Kultura Asocio Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Kultura Asocio Esperantista (KAE, en la kataluna lingvo “Associació Cultural Esperantista„) estas laborista esperantista asocio aganta en Sabadell, Katalunio. Ĝi estas kolektiva membro de Hispana Esperanto-Federacio. En 2016, la prezidanto estas Josep Mª Galofre Domingo[1].

Eldonado[redakti | redakti fonton]

La asocio eldonas trimonatan bultenon KAE-Informilo, kies ĉefredaktoro estis dum multaj jaroj Vicente Hernández Llusera. En 2016, la redaktanto estas Luis Serrano Pérez[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

KAE estis fondita en 1985[kiam?] okaze de la celebrado de la 59-a SAT-Kongreso de Sant Cugat del Vallés en 1986[kiam?].

Ĝia unua prezidanto estis Ramón Manau Torres, kaj aliaj estraranoj aŭ aktivuloj estis Giordano Moya, Vicente Hernández Llusera, Josep Maria Galofré, Luis Serrano, Joan Solé Puyol k.a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 KAE-Informilo n-ro 95, p. 12