Glaruso (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glaruso GL)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Glaruso
Glaruso
Blazono de Glaruso
Blazono de Glaruso
Glaruso kun urba preĝejo
ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Glaruso
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Glaruso
Koordinatoj  46° 44′ 0″ N 9° 46′ 0″ O / 46.73333 °N, 9.76667 °O / 46.73333; 9.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12166
Areo 69,23 km²
Alteco 472 m super marnivelo
Poŝtkodo 8750
Komunumkodo 1632
Mapo de Glaruso
vdr

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Glaruso (germane Glarus [glarus], france Glaris [glaris], itale Glarona [glarona]) estas la ĉefkomunumo de la samnoma Kantono Glaruso. La komunumo havis 5840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Post la realiĝo de la komunuma reformo je la 1-a de januaro 2011 Glaruso havas 12166 loĝantojn laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Glaruso situas en la mezo de la kantono en la Linth-Valo inter altaj montoj. Trajne ĝi atingeblas nur ek de okcidento de la Linthebenaĵo kaj kiam en vintro la Klausen-Pasejo estas fermita ankaŭ la sola stratkonekto estas de okcidento. Al la komunumo apartenas ek de la 1-a de januaro 2011 ankaŭ la vilaĝoj Ennenda, Netstal kaj Riedern.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Glaruso limas en nordo kaj nordoriento al Glaruso Nordo, en sudo al Glaruso Sudo, en okcidento al Muotathal (SZ), kaj en nordokcidento al Innerthal (SZ).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de Glaruso datiĝas de la 8-a jarcentoj el biografio de la sanktuloj Felikso kaj Regula. Ĝis la 14-a jarcento granda parto de la glarusa kamparo apartenis al la monaĥejo Säckingen. 1387 okazis en Glaruso la 1-a landkomunumo, institucio kiu postvivas ĝis hodiaŭ kaj kiu posedas la leĝodonan povon. Temas pri kunveno de la civitanoj de la tuta kantono, kiuj tie en publika debato decidas pri la sorto de la kantono. Tio estas la plej ekstrema formo de baza demokratio. Krom Glaruso hodiaŭ en Svislando nur ankoraŭ la du dunonkantonoj de Apencelo konas ĉi-tiun ŝtatorganizformon.

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ennenda, Netstal kaj Riedern estis integrita al la komunumo Glaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Iam en Glaruso gravis la tekstilindustrio, kiu intertempe estis anstataŭigita per la lignoindustrio kaj plastikindustrio. Plej gravas hodiaŭ tamen la servoperado kaj ankaŭ ne forgesinda la turismo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Glaruso apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]