Georges Moustaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georges Moustaki
Georges Moustaki en Théâtre du Rond-Point,decembro de 2005
Georges Moustaki en Théâtre du Rond-Point,
decembro de 2005
Bazaj informoj
Naskonomo Yussef Mustacchi
Naskiĝo la 3-an de majo 1934(nun 1934-05-03), Aleksandrio, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
Morto la 23-an de majo 2013 (79-jara), Nico, Flago-de-Francio.svg Francio
Ĝenroj Varietea muziko, Franca muziko, kanzonoj
Profesio kantisto, aktoro, komponisto
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1958 - nuntempo
Parencaj
temoj
Édith Piaf
Serge Reggiani
Retejo www.creatweb.com/moustaki
v  d  r
Information icon.svg

Georges Moustaki, en Esperanto Georgo Mustakio (vernome Yussef Mustacchi) (naskiĝis la 3-an de majo 1934(nun 1934-05-03) en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 23-an de majo 2013 en Nico, Francio) estis franclingva komponisto kaj kantisto.

La gepatroj de Moustaki venis de la greka insulo Korfu kaj li kreskis en multkultura ĉirkaŭaĵo. En la jaro 1951 li transloĝis al Parizo. Li precipe kantas france, sed kelkfoje itale, arabe aŭ angle.

Georges Moustaki

Kelkaj el liaj francaj kanzonoj:

  • Chanson cri ("Kria kanto"): Li rakontas tre empatie, kiel li renkontas viktiminon de seksperforto kaj lavas ŝian korpon de spermo kaj sango. Poste li demandas: „Dio mia, kion ni faris por alveni tien? Kion necesas fari por haltigi ĉion tion?“ Li daŭrigas: „Sed kiu el ni neniam perfortis iun?“, kaj nomas ekzemplojn: „La potenco, la mono, la forto kaj la envio, la aŭtoritato de l’ patro kaj tiu de l’ edzo, la malracia rigideco de l’ ordofaristoj, kiu kreas la furiozulojn, kiujn ĝi klopodas mordi.“
  • Le Métèque ("La fieksterlandano"): En tiu lia plej konata kanzono li kantas pri siaj travivaĵoj en fremda lando kun siaj „haroj en la kvar ventoj“, nomas sin „ŝtelisto kaj vagabondo“, rakontas pri sia „koro, kiu sciis igi suferi tiom, kiom ĝi suferis“, por finfine igi la kanton amkanto: „Mi venos, mia dolĉa kaptitulino … Kaj ni faros el ĉiu tago tuta eterneco de amo, kiun ni vivas ĝis de ĝi morti.“
  • Ma liberté ("Mia liber'"): Li kantas al sia libereco: „Longtempe mi gardis vin kiel raran perlon“, la libereco lin ridigis kaj lin igis ami eĉ sian solecon. Sed fine: „Mi forlasis vin por malliberejo de amo kaj ties bela gardistino.“ Tiu kanzono estis tradukita de Ĵak' Lepŭil' k ĝin kantis Ĵak' Ivart' sur sia KD Invito al Vojaĝo.
  • Alexandrie ("Aleksandrio"): Li kantas pri sia nostalgio, pri la vivo en la urbo de lia infanaĝo. Alproksimiĝante la finon li konfesas, ke li eble parolas sensencaĵojn kaj aldonas: „Oni min komprenos, pri tio mi certas – ĉiu el ni havas siajn vundojn.“

Por Édith Piaf li skribis Milord, en kiu mondfamiĝinta kanzono fraŭlino alparolas altklasan sinjoron kaj lin atakas – ĝis ŝi rimarkas konsternite: „Sed vi ploras, Milord, tion mi neniam estus kredinta!“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko