Sankt Martin GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankt Martin
Blazono de Sankt Martin
Sankt Martin
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 40′ 30″ N 9° 10′ 48″ O / 46.67500 °N, 9.18000 °O / 46.67500; 9.18000 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 30″ N 9° 10′ 48″ O / 46.67500 °N, 9.18000 °O / 46.67500; 9.18000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 36
Areo 22,83 km²
Alteco 1003 m super marnivelo
Poŝtkodo 7116
Komunumkodo 3598
Mapo de Sankt Martin

Sankt Martin (en la romanĉa lingvo Sogn Martin) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 36 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt Martin situas en la supra parto de la valo Lumnezia norde de Valzo ĉe la bordo de la Valza Rejno. Kun nur 36 loĝantoj ĝi laŭ loĝantaro apartenas al la plej malgrandaj svisaj komunumoj, ĉar tamen ĝia teritorio kun 22,83 km² estas relative granda, ĝia loĝantardenseco kun malpli ol 2 loĝangtoj po kvadraktkilometro estas rekorde malalta. Malgraŭ ĝia malgranda loĝantarnombro la komunumo konsistas el pluraj setlejoj, nome Sankt Martin mem ĉe la kantona vojo en la nordo de la komunumo, Gadenstatt, Lunschania, Mont, Mariaga, Travisasch kaj tute en la sudo Bucarischuna. La iamaj setlejoj Feistenberg, Haspel kaj Montaschg intertempe ne plu estas loĝataj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sankt Martin limas en nordo al Suraua, en oriento al Safien, en sudo al Valzo, en sudokcidento al Lumbrein, kaj en okcidento al Vignogn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sankt Martin situas ĉe la kantona vojo de Ilanz al Valzo. Per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Sankt Martin estas dulingva. La plimulto de la loĝantaro estas valzoj germanlingvaj, malplimulto parolas la sursilvanan dialekton de la romanĉa lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sankt Martin ĝis 1878 apartenis al la komunuo Tersnaus, kiu intertempe apartenas al Suraua. En la jaro 1800 la loĝantaro de Sankt Martin ankoraŭ nombris 139 personojn. La loĝantaro dum la lastaj du jarcentoj pro formigrado konstante malkreskis kaj parto de la setlejoj estis forlasitaj. En la jaro 1941 la loĝantaro nombris ankoraŭ 83 personojn. Tiam ĝis 1950 la nombro rekreskis al 112 personoj por tiam konstante malkreski, ĝis finfine en 2009 al 36. Kiel lasta komunumo de Svislando Sankt Martin ricevis elektron nur en la jaroj 1972 ĝis 1973. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]