Mollis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mollis
Blazono de Mollis
Komunuma domo
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) {{{komunumo}}}
Geografia situo CH1903: 724272 / 217172 (mapo)47.0938888888899.0755555555556Koordinatoj: 47° 6′ N, 9° 5′ O; CH1903: 724272 / 217172 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 3143
Areo 21,83 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 8753
Mapo de Mollis
vdr

Mollis estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 3 143 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Mollis estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mollis situas ĉe la orienta bordo de la rivero Linth, kiu post la vilaĝo en kanalo, kiu nomiĝas laŭ ĝia arkitekto Escherkanalo, alfluas al Valenlago, kies okcidentan pinton la iama komunuma teritorio atingas. La nordan limon de la komunumo formas Linth-Kanalo, kiu elfluas el Valenlago kaj ĝin konektas kun la Lago de Zuriko. La orientan limon de la eksa komunumo formas la montokresto Nüenchamm kaj en sudoriento Fronalpstock, kies kulmino kun alteco de 2124 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La setlejoj de Mollis praktike kunkreskis kun Näfels, la du vilaĝojn disigas nur la rivero.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Mollis limis en nordo al Weesen, en oriento al Filzbach, en sudo al Ennenda, en sudokcidento al Netstal, en okcidento al Näfels, en nordoriento al Oberurnen, kaj en nordnordoriento al Niederurnen.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Mollis, fakte ĝia orienta montara parto, apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mollis estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭto- kaj aŭtobuslinioj. La stacidomo de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal situas aliflanke de la rivero en Näfels. En la nordo de la komunumo sur la teritorio de la iama komunumo Mollis situas la stacidomo de Weesen, ĉe la trajlinio de Zuriko ak Koiro respektive Buchs. Tra molis en nordo ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu la komunumo posedas ankaŭ propran alveturejon.

En la ebenaĵo oriente de Linth en la sudo de Mollis situas la iama armeaerodromo, kiu nuntempe estas civile utiligata. Gia ICAO-Kodo estas LSMF. En la jaro 1923 Walter Mittelholzer alteriĝis en Mollis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mollis datiĝas el la jaro 1288.[1]

De 14381798 Mollis apartenis al la Sejnorejo Windegg, la tiel nomita Gaster-Distrikto, kiu estis komune regata teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la Kantono Linth kaj ek de 1803 Mollis estas komunumo de Kantono Glaruso.

Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Mollis estos kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la domo Zwickyhaus vivis dum 6 jaroj Anna Göldi, kiu estis de la glarusa justico post ŝajnproceso en la jaro 1782 murdita kiel sorĉistino post ŝajnproceso. Tio estis la lasta sorcixta proceso en Svislando. En Zwickyhaus troviĝas hodiaŭ Anna-Göldi-Muzeo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]