Lolikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de lolikono

Lolikono (japane ロリコン [rorikon])[1] estas ĝenro de animeo kaj subĝenro de ĝenro hentajo, priskribanta seksajn rilatojn kun malgrandaj knabinoj (kutime en la intervalo de 6 ĝis 14 jaroj). La vorto «Lolikono» estas japana kombinvorto, kiu konsistas el la vortoj «Lolita» (japane ロリータ [rori:ta]) kaj «komplekso» (japane コンプレックス konpurekkusu). En Japanio tiu ĉi vorto signifas apetencon al junaj knabinoj (kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco), alivorte pedofilionhebefilion, kaj homojn, kiuj emas havi ĝin. Ekster Japanio ĉi tiu vorto ne estas tiom ofta kaj kutime oni uzas ĝin rilate al japana animacio (animeo) kaj komiksoj (mangao), kiuj enhavas erotikajn aŭ romantikajn scenojn kun malgrandaj aŭ klare nematuraj knabinoj. En Japanio por nomi ĉi tiun ĝenron de animeo kaj mangao oni uzas nur la vorton «Lolita», ekzemple «Lolita-animeo» (japane ロリータアニメ rorītaanime) aŭ «Lolita-douĝinŝi» (japane ロリータ同人誌 rorītadōjinshi). La vorto «Lolikon» ankaŭ havas mallongigitan formon «Loli» (ロリ [rori]), kiu estas konata kaj en Japanio kaj ekster ĝi. Fakte lolikono estas tipo de ĝenro «hentajo», sed ofte oni vidas ĝin kiel ĝenron «etĉi», kie erotikeco de knabinoj estas montrata per romantikaj rilatoj kaj fanservisaj scenoj (ne rekte kiel en hentajo).

Egala vorto por priskribi apetencon al junaj knaboj (aŭ ĝenro pri tio) estas ŝotakono (ショタコン [ŝotakon]).

Historio[redakti | redakti fonton]

Lolikonon (kaj ankaŭ hentajon) kiel ĝenron de animeo komencis filmaro «Lolita Anime» eldonita en 1984–1985 per eldonejo «Wonder Kids»[2]. Neniu el ĉi tiuj filmoj havis cenzuron. En Japanio, erotika mangao kun bildoj de infanoj aŭ infane aspektantaj personoj estas laŭleĝa[3]. Kutime ili estas etaj rakontoj publikigataj kiel doĝinŝi aŭ en apartaj revuoj. Rakontoj priskribas seks-eksperimentojn inter infanoj aŭ priskribas rilatojn, ekzemple, inter instruisto kaj lernanto aŭ inter frato kaj fratino (la aĝoj ege malsamas). Lolikono estas objekto de kritikado en japana art-movado Superflat.

Kritikado[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj diras, ke lolikono kaŭzas krekson de kvanto da krimoj kontraŭ infanoj[mankas fonto]; aliaj studantoj supozas, ke tio ne havas pruvon kaj eĉ ekzistas pruvoj de malo[mankas fonto]. Multaj landoj provis konfirmi kriminalan respondecon pri havi lolikonon, sed sukcesis nur Kanado, Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio, Nov-Zelando, Ekvadoro, Svedio, Filipinoj kaj Irlando[mankas fonto].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Connolly, Julian. (2009) A reader's guide to Nabokov's "Lolita", ‑a eldono, Studies in Russian and Slavic literatures, cultures and history, Academic Studies Press, p. 169. ISBN 1-934843-65-2.
  2. Clements, Jonathan; McCarthy, Helen (2006). https://books.google.com.ar/books/about/The_Anime_Encyclopedia.html?id=NnzqAAAAMAAJ&redir_esc=y (anglalingve).
  3. https://globaldatabase.ecpat.org/country/japan/#2.1.1 Arkivigite je 2022-04-07 per la retarkivo Wayback Machine (anglalingve)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]