Liberigmonumento (Innsbruck)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
47.26369444444411.396138888889
antaŭo (2013; post novaranĝo)
malantaŭo (2007); pli malposte puto kaj la pogroma monumento

Liberigmonumento (germane: Befreiungsdenkmal, france: Monument de la Libération) estas triumfa arkpordego sur la placo Eduard-Wallnöfer-Platz en Innsbruck, Aŭstrujo. Ĝi stariĝis en 1948 fare de la franca okupadregistaro por Tirolo memorigante la rezistadon de aŭstroj kaj la morton de soldatoj de la Aliancanoj dum la tempo de nacisocialismo (1938-45).

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Starigas oni ĉi monumenton inter 1946 kaj 1948. La tuta koncepto estas de la franca arĥitekto Jean Pascaud. La aglon faris, laŭ planon de Emmerich Kerle, la forĝisto kaj posta urba konsiliano kristandemokrata Anton Fritz. Fritz ankaŭ elfaris la kradaron.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tuto similas triumfpordegon en la stilo de novklasikismo, kun alteco kaj larĝeco de ĉ. 20 metroj . La centra strukturo senagle havas mezuron de 15 × 15 m. La arkitravo portas la tekston latinlingvan Pro libertate Austriae mortuis (honore al la mortintoj por la libereco de Aŭstrujo). La tirola blazonaglo kun centra kaj skarpa blazonŝildo estas kupra havante altecon de 3,5 metroj.[2]

La kvin transirejojn baras kradoj. En ili diafanas, en formo de kristana kruco, la blazonoj de la naŭ federaciaj landoj de Aŭstrujo. De 2011 nova placaranĝo kaŝas soklon, kiu estas fakte maldekliva aro de 11 ŝtupoj. Ĉe la mallarĝaj flankoj de la konstruaĵo de tiam legeblas 107 nomoj de suferintoj por la liberigo de Aŭstrujo; en 2015 alvenis 16 novaj nomoj.

Personoj honorindaj[redakti | redakti fonton]

Jenas la nomoj de la honoratoj: Adele Stürzl, Adolf Martinek, Albert Alois Schnitzer, Albert Troppmair, Alfons Degaspari, Alfons Sturm, Alfred Grundstein, Alois Brunner, Alois Flatscher, Alois Graus, Alois Holzer, Alois Hupfau, Andreas Hofer, Andreas Obernauer, Anna Gründler, Anton Bodenwinkler, Anton Kofler, Anton Obholzer, Anton Pils, Anton Rausch, Anton Rettenbacher, Anton Steiner, Anton Stock, Antonia Setz, Carl Lampert, Emil Palla, Erich Ranacher, Ernst Federspiel, Ernst Ortner, Ferdinand Eberhart, Ferdinand Humer, Ferdinand Thaler, Florian Steiner, Franz Frank, Franz Gruber, Franz Josef Messner, Franz Mair, Franz Reinisch, Franz Setz, Franz Stolzlechner, Georg Fankhauser, Georg Gruber, Hans Vogl, Hedwig Romen, Heinrich Depaoli, Helene Delacher, Hubert Mayr, Hugo Paterno, Hugo Pircher, Jakob Gapp, Jakob Justmann, Johann Desch, Johann Erler, Johann Gasser, Johann Mentil Johann Pechriggl, Johann Rieder, Johann Schmidt, Johann Schroffner, Johann Steinmayer, Johann Winkler, Josef Axinger, Josef Pair, Josef Pontiller, Josef Salcher, Josef Schmiderer, Josef Werndl, Josef Wieser, Josefine Brunner, Karl Killinger, Karl Mayr, Karl Seemann, Karl Weiroster, Klara Sturm, Konrad Meier, Konrad Tiefenthaler, Leopold Tomschik, Lorenz Steiner, Lorenz Wernisch, Ludwig Totzenberger, Maria Peskoller, Marian Kuderna, Martin Tissner, Matthäus Burgstaller, Max Bär, Michael Bazil, Narciso Riet, Nikolaus Federspiel, Nikolaus Schwarz, Oskar Pfeifer, Otto Neururer, Otto Thies, Paul Anetter, Peter Falkner, Robert Moser, Rosa Stallbaumer, Rudolf Eder, Sepp Gangl, Shmuel David Janaszewicz, Stefan Kuderna, Stefan Valentinotti, Viktor Czerny, Viktor da Pont, Walter Caldonazzi, Walter Krajnc.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiuj detaloj pri la starigoprocezo troviĝas dokumentita en la Tirola Landa Muzeo.
  2. Michael Sprenger: "Der mühsame Umgang mit der Befreiung." - Ĉe: Tiroler Tageszeitung, 20.10.2016