Dan Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dan Brown
Dan Brown
Usona verkisto
Naskiĝo 22-a de junio 1964
en Exeter, Nov-Hampŝiro, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg


Dan BROWN naskiĝis la 22-an de junio 1964 en Nov-Hampŝiro (Usono) kiel filo de profesoro pri matematiko kaj profesia muzikistino. Li kreskis ĉirkaŭate de paradoksoj inter scienco, religio kaj arto, kiel tre bone konstateblas en liaj libroj. Li diplomitiĝis en Amherst College (Masaĉuseco, Usono) kiel instruisto de la angla lingvo kaj studis arthistorion en la universitato de Sevilo (Hispanio).

Li ĉesigis la laboron kiel instruisto de la angla por dediĉi sian tempon plene al verkado. Lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron. Poste sekvis Angels and Demons (Anĝeloj kaj demonoj) (2000) kaj Deception Point (Trompejo) (2001). Plej fama li iĝis per The Da Vinci Code (La da-Vinĉi-kodo) (2003).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]