Saltu al enhavo

Schiers (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Schiers
Blazono de la komunumaro Schiers
Blazono de la komunumaro Schiers
Schiers
Mapo de la komunumaro Schiers
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Ĉefloko Schiers
Koordinatoj  46° 58′ N 9° 41′ O / 46.967 °N, 9.683 °O / 46.967; 9.683 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ N 9° 41′ O / 46.967 °N, 9.683 °O / 46.967; 9.683 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4325 (2009-12-31)
Areo 94,94 km²
Loĝantardenseco 46 loĝantoj/km²
vdr


La komunumaro Schiers (prononcu ŝirs, en romanĉa lingvo circul Aschera)ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 4 325 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 94,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 46 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estis Schiers.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Schiers situis en la suba parto de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, ambaŭflanke de la valo.

Tra la komunumaro Schiers pasis la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos kaj la al ĝi paralela linio de Retia Fervojo. La flankaj valoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.

Komunumoj de la komunumaro Schiers

[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Schiers konsistis (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Schiers estis la pli granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Grüsch Grüsch 1826 33.28 3961
Schiers Schiers 2499 61.66 3962
Sume 2 4325 94,94

La komunumaro Schiers estiĝis el la malnova tribunalkomunumo Schiers 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono kaj estis atribuita al la distrikto Unterlandquart. La distrikto Unterlandquart estis dissolvita finde de 1986 kaj ekde la 1-a de januaro 1987 la komunumaro Schiers apartenas al la distrikto Prättigau/Davos.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]