Suot Tasna (komunumaro)
| Komunumaro Suot Tasna | |
|---|---|
| komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Inn/En |
| Ĉefloko | Scuol |
| Koordinatoj | 46° 47′ N 10° 18′ O / 46.783 °N, 10.300 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ N 10° 18′ O / 46.783 °N, 10.300 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 3719 (2009-12-31) |
| Areo | 298,83 km² |
| Loĝantardenseco | 12 loĝantoj/km² |
La komunumaro Suot Tasna estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 3719 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Scuol.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Suot Tasna situas en Suba Engadino ambaŭ-flanke de la rivero Eno. Ĝia suda parto apartenas al la Svisa Nacia Parko. La regiono ĉefe vivas de la turismo en la regiono de la parko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Scuol estas finpunkto de la linio de Retia Fervojo trans Engadino. Tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojopasejo tra Engadino al Aŭstrio.
Komunumoj de la komunumaro Suot Tasna
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Suot Tasna konsistas (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj Scuol estas la plej granda. Jen la listo:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Ftan | 508 | 43.08 | 3761 | |
| Scuol | 2334 | 144.14 | 3762 | |
| Sent | 877 | 111.61 | 3763 | |
| Totale | 3 | 3719 | 298,83 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Suot Tasna estis kreita surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 el al malnova tribunalkomunumo Suot Tasna.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Suot Tasna – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||




