Pedofilio en literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Pedofilio kaj aliaj rilataj temoj kiel la infana sekseco aperas dekomence en literaturo kaj estas pli kaj pli oftaj en la nuntempaj libroj. En tiuj verkoj distingeblas du malsamaj traktadoj pri pedofilio: el ekstera vidpunkto, sin adresante al la perceptado de la publiko (ofte negativa); el intimisma vidpunkto, provante elvoki la aman kaj seksan vivon de la pedofilaj personoj aŭ de la infanoj kaj adoleskantoj (ofte verkitaj de pedofilaj aŭtoroj). Tiaj temoj aperas en multaj ĉef-verkoj de la generala literaturo.

En la Antikveco, kaj precipe en Grekio, la erotika rilato inter viroj kaj adoleskantoj estis rigardata kiel natura. Tiu ĉi koncepto reflektiĝas en tekstoj kiel tiuj de Platono, kiu elvokas pederastion en verkoj kiel Simpozio, aŭ en la poemoj de latinaj aŭtoroj kiel Katulo, Tibulo, Horacio kaj aliaj.

Ekde la 20a jarcento kaj nuntempe, tiaj temoj estas elvokitaj multe pli ofte, precipe per la apero de pedofilaj roluloj en ĉiuj kategorioj de literaturo, sed ankaŭ en la populara kulturo kaj en bildliteraturo. Surrigardo la traktado de tiaj temoj en literaturo ilustras la kulturan ŝanĝon de perceptado pri pedofilio kaj seksa diverseco tra la tempo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]