Saltu al enhavo

Luzein (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Luzein
Blazono de la komunumaro Luzein
Blazono de la komunumaro Luzein
Buchen, komunumo Luzein
Mapo de la komunumaro Luzein
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
ĈeflokoLuzein
Koordinatoj 46° 55′ N  46′ O / 46.917 °N, 9.767 °O / 46.917; 9.767 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N  46′ O / 46.917 °N, 9.767 °O / 46.917; 9.767 (mapo)
Nombro de loĝantoj1516 (2009-12-31)
Areo83,88 km²
Loĝantardenseco18 loĝantoj/km²
vdr

La komunumaro Luzein ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 1 516 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 83,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estis Luzein, la sidejo de la komunara oficejo tamen troviĝis en Sankt Antönien.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Luzein situas en la mezo de Pretigovio (germane Prättigau) je la nordorienta valflanko kaj etendiĝas de la rivero Landquart ĝis la alpaj montokrestoj, kiuj formas la limon al Vorarlbergo en Aŭstrio.

Komunumoj de la komunumaro Luzein

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Luzein konsistis (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Luzein estis la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
LuzeinLuzein115631.603891
Sankt AntönienSankt Antönien36052.283893
Sume 2151683,88

La komunumaro Luzein estis kreita 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la novordigo de la administracio de Kantono Grizono. Ĝis fino de 2000 la komunumaro apartenis al la tiama distrikto Oberlandquart. Ekde la 1-a de januaro 2001 la komunumaro Luzein estas parto de la tiam kreita distrikto Prättigau/Davos.

La origine romanĉlingva regiono estis sub la influo de la valzoj germanigita inter la 15-a kaj 16-a jarcento. [1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]