Paidika: The Journal of Paedophilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paidika: The Journal of Paedophilia
revuo
Speco akademia revuo

Publikigisto Stichting Paidika Foundation
Establodato 1987
Ĉesigita publikado 1995
ISSN 0167-5907

vdr

Paidika: The Journal of Paedophilia estis akademia revuo publikigita en Nederlando inter 1987 kaj 1995, dediĉita al la studado de pedofilio el favora kaj normaliga vidpunkto[1]. Inter la membroj de ĝia redaktistaro, kelkaj senvuale favoraj al la pedofilia aktivismo, estis fakuloj kiaj Frits Bernard, Edward Brongersma, Vern L. Bullough, Donald H. Mader kaj John DeDecco.

Dum ĝiaj naŭ jaroj da ekzistado, Paidika publikigis pli ol tridek artikolojn de akademia reserĉo (pri historio, antropologio, psikologio kaj aliaj), poezion, recenzojn de libroj kaj kritiko pri arto kaj kino. La studo de D. H. Mader pri pederastio en la Biblio[2] kaj la transkultura studo de Robert Bauserman pri la vira pedofilio[3] estas ĝiaj plej citataj laboraĵoj. Aliflanke, ĉio sciata pri la pedofilio de gravuloj kiaj Karol Szymanowski[4] kaj Jacques d'Adelswärd-Fersen[5] estas pere de Paidika. Unu el la plej interesaj kaj pioniraj aspektoj de la revuo estis ĝiaj intervjuoj kun elstaraj fakuloj pri la studado de sekseco (inter ili Gunter Schmidt, Kenneth Plummer, John Money kaj Gilbert Herdt).

Pro ĝia aktivista karaktero, la revuo estis ofte atakita kaj diskreditigita kiel "pedofilia revuo"[6] kaj multaj minimumigis la gravecon de la esploroj publikigitaj. Bullough kaj aliaj estis atakitaj pro aparteni al ĝia eldona estraro kaj aliaj oponantoj provis diskreditigi la akademiistojn, kiuj donis intervjuojn al Paidika aŭ publikigis artikolojn (kiaj Bruce Rind, Robert Bauserman kaj Ralph Underwager)[7][8][9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bullough, Vern L. "Review of Paidika: The Journal of Paedophilia". Journal of Homosexuality, Vol. 20, n-ro 1/2, 1990, pp. 319-320.
  2. Mader, Donald. "The Entimos Pais of Matthew 8:5-13 and Luke 7:1-10 Arkivigite je 2014-10-24 per la retarkivo Wayback Machine". Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 1, n-ro 1, somero 1987, pp. 27-39. ISSN 0167-5907.
  3. Bauserman, Robert. "Man-Boy Sexual Relationships in a Cross-Cultural Perspective" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. II, n-ro 1, somero 1989, pp. 28-40. ISSN 0167-5907.
  4. Kennedy, Hubert. "Karol Szymanowski: His Boy-Love Novel, and the Boy He Loved".. Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 3, n-ro 3, vintro 1994, pp. 26-33. ISSN 0167-5907.
  5. H. L., Will. "A Shrine to Love and Sorrow: Jacques d'Adelswärd Fersen (1880-1923)" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. III, n-ro 2, vintro 1994, pp. 30-58. ISSN 0167-5907.
  6. Dallam, S. J. "Science or Propaganda? An Examination of Rind, Tromovitch and Bauserman" (angle). Journal of Child Sexual Abuse, Vol. IX, n-ro 3/4, 2002, pp. 109-134.
  7. Salter, Anna. Predators: Pedophiles, Rapists, And Other Sex Offenders Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Nov-Jorko: Basic Books, 2004, p. 64. ISBN 0-465-07173-2 (angle)
  8. Whitfield, Charles; Silberg, Joyanna. Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors. Nov-Jorko: Routledge, 2002, p. 124. ISBN 0-7890-1901-9.
  9. Lilienfeld, Scott O. "When Worlds Collide: Social Science, Politics, and the Rind et al. (1998) Child Sexual Abuse Meta-Analysis" (angle). American Psychologist, Vol. 3, n-ro 57, 1998, pp. 176-188.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]