Alois Kothgasser
Alois Kothgasser | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Regado | 2003–2013 | ||||
Antaŭulo | Georg Eder | ||||
Sekvanto | Franz Lackner | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1937 en Sankt Stefan im Rosental | ||||
Morto | 22-an de februaro 2024 (86-jaraĝa) en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Pontifika Salesa Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1997–2024) katolika sacerdoto (1964–2024) universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Episkopo de Innsbruck | |||||
Dum | 1997-2002 | ||||
Antaŭulo | Reinhold Stecher | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alois KOTHGASSER SDB (naskiĝinta la 29-an de majo 1937 en Lichtenegg, mortinta la 22-an de februaro 2024 en Salcburgo[1]) estis aŭstra romkatolika teologo kaj salcburga ĉefepiskopo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la abiturienta ekzameno trapasita ĉegimnazie en Ebreichsdorf-Unterwaltersdorf li novicis en 1955 ĉe la salesianoj. Post tri jarojn de edukisteco en Unterwaltersdorf kaj Klagenfurt Kothgasser ekstudentis pri teologio ĉe la ordena altlernejo en Torino-Crocetta, kie cetere troviĝis inter 1940 kaj 1965 la ĉefsidejo ordena. En la 9.2.1964 li ordinitis pastro en Torino; poste li doktoriĝis en Romo per la disertacio pri la dogma evoluo kaj funkcio de la spiritaj parakletoj en la spegulo de la Dua Vatikana koncilio (Dogmenentwicklung und die Funktion des Geist-Parakleten nach den Aussagen des Zweiten Vatikanischen Konzils).
Inter 1968 kaj 1978 li docentis pri dogmatiko (ĉefpunkto lia estis pri teologia antropologio) kaj pri teologihistorio en Romo. Krome li laboris ekde 1978 dum du jaroj kiel eksterorda profesoro ĉe la ordenaltlernejo roma kie li ankaŭ estris la Instituton pri salesiana spiritualeco.[2] Unue li krome estis gastprofesoro pri dogmatiko en Benediktbeuern antaŭ iĝi orda profesoro samloke. Dufoje, inter 1982 kaj 1988 kiel ankaŭ inter 1994 kaj 1997 li tie eĉ rektoris.
En la 10.10.1997 li estis nomumita posteulo de Reinhold Stecher en Insbruko kaj konsekrita en la 23.11.1997. Kunordinantoj estis la episkopoj Johann Weber (el Graz) kaj Wilhelm Egger el Sudtirolo. En la 23.11.2002 Kothgasser elektiĝis ĉefepiskopo salcburga posteulonte Georg Eder. Deĵora transpreno estis en la 10.1.2003. Posteulo iĝis en la 7.1.2014 Franz Lackner; tamen Kothgasser ekde la 4.11.2013 intertempe administris la saman postenon. Post la solena adiaŭa ceremonio en la Katedralo de Salcburgo li ricevis la plej grandan meritkrucon de Salcburgio el la manoj de la landestro Wilfried Haslaŭer la pli juna (Großkreuz des Ehrenzeichens des Landes Salzburg). Dum la transpreno deĵora fare de Lackner en la 12.1.2014 kolektiĝis katedrale pli ol 4000 fideluloj.
Agadoj specialaj
[redakti | redakti fonton]Kothgasser tre engaĝiĝis pri la protekto de la vivo kaj verkis pri ankaŭ cirkuleron en 2005. Li kondamnis aborton kaj eŭtanazion. En memoro de kardinalo Franz König li fondis la artpremion Kardinal-König-Kunstpreis aljuĝotan ĉiun duan jaron. En 2009 li bedaŭris treege la agojn de ekleziuloj kontraŭ sorĉistinoj. Konkrete temis pri proceso en Mühldorf am Inn el la jaro 1749/50.[[3] En julio 2001 li nomumitis granda oficiro de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo. En 2017 Raimund Schreier el Innsbruck-Wilten malantaŭsekvis lin.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- Großoffizier vom Heiligen Grab zu Jerusalem (2001)
- Großkreuz des Ehrenzeichens des Landes Salzburg (2013)
- Goldene Palme von Jerusalem (2017)
- Ehrengroßprior der österreichischen Statthalterei des Ritterordens vom Heiligen Grab zu Jerusalem (2017)
- Arĝenta kruco de la diocezo de Žilina (2018)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Salzburger Alterzbischof Kothgasser ist tot." Ĉe: orf.at, 22.2.2024
- ↑ Heinz Wieser: Erzbischof Dr. Alois Kothgasser ist 70, en: Osttiroler Bote, 31.5.2007
- ↑ deklaro oficiala prie
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Martin Kolozs: Die Bischöfe von Innsbruck – Paulus Rusch, Reinhold Stecher, Alois Kothgasser, Manfred Scheuer, Hermann Glettler. Verlag der Wagner'schen Universitätsbuchhandlung, Innsbruck 2018.