatexte, mit einem philologisch-biographischen Essay hrsg. von Bernd Neumann, Schriften des Uwe Johnson-Archivs Band 3, Suhrkamp, Frankfurt 1992, ISBN 3-518-40337-0
  • „Wo ist der Erzähler auffindbar“. Gutachten für Verlage 1956-1958. Mit einem Nachwort hrsg. von Bernd Neumann, Schriften des Uwe Johnson-Archivs Band 4, Suhrkamp, Frankfurt 1992, ISBN 3-518-40336-2
  • Heute Neunzig Jahr. Aus dem Nachlass hrsg. von Norbert Mecklenburg. Suhrkamp, Frankfurt 1996, ISBN 3-518-40759-7
  • Hannah Arendt - Uwe Johnson, Der Briefwechsel 1967 – 1975, hrsg. von Eberhard Fahlke und Thomas Wild. Suhrkamp, Frankfurt 2004, ISBN 3-518-41595-6, Rez. [1] M.L. Knott
  • Inselgeschichten. Herausgegeben von Eberhard Fahlke, Suhrkamp, Frankfurt 1995, ISBN 3-518-40523-3
  • Leaving Leipsic next week. Briefwechsel zwischen Jochen Ziem und Uwe Johnson. Transit, Frankfurt 2002, ISBN 3-88747-175-X
  • Herman Melville: Israel Potter, übersetzt von Uwe Johnson, Insel, Frankfurt 2002, ISBN 3-458-34536-1
  • Mecklenburg - Zwei Ansichten. Mit Fotografien von Heinz Lehmbäcker und Texten v. Uwe Johnson. Insel, Frankfurt 2004
  • Uwe Johnson und Walter Kempowski: Kaum beweisbare Ähnlichkeiten. Der Briefwechsel. Transit
  • Sofort einsetzendes geselliges Beisammensein. Rechenschaft über zwei Reisen. Transit, 2005, ISBN 3-88747-198-9
  • Liebes Fritzchen, lieber Groß-Uwe. Briefwechsel zwischen Fritz J. Raddatz und Uwe Johnson. Suhrkamp, Frankfurt 2006
  • Das Nibelungenlied. In Prosa übertragen von Uwe Johnson und Manfred Bierwisch. Insel, Frankfurt 2006, ISBN 3-458-34833-6
  • Ich wollte keine Frage ausgelassen haben. Gespräche mit Fluchthelfern. Herausgegeben von Burkhart Veigel. Suhrkamp, Berlin 2010, ISBN 978-3-518-42151-2

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Guttkuhn (Hrsg.): „Lübeck habe ich ständig beobachtet“. Rede zur Verleihung des Thomas-Mann-Preises der Hansestadt Lübeck am 25. März 1979. In: Vaterstädtische Blätter. 30. Jahrgang, Lübeck 1979, S. 26–28.
  • Kleines Adreßbuch für Jerichow und New York. Ein Register zu Uwe Johnsons Roman „Jahrestage“ Angelegt mit Namen, Orten, Zitaten und Verweisen von Rolf Michaelis. Suhrkamp, Frankfurt 1983, ISBN 3-518-04530-X. – Digitale Neuauflauge 2012 im Portal Literaturlexikon online, überarbeitet und neu herausgegeben von Anke-Marie Lohmeier.
  • Michael Bengel (Hrsg.) Johnsons „Jahrestage“. Suhrkamp Taschenbuch Materialien, Suhrkamp, Frankfurt 1985, ISBN 3-518-38557-7
  • Tilman Jens: Unterwegs an den Ort, wo die Toten sind - Auf der Suche nach Uwe Johnson in Sheerness. Piper Verlag, München/Zürich 1984, ISBN 3-492-00690-6
  • „Ich überlege mir die Geschichte…“ Uwe Johnson im Gespräch herausgegeben von Eberhard Fahlke. Suhrkamp, 1988, ISBN 3-518-11440-9
  • Siegfried Unseld und Eberhard Fahlke: Uwe Johnson: „Für wenn ich tot bin“ Schriften des Uwe Johnson-Archivs Band 1, Suhrkamp, Frankfurt 1991, ISBN 3-518-40301-X
  • Peter Nöldechen: Bilderbuch von Johnsons Jerichow und Umgebung - Spurensuche im Mecklenburg der Cresspahls Schriften des Uwe Johnson-Archivs Band 2, Suhrkamp, Frankfurt 1991, ISBN 3-518-40302-8
  • Roland Berbig und Erdmut Wizisla (Hrsg.): „Wo ich her bin…“. Uwe Johnson in der D.D.R. Berlin 1993, ISBN 3-86161-008-6
  • Die Katze Erinnerung. Uwe Johnson - Eine Chronik in Briefen und Bildern zusammengestellt von Eberhard Fahlke, Suhrkamp, Frankfurt 1994, ISBN 3-518-40672-8
  • Bernd Neumann: Uwe Johnson mit 12 Porträts von Diether Ritzert, Hamburg 1994, ISBN 3-434-50051-0
  • Wohin ich in Wahrheit gehöre. Ein Johnson Lesebuch mit einem Nachwort versehen von Siegfried Unseld, Suhrkamp 1994, ISBN 3-518-40639-6
  • Johann Siemon: Linientreue und Subversion. Lehrer als Erziehungsinstanzen in Uwe Johnsons Ingrid Babendererde und Jahrestage. In: Carsten Gansel und Nicolai Riedel (Hrsg.): Uwe Johnson zwischen Vormoderne und Postmoderne. Internationales Uwe-Johnson-Symposium, Walter de Gruyter 1995, Berlin - New York, S. 267–284, ISBN 3-11-014671-1
  • Johann Siemon: Dear Marie, dear Mary, dorogaja Marija: Das Kind als Hoffnungsträger in Uwe Johnsons Jahrestagen. In: Ulrich Fries und Holger Helbig (Hrsg.): Johnson-Jahrbuch. Band 3, Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1996, S. 123–145, ISBN 3-525-20902-9
  • Jürgen Grambow: Uwe Johnson. Rowohlts Monographie, Rowohlt, Reinbek 1997, ISBN 3-499-50445-6
  • Roland Berbig: Uwe Johnsons Antwort auf die Umfrage der Zeitschrift „Westermanns Monatshefte“: Das wichtigste Buch (1961). In: Berliner Hefte zur Geschichte des literarischen Lebens. Band 2, 1998, S. 144–146. ISSN 09049-5371
  • Thomas Schmidt: Uwe Johnsons Roman „Jahrestage“. Ein Beitrag zum Problem des kollektiven Gedächtnisses. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2000 (Johnson-Studien 4), ISBN 3-525-20943-6
  • Heinz Ludwig Arnold (Hrsg): Uwe Johnson. TEXT + KRITIK. Zeitschrift für Literatur, Heft 65/66, 2. Auflage, 2001. Neufassung. München: edition text + kritik, ISBN 3-88377-665-3
  • Befreundungen. Gespräche, Dokumente, Essays. Hrsg. v. Roland Berbig gemeinsam mit Thomas Herold, Gesine Treptow und Thomas Wild. Kontext Verlag, Berlin u. a. 2002, ISBN 3-931337-40-5
  • Ulrich Krellner: „Was ich im Gedächtnis ertrage“. Untersuchungen zum Erinnerungskonzept von Uwe Johnsons Erzählwerk. Königshausen & Neumann, Würzburg 2003, ISBN 3-8260-2433-8
  • Heinz Ludwig Arnold: Beschreibung eines Beschreibers - Über Uwe Johnson. In: Heinz Ludwig Arnold: Von Unvollendeten - Literarische Porträts. Göttingen 2005, ISBN 3-89244-866-3
  • Frauke Meyer-Gosau: Versuch, eine Heimat zu finden. Eine Reise zu Uwe Johnson. Biographie. C. H. Beck, München 2014, ISBN 978-3-406-65958-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]