Tenna GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo GR en Tenna GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Tenna..

Tenna
Blazono de Tenna
Tenna
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Safien
Koordinatoj  46° 44′ 53″ N 9° 20′ 23″ O / 46.74806 °N, 9.33972 °O / 46.74806; 9.33972 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 53″ N 9° 20′ 23″ O / 46.74806 °N, 9.33972 °O / 46.74806; 9.33972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 105
Areo 11,27 km²
Alteco 1654 m super marnivelo
Poŝtkodo 7106
Komunumkodo 3652
Mapo de Tenna

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Tenna estas komunumo de la komunumaro Safien kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Tenna estas la sidejo de la administracio de la komunumaro Safien.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tenna situas sur alta teraso ĉe la okcidenta flanko de la valo de Safien. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Rabiusa. La komunumo konsistas el la setlejoj Acla, Egschi, Innterbärg, Mitti kaj Usserbärg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tenna limas en nordoriento al Versam, en sudoriento kaj sudo al Safien, en okcidento al Riein, kaj en nordokcidento al Valendas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tenna situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la valo pasas tra la komunuma teritorio la vojo de Versam al Safien. Kurboriĉa flanka vojo kondukas de la vala vojo al la vilaĝo sur la monta teraso. Al la publika transportreto Tenna estas konektita per poŝtaŭtolinio al Versam kaj alia linio al la vala vojo, kie ekzistas konekto al la poŝtaŭtolinio de Safien al Versam.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tenna datiĝas el la jaro 1398 kiel Thena. Dum mezepoko la regiono de Tenna estis alpopaŝtejo de la komunumo Valendas. En la 14-a jarcento en Tenna ekloĝis valzoj, kiuj fondis tutjaran setlejojn. En la jaro 1398 la grafoj de Werdenberg, kiuj estis tiam la senjoroj de la regiono, vendis la teritorion al la valzaj setlantoj. Ĝis la reformacio en la jaro 1523 la preĝejo Sankta Valentino en Tenna apartenis kiel kuratkaplanejo al la paroĥo Valendas. Kadre de la reformacio ĝi fariĝis aparta paroĥo. La landa suvereneco pri Tenna apartenis de 1383 ĝis 1819 al la Senjoroj de Rhäzüns. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]