Saltu al enhavo

Leo Blaas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Blaas
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1891 (1891-01-14)
en Innsbruck
Morto 29-an de novembro 1951 (1951-11-29) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Leo BLAAS [blas] (naskiĝinta la 14-an de januaro 1891 en Innsbruck, mortinta la 29-an de novembro 1951 en Natters / distrikto Innsbruck Land) estis aŭstra esperantisto kaj juĝisto.

Li estis esperantisto de 1908, kaj multajn jarojn prezidantis je la Esperanto-Klubo de Innsbruck. Li multflanke aktivis: ekz. prelegis li por la loka radiokanalo Radio Innsbruck en la 9.3.1927 pri la avantaĝoj de Esperanto.[1] Tradukaĵoj de li aperis en la periodaĵo "Aŭstria Esperantisto". Por lingvo-lernemuloj verkis li Esperanto laŭ Mertner.[2] Li estis kunlaboranto de Eugen Wüster (Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana), kaj verkadis ampleksan etimologion (morfologion) de Esperanto.

Post la Dua Mondmilito, profesoro Hermann Ammann instigis starigon de lektoradon pri Esperanto ĉe la universitato de Innsbruck. La frua morto de Leo Blaas, kiu ekpretis docenti, repuŝis tian elanon.[3] Almenaŭ en 1948/49 Blaas donis kursojn ankaŭ ĉe la universitato: unu lia disĉiplo estis la fama lingvisto Hermann Ölberg. Por la vilaĝo Natters li verkis kronikon.[4]

En 1948 la esperanta libroposedaro de Blaas estis transprenita fare de la Germana Esperanto-Biblioteko de Aalen.[5]

  1. - ĉe: Innsbrucker Nachrichten, 8.3.1927 (n-ro 55/1927), p. 8
  2. Serio de psikoteknika lingvolernado, eldonejo Verlag für zeitgemäße Sprachmethodik, Munkeno; elpensis ĉi metodon Robert Mertner.
  3. Reinhard Haupenthal: "Interlinguistik und Esperantologie. Zwei neue sprachwissenschaftliche Disziplinen" - pp. 43-72
  4. Manfred Roilo: "Wo ist denn diese Kugel gelandet?" - ĉe: innsbruck-erinnert.at, 12.6.2023
  5. "Geschichte der deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen" - ĉe: esperanto.de