Gnomono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gnomono estas la triangulo en tiu sunhorloĝo.

Gnomono (de greka γνώμων, gnōmōn, laŭlitere: "kiu scias aŭ ekzamenas"[1][2]) estas la parto de sunhorloĝo kiu montras ombron. La esprimo estis uzita por gamo da celoj en matematiko kaj aliaj kampoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pentrita bastono de 2300 a.K. trovita en Ĉinio estas la plej malnova konata gnomono.[3] Anaksimandro (610-546 a.K.) estas meritigita je enkondukado de tiu babilona instrumento en la grekoj. Ojnopides utiligis la frazon tirita gnomon-maniere por priskribi linion tirita perpendikulara al alia.[4] Poste, la esprimo estis uzita por L-forma instrumento kiel ŝtalkvadrato uzita por tiri ortojn. Tiu formo povas klarigi sian uzon por priskribi formon formitan tranĉante pli malgrandan kvadraton de pli granda. Eŭklido plilongigis la esprimon al la ebena figuro formita forigante similan paralelogramon de angulo de pli granda paralelogramo. Efektive, la gnomono estas la pliigo inter du sinsekvaj figurigaj nombroj, inkluzive de kvadrataj kaj triangulaj nombroj.

Herono difinis gnomonon kiel tiu, kiam aldonite al unuo (nombro aŭ formo), faras novan unuon similan al la startunuo. En tiu signifo Teono de Smirno uzis ĝin por priskribi nombron kiu aldonita al plurlatera nombro produktas la venontan unu el la sama tipo. La plej ofta uzo en tiu signifo estas malpara entjero aparte kiam vidite kiel figuriga nombro inter kvadrataj nombroj.

Pinglotruaj gnomonoj[redakti | redakti fonton]

Pinglotruaj gnomonoj projekciantaj pinglotruajn bildojn de la suno estis priskribitaj en la ĉinaj verkoj de Zhoubi Suanjing (1046 a.K. - 256 a.K. kun materialo aldonita ĝis ĉirkaŭ 220 p.K.).[5]

Orientiĝo[redakti | redakti fonton]

En la norda hemisfero, la ombro-ĵeta rando de sunhorloĝa gnomono estas normale orientita tiel ke ĝi indikas norde kaj estas paralela al la rotaciakso de la Tero. Tio estas, ĝi inklinas al la horizontalo laŭ angulo kiu korespondas al la latitudo de la loko de la sunhorloĝo. Ĝuste nun, tia gnomono devus tiel indiki preskaŭ ĝuste ĉe la Norda Stelo, ĉar tio estas ene de grado da la norda ĉielpoluso.

Sur kelkaj sunhorloĝoj, la gnomono estas vertikala. Tiuj estis kutime uzitaj en iamaj tempoj por observado de la alteco de la suno, aparte kiam sur la meridiano. La stilo estas la parto de la gnomono kiu montras la ombron.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

La romano Masters of Atlantis (1985) de Charles Portis estas satira kroniko de fikcia sekreta societo nomita Gnomonism.

En la libro The Tower at the End of the World (La turo ĉe la fino de la mondo) de Brad Strickland, giganta turo kaj maldika ŝtuparo montriĝas per la gnomono de giganta sunhorloĝo. La insulo, kie la turo estas, ofte estas nomita "Gnomon Insulo".

La Gnomono de Saint-Sulpice ene de la Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo, Francio, konstruita por kunlabori en determinado de la dato de Pasko, estis fikciigita kiel "Roza Linio" en la romano The Da Vinci Code.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. γνώμων. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon at the Perseus Project.
  2. "gnomon". Online Etymology Dictionary.
  3. Li, Geng (2014). "Gnomons in Ancient China". En Ruggles, Clive (eld.). Handbook of Archaeoastronomy and Ethnoastronomy. Springer New York (publikigita la 7an de Julio, 2014). p. 2095. ISBN 978-1-4614-6141-8.
  4. Heath (1981) pp. 78-79
  5. The Asiatic Review. 1969.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gazalé, Midhat J. Gnomons, from Pharaohs to Fractals (Gnomonoj, de faraonoj ĝis Fraktaloj), Princeton University Press, Princeton, 1999. ISBN 0-691-00514-1.
  • Heath, Thomas Little (1981), A History of Greek Mathematics, Dover publications, ISBN 9780486240732 (unue publikigita en 1921).
  • Laertius, Diogenes, The Lives and Opinions of Eminent Philosophers, tran'oj. C.D. Yonge. Londono: Henry G. Bohn, 1853.
  • Mayall, R. Newton; Mayall, Margaret W., Sundials: Their Construction and Use, Dover Eldonaĵoj, Inc. , 1994, ISBN 0-486-41146-X
  • Waugh, Albert E., Sundials: Their Theory and Construction, Dover Eldonaĵoj, Inc. , 1973, ISBN 0-486-22947-5.
  • Apollo Geology Tool Catalog. NASA

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]