Bregaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bregaglia
Blazono de Bregaglia
Castasegna komunumo, Bregaglia
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Bregaglia
Koordinatoj  46° 20′ 36″ N 9° 35′ 26″ O / 46.34333 °N, 9.59056 °O / 46.34333; 9.59056 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 36″ N 9° 35′ 26″ O / 46.34333 °N, 9.59056 °O / 46.34333; 9.59056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1613
Areo 251,45 km²
Alteco 994 m super marnivelo
Poŝtkodo 7603 Vicosoprano
7605 Stampa
7606 Bondo
7508 Castasegna
7610 Soglio
7516 Malojo
Komunumkodo 3792
Mapo de Bregaglia

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bregaglia estas la ununura komunumo de la komunumaro Bregaglia kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Germanlingva nomo: Bergell. Ĝi havis 1613 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la vilaĝo Vicosoprano. Ĝi estas unu el la tri itallingvaj valoj de la kantono Grizono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la komunumo Bregaglia kongruas kun tiu de la samnoma komunumaro. Ĝi konsistas el la supra parto de la valo de la rivero Mera, alfluanto de la Lago de Como, kiu nomiĝas kiel la komunumo Valo de Bregaglia, kaj la fontregiono de la rivero Eno ĝis ties alfluo al la Lago de Silso. La akvodislimon inter la du riveroj formas la Malojopasejo. Al la komunumo apartenas en la Valo de Bregaglia la vilaĝoj Bondo kun Promontogno kaj Castelmur, Castasegna, Soglio, Stampa kaj Vicosoprano kun la frakcioj Roticcio, Pongello kaj Casaccia, kaj en Engadino la vilaĝoj Malojo kaj Isola, kiuj antaŭ al fondo de la komunumo Bregaglia apartenis al la komunumo Stampa. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas kun altecod de 3367 m s.m. la kulmino de Pizzo Cengalo ĉe la landlimo al Italio. En sudo de la komunumo troviĝas Albigna-Glaĉero, kies elfluo nutras la baraĵlagon Lago de Albigna.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bregaglia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Samedan trans Malojopasejo, kiu en Soglio en Italio fariĝas la ŝtata vojo n-ro 37 ĝis Chiavenna. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Sankta Maŭrico al Chiavenna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bregaglia estis kreita la 1-an de januaro 2010 el la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bondo, Castasegna, Soglio, Stampa kaj Vicosoprano.

La unua dokumenta mencio de Bregaglia datiĝas el la jaro 46 kiel Bergale.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]