Braunwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Braunwald GL)
Braunwald
Blazono de Braunwald
Braunwald
vilaĝo • former municipality of Switzerland • carfree city • senaŭta loko
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 56′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.93333 °N, 9.00000 °O / 46.93333; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.93333 °N, 9.00000 °O / 46.93333; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 328
Areo 10,13 km²
Alteco 1256 m super marnivelo
Poŝtkodo 8784
Mapo de Braunwald
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Braunwald estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 328 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Braunwald estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La turisma loko Braunwald situas sur suna teraso supre de la valo de la rivero Linth sur alteco de 1256 m s.m.

Pro ĝia situo sur malstabila deklivo la vilaĝa kerno ĉiu-jare glitas kelkajn centimetrojn valen kaj ekzistas danĝero, ke iam la tuta vilaĝo fariĝos ne loĝebla. Per senakvigo de la grundo dekliva oni prova bremis la glitadon. Ekspertoj tamen admonas, ke eblas nur malrapidigi sed ne haltigi la glitadon, kaj tial jam konsilis rekonstrui la tutan vilaĝon pli supre sur pli stabila teraso.[1]

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Braunwald limis la en nordo al Luchsingen, en nordoriento al Betschwanden, en oriento al Rüti, en sudo al Linthal, kaj en okcidento al Muotathal (SZ).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Funikularo al Braunwald

La senaŭtomobila vilaĝo Braunwald atingeblas per funikularo ek de Linthal. La komunumo disponas pri ampleksa turisma infrastrukturo kun seĝtelferoj al Gumen kaj Seblengrat kaj kabentelfero al Grotzenbühl.

Ĝis la jaro 1902 la setlejo Braunwald atingeblis nur piede. Tiam estis malfermita materialo-aertelfero. En la jaro 1907 sekvis la malfermo de la funikularo kaj estis konstruitaj la unuaj hoteloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Montara kapelo en Braunwald

La unua dokumenta mencio de Braunwald datiĝas el la jaro 1421 kiel Brunwald.[2]

De la 12-a ĝi la 17-a jarcento Braunwald estis alppaŝteja setlejo, kiu estis nur somere loĝata. Ek de la jaro 1725 la setlejo estis loĝata de unuopaj familioj tutjare. En la jaro 1841 estis fondita lernejo, kiu en la jaro 1857 ricevis propran konstruaĵon.

Braunwald fariĝis memstara politika komunumo per disiĝo de Rüti en la jaro 1939.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]