Breil/Brigels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tavanasa-Breil-Brigels (stacidomo).
Breil/Brigels
Blazono de Breil/Brigels
Breil/Brigels
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 46′ 1″ N 9° 3′ 36″ O / 46.76694 °N, 9.06000 °O / 46.76694; 9.06000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 1″ N 9° 3′ 36″ O / 46.76694 °N, 9.06000 °O / 46.76694; 9.06000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1277
Areo 50,64 km²
Alteco 1280 m super marnivelo
Poŝtkodo 7165
Komunumkodo 3981
Mapo de Breil/Brigels

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Breil/Brigels (la duobla nomo estas dulingva, nome Breil en la romanĉa kaj Brigels en la germana) estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1277 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Breil/Brigels situas ĉe la bordo de la Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Glarusaj Alpoj. La komunumo konsistas el la frakcioj Breil/Brigels, Danis-Tavanasa, Dardin-Capeder, kaj la vilaĝetoj Vali kaj Cathomen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Breil/Brigels limas en nordo al la iama komunumo Linthal, kiu hodiaŭ estas parto de la komunumo Glaruso Sudo (GL), en oriento al Waltensburg/Vuorz, en sudo al Obersaxen, en sudokcidento kaj en nordokcidento al Trun, kaj en okcidento al Schlans.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la vala pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis/Mustér al la Oberalppasejo. La vilaĝo Breil/Brigels atingeblas per voje, kiu flankeniras norden de tiu vojo. Paralele al la kantona ĉefvojo kondukas linio de Retia Fervojo kun stacidomo en Danis-Tavanasa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Breil/Brigels datiĝas el la jaro 765 kiel in Bregelo. En la jaro 765 la koira episkopo Tello per sia testamento donacis Breil/Brigels al la Monaĥejo Disentis. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Adolf Collenberg: Breil/Brigels en Historia Leksikono de Svislando (2007-09-17)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]