Saltu al enhavo

Inn/En (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Inn/En)
Distrikto Inn/En
Scuol
Mapo de la distrikto Inn/En
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
ĈeflokoScuol
Geografia situo CH1903: 817117 / 187141 (mapo)46.810.283333333333Koordinatoj: 46° 48′ N, 10° 17′ O; CH1903: 817117 / 187141 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj9593  (2009-12-31)
Areo1196,56 km²
Loĝantardenseco8,02 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1825
vdr

La distrikto Inn/En (nomita laŭ la rivero Eno, en la germana lingvo Inn kaj en la romanĉa En) ĝis la fino de 2016 estis administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 9 593 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la komunumo Scuol. Komence de 2017 ĝi anstataŭigis per nova regiono Engiadina Bassa/Val Müstair, kvankam la limoj, komunumoj kaj loĝantoj restis senŝanĝaj, do baze oni nur ŝanĝis la nomon. Aldone jam komence de 2016 oni malfondis la antaŭajn historiajn komunumarojn, kiuj parte nur enhavis unu komunumon - kaj krome jam komence de 2015 fuziis iujn aparte malgrandajn komunumojn - tiel fakte la administra divido iom plisimpliĝis.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La distrikto Inn/Eno konsistas el la suba parto de la valo Engadino tra kiu fluas la rivero Eno, ĉefa alfluanto de Danubo.

Ĉefa lingvo de la distrikto Inn/En estas la romanĉa, sed pro la laborlokoj en la turisma branĉo unuflanke kaj la forfalo de tradiciaj kamparaj laborlokoj kaj sekve unuflanke almigro de germanlingvanoj de Alemanio kaj samtempe formigro de romanĉlingvanoj, la signifo de la germana lingvo dum la lastaj jaroj forte kreskis, dum la romanĉa lingvo malfortiĝis.

Komunumoj de la distrikto Inn/En

[redakti | redakti fonton]

La distrikto ĝis la fino de 2015 konsistis el 4 komunumaroj kun entute 13 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Scuol estis la plej granda. Iuj komunumoj jam fine de 2014 estis unuigitaj - la aliaj komunumoj restas kiel rektaj membroj de la distrikto, kiu krome komence de 2017 nur ŝanĝetis sian nomon al regiono:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Val MüstairVal Müstair1608198,653847
Totale 11608198,65
Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
RamoschRamosch49784.023751
SamnaunSamnaun81356.293752
TschlinTschlin45974.933753
Totale 31769215,24
Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
ArdezArdez42361.393741
GuardaGuarda17931.423742
LavinLavin21846.263743
SuschSusch22293.933744
TaraspTarasp36046.993745
ZernezZernez1095203.853746
Totale 62497483,84
Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
FtanFtan50843.083761
ScuolScuol2334144.143762
SentSent877111.613763
Totale 33719298,83

La distrikto Inn estis kreita kiel distrikto de la Kantono Retio en la jaro 1801. En la jaro 1803 al ĝi aldoniĝis la ĝis tiam aŭstra komunumo Tarasp. [1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]