Helmut Schinagl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Helmut Schinagl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1931 (1931-01-01)
en Innsbruck
Morto 1-an de januaro 1998 (1998-01-01) (67-jara)
en Zams
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio
Profesio aŭtoroverkisto
Information icon.svg
vdr

Helmut SCHINAGL (naskiĝinta la 24-an de januaro 1931 en Insbruko — mortinta en 1998 en Zams/Distrikto Landeck) estis pia katoliko kaj humurplena aŭstra popola verkisto, muzikisto kaj instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schinagl pasigis sian junaĝon en Kitzbühel kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en 1949 en Kufstein post nehumanisma gimnazifrekvento tie kaj en Insbruko. Ekde la aĝo de 16 jaroj li aktivis verkiste. Ĉe la insbruka universitato, kie li studis germanistikon, anglan lingvon kaj psikologion, li ricevis la gradon de doktoro pri filozofio en 1954 danke al disertacio pri la pejzaĝaj travivaĵoj de Josef Leitgeb. Krome li studis muzikon. Apogis lin komence ankaŭ la verkista rondo ĉe Ring invitante lin en 1951 je la porjunularaj kultursemajnoj.

De la jaro 1957 ĝis 1991 li instruis kiel fakinstruisto ĉe la komerca lernejo de Imst (fakte li estis unu jaron en Insbruko instruiste) En 1958 li edziĝis, havis du filojn, kaj iĝis membro ĉe Turmbund, IG Autoren, Österreichische Dramatikervereinigung, Österreichischer P.E.N. Club (prezidanteco en 1976), Österreichischer Schriftstellerverband, Verband katholischer Schriftsteller Österreichs. Libertempe li laboris kiel muzikscienculo, orgenisto kaj pianisto. Kelkaj artikoloj publikiĝis regule en la katolika semajna gazeto "Präsent" (1986-1995), ĉe "Rheinischer Merkur" (kulturpolitikaĵoj Kajetan; inter 1959-1964), ĉe "Tirol-KURIER" (inter 1975-1985: Die Maultrommel). Ekde 1983 li de tempo al tempo moderigis koncertenkondukojn en Munkeno kaj en Vieno li partoprenis kabarete en la 1980-aj jaroj. Li ankaŭ recenzistis por artkatalogoj (Kopp, Stimpfl, Strolz). Muzikigis Günther Andergassen opere lian tekston Die Macht der Musik.

Parto de la tirola komunumo Rinn nomita Judenstein, kie la antisemitisma legendo pri la murdo de la “beatulo” Andreeto formiĝis

Kreada artista agado[redakti | redakti fonton]

Li estis ne nur membro de la insbruka literatura societo "Turmbund" sed ankaŭ de la Aŭstria Unuiĝo Verkista (Österreichischer Schriftstellerverband) kaj de la aŭstria sekcio de la PEN-klubo. Kaŭze de lia ete nedistanca literatura pritraktado de la fikcia legendo pri la murdo de la Andreeto el Rinn fare de judoj en la romano “Die Ferien des Journalisten B.”, oni akuzis la verkiston pri antisemitismaj tendencoj. Tamen - malantaŭ la ekscita kaj burleska agado vidiĝas multaj ironiaj deflankiĝoj pri sporto kaj modo, pri politiko kaj superstiĉo, pri la turisma frenezo kaj, memkritike, pri tirolaj vivmanieroj ĝenerale. Atente legante oni facile malkovros la ekvilibritajn verdiktojn de la aŭtoro pri la diversaj aroj de la interesatoj en la problemkomplekso "popola pieco kaj moderna socio".

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Li dekoraciiĝis per la sekvontaj altgradaj ordenoj:

  • Literaturpreis des Österreichischen College an der Universität Innsbruck
  • Kunstförderungspreis der Stadt Innsbruck
  • Österreichischer Staatspreis für Jugendliteratur
  • Preis der Stadt Wien
  • Theodor-Körner Preis
  • Preis der Dr.-Ernst-Koref-Stiftung Linz
  • Leserpreis der Gesellschaft der Freunde deutschsprachiger Lyrik.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Landschaftserlebnis bei Josef Leitgeb. Disertaĵo, Innsbruck 1954
  • Die Jungfrau und das Tier. Novelo, Imst 1958
  • Judas in der Mühle. Romano por junuloj (1962)
  • Höllenmaschinen schreien nicht Mama. Surreatesken, Novelaro, München 1966
  • Neues vom Grafen D. (1970)
  • Romanoj pri la komponisto Alban Berg Träume in zwölf Tönen kaj pri la pentristo Franz Marc Der blaue Kristall.
  • Die dunklen Flöten des Herbstes. Der Lebensroman des Dichters Georg Trakl, Graz 1971
  • Neues vom Grafen D.. Heitere Gruselgeschichten, Innsbruck 1974
  • Plüsch Barock und Milchrahmstrudel. Österreich wie es leibt und lebt, Innsbruck 1976
  • Die Älpler und ihre Lustbarkeiten, Innsbruck 1977
  • Kardiogramme der Angst. Gedichte, Innsbruck 1977
  • Berenice oder die Möbiusschleife. Romano, München 1982
  • Aufruf zum Widerstand, Kolektaĵo de liberritmaj poeziaĵoj (1983)
  • Der Tag des Hurrikan. Novelo, Innsbruck 1986
  • Die Ferien des Journalisten B..[1] Roman, München 1987
  • Der Affe war an allem schuld. Heiterer Roman, Thaur 1988
  • Mozart in Tirol. Erzählung, Innsbruck 1990
  • Flucht in kaltem Feuer. Ein Paracelsus-Roman, Innsbruck 1993
  • Onkel Silvester und die Lügenbarone. 13 wahre Lügengeschichten, Schwaz 1995
  • Vorwiegend heiter. Lachpartituren, Innsbruck 1995
  • Aus lichtloser Tiefe. Alte und neue Psalmen, Innsbruck 1995
  • Die Verteidigung des linken Schächers. Noveloj pri eŭropaj kulturaj homaj pratipoj, (postmorte) Innsbruck 1999

→ Krom multaj radioludoj kaj popolaj teatraĵoj kaj altnivelaj dramoj, ofte kun spritega lingvokreado kaj kalemburoj, kiel:

  • Mittelstation
  • Nächtlicher Dialog
  • Experiment Faust
  • Hofer. Die Überprüfung eines Mythos
  • Luise Miller - BdM. Ein nationales Trauerspiel nach Friedrich Schiller
  • Die Hektographin im Infektionsbüro (absurdaĵo)
  • Ein Fernsehabend oder Der Verlust der Sprache
  • Feuerzeichen
  • Der Werbefilm
  • Teilhaber der Vergangenheit
  • Junger Hund mit guten Umgangsformen
  • Eine österreichische Revolution
  • Der Tote ist zu spät gekommen
  • Hormone machen alles
  • Verhandlung eines heimlichen Gerichtshofes gegen einen aufrechten Marxisten
  • Luke
  • Drei Vogelfreie warten auf die Freiheit
  • Christbaum überfällig
  • Drei Könige und ein Kommissar
  • Ein Engel wird vermißt
  • Schenk dem Christkind deine Angst
  • Zollstation Bethlehemsberg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andreas Maislinger, Rechter und linker Antisemitismus. Eine Neuauflage: Die Tiroler – und noch einmal das Anderl von Rinn. In: Zeit-Schrift für Freizeitwirtschaft und Tourismus Jahrgang 47, 1995 Nummer 2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]