Davos (komunumaro)
| Komunumaro Davos | |
|---|---|
| komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Prättigau/Davos |
| Ĉefloko | Davos |
| Koordinatoj | 46° 48′ N 9° 50′ O / 46.800 °N, 9.833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ N 9° 50′ O / 46.800 °N, 9.833 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 11248 (2009-12-31) |
| Areo | 283,99 km² |
| Loĝantardenseco | 40 loĝantoj/km² |
La komunumaro Davos ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 11 248 loĝantojn fine de 2009 sur areo de 283,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj/km². Ĝia sola komunumo kaj ĉefloko estis la urbo Davos.
Komunumoj de la komunumaro Davos
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Davos konsistis (stato en 2001 kaj en 2015) nur el la komunumo kaj urbo Davos:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Davos | 11248 | 283.99 | 3851 | |
| Sume | 1 | 11248 | 283,99 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Davos datiĝas el la jaro 1213 kiel Tavaus.
La komunumaro Davos ekzistas ekde la jaro 1851. La tiel nomita komunumara landkomunumo elektas ĉiun trian jaro la unuan dimanĉon en majo per sekreta baloto la komunumarĉefon, la pacjuĝiston, la delegitojn de la komunumaro en la kantona parlamento, kaj ĝis 2010 ankaŭ la komunaran tribunalon. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo pri la komunumaraj aŭtoritatoj en la retejo de Davos Arkivigite je 2011-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Davos (komunumaro) en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
| ||||




