Netstal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Netstal (stacidomo).
Netstal
Blazono de Netstal
Netstal
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso
Koordinatoj  47° 3′ 46″ N 9° 3′ 23″ O / 47.06278 °N, 9.05639 °O / 47.06278; 9.05639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2858
Areo 10,63 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 8754
Mapo de Netstal
vdr

Netstal estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 2858 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Netstal integriĝis kadre de la glarusa komunumreformo al la nova komunumo Glaruso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Netstal situas ĉe la bordo de la rivero Linth, norde de la kantonĉefkomunumo Glaruso. En la sudo de la vilaĝo la rivero Löntsch, kiu elfluas el la Lago de Klöntal, alfluas al Linth.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Netstal limis en okcidento kaj nordo al Näfels, en nordoriento al Mollis, en oriento al Ennenda, en sudo al Glaruso kaj Riedern, kiu situas inter Glaruso kaj Netstal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Netstal disponas pri stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal.

Tra Netstal pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 kiu tra Klausen-Pasejo kondukas Pfäffikon tra Glaruso al Altdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas norde en Niederurnen en distanco de 4 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Netstal datiĝas el la jaro 1289.[1]

Post la reformacio en la 16-a jarcento la plimulto de la loĝantaro de Netstal restis katolika. Dum la religia divido de la lando Glaruso, en Netstal en Erlen 77 foje kunvenis la katolika landkomunumo.

Jam en la 17-a jarcento en Netstal setlis unuaj industriaj entreprenoj. En la jaro 1679 estis malfermita papera muelejo. En la jaro 1856 estis fondita la maŝinfabriko kaj gisejo, kiu poste fariĝis la Netstal Maschinen AG.

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ennenda, Netstal kaj Riedern estis integritaj al la komunumo Glaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]