Filzbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filzbach
Blazono de Filzbach
Hotelo Kerenzberberg kaj poŝtoficejo kaj komunuma domo de Filzbach
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 7′ 14″ N 9° 7′ 43″ O / 47.12056 °N, 9.12861 °O / 47.12056; 9.12861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 510
Areo 13,93 km²
Alteco 682 m super marnivelo
Poŝtkodo 8757
Mapo de Filzbach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Filzbach (prononcu filcbaĥ) estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 510 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Filzbach estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Filzbach situas ĉe la suda bordo de Valenlago. La efektiva vilaĝocentro situas sur alta teraso de la monto Kerenzerberg. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1903 m s.m. sur la montokresto Nüenchamm, dum la plej malalta punkto situas ĉe la bordo de Valenlago sur alteco de 428 m s.m.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Filzbach limis en nordookcidento aliflanke de Valenlago al Weesen (SG), en nordo ankaŭ aliflanke de la lago al Amden (SG), en oriento al Obstalden, en sudo al Ennenda kaj en oriento al Mollis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Filzbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita kun la publika transportreto per buslinioj al Mühlehorn kaj Mollis kaj Näfels. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas en du paralelaj tuneloj sub la komunuma teritorio, troviĝas en Mühlehorn en distanco de 5 km oriente de la vilaĝocentro. De la vilaĝocentro seĝtelfero kondukas al Habergschwänd.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Filzbach apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Filzbach datiĝas el la jaro 1394 kiel Vilentzspach.[1]

Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Filzbach estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Näfels, Mollis, Mühlehorn, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]