Glaruso Sudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaruso Sudo
Blazono de Linthal
Rigardo de Schwendi al direkto de Linthal kaj Tödi
komunumo en Svislando
Kantono Glaruso
Distrikto En Kantono Glaruso ne
ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 56′ 7″ N 8° 59′ 51″ O / 46.93528 °N, 8.99750 °O / 46.93528; 8.99750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9930
Areo 425,88 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 8762-8783
Komunumkodo 1631
Mapo de Linthal
vdr

Glaruso Sudo (germane Glarus Süd) estas la nomo de la nova politika komunumo en Kantono Glaruso, kiu estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kunigo de la ĝis tiamaj malnovaj politikaj komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool. Ĝi nombros laŭ la ciferoj de 2009 en la momento de ĝia fondiĝo 9930 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Glaruso-Nordo konsistas el la suda parto de Kantono Glaruso el la iamaj komunumoj de la supra Linth-Valo kaj de la Sernf-Valo. la komunumon limigas je tri flankoj la Alpoj, nur en nordoriento ĝi estas malfermita al Glaruso. Kun areo de 425,88 km² ĝi estas laŭ areo la plej granda politika komunumo de Svislando. La komunumo etendiĝas de alteco de 504 m s.m. en Mitlödi en nordo ĝis al Tödi en sudo kun alteco de 3614 m s.m.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la pasejvojo al Klausen-Pasejo. Kiam ĝi estas fermita dum la vintraj monatoj Glaruso-Sudo atingeblas nur ankoraŭ de la flanko de Glaruso. Ĝis Linthal kondukas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj ek de Rapperswil tra Ziegelbrücke kaj Glaruso. La partoj de la komunumo, kiuj ne situas ĉe tiu fervojlinio atingeblas per diversaj poŝtaŭto- kaj buslinioj, funikularoj kaj aertelferoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas proksimume 15 kilometrojn norde en Niederurnen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Las komunumo Glaruso Nordo estis fondita surbaze de la decido de la Landkomunumo de la 7-a de majo 2006 redukti la nombron de la komunumoj en la kantono al 3. La surpriza decido, kiu baziĝis sur spontanea propono de malkontenta civitano, estis konfirmita de ĉiuj tribunalaj instancoj ĝis la Federacia Tribunalo. Ĝi lasta verdiktis, ke ĝi pri la decido mem ne estas kompetenta, sed ĉar la plendantoj nur plendis pri la enhavo de la decido kaj ne pri la fakto, ĉu la Landkomunumo entute estis decidokompetenta, ĝi pro formalaj kialoj ne povas verdikti, kaj tial la decido validis, ĉar la templimo por formala plendo pasis. Okaze de eksterordinara Landomunumo de la 25-a de novembro 2007, la decido de la popolo estis konfirmita, kaj estis decidita, ke la decido realiĝos kun efiko de la 1-a de januaro 2011.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La orienta parto de la nova komunumo, tio estas la vilaĝoj de la Sernf-Valo apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]