Altdorf (Urio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Altdorf |
Altdorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Urio | ||||
Distrikto | (Kantono Urio ne havas distriktojn) | ||||
Koordinatoj | 46° 52′ 51″ N 8° 38′ 22″ O / 46.88083 °N, 8.63944 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 51″ N 8° 38′ 22″ O / 46.88083 °N, 8.63944 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 8577 | ||||
Areo | 10,23 km² | ||||
Alteco | 458 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 6460 | ||||
Komunumkodo | 1201 | ||||
Altdorf estas la ĉefkomunumo de la svisa Kantono Urio. Ĝi havis 8577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas en la Reussebenaĵo, kelkajn kilometrojn supre de la enfluo de la rivero Reuss al la Lago de Urio, la suda parto de la Kvarkantona Lago.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Altdorf limas en nordo al Flüelen, en oriento kaj sudo al Bürglen, en sudokcidento al Attinghausen, kaj en sud okcidento al Seedorf.
Popolstruksturo, lingvoj kaj religioj
[redakti | redakti fonton]86% de la loĝantaro estas Svisaj civitanoj, tio signifas ke la proporcio de eksterlandanoj en Altdorf estas konsiderinde sub la svisa mezo de 29%. Okaze de la lasta popolnombrado 88,2% de la loĝantaro parolis la alemanan, 4.2% la serbokratan kaj 2,5% la italan. 78,5% de la loĝantaro en la jaro 2000 estis katolikoj, 7,2% protestantoj, 4,5% islamanoj, 3,6% ortodoksaj kristanoj, la resto apartenis al aliaj religioj aŭ ne faris indikon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la dramo de Friedrich Schiller en Altdorf okazis la fama pompafo de Wilhelm Tell, la mita nacia heroo de Svislando. La komunumo Altdorf havis en mezepoko gravan strategian signifon, ĉar kontrolante Altdorfon oni kontrolis la pasejon super Gotardo. La dramo de Schiller kvankam fantazia historio almenaŭ parte baziĝas sur historiaj faktoj. Ĉu Wilhelm Tell vere vivis aŭ ne, ne tiom gravas, en la konscio de la sviso la dramo de Schiller estas ilia reala historio. - La sorto de Altdorf estas firme ligita kun la trafikvojoj tra la Gotardo. Per la konstruado de la Gotarda fervojtunelo, kiu estis malfermita en 1882, komencis granda evoluo de la komunumo kaj tragike la baldaŭ malfermo de la Gotarda baztunelo nun minacas endanĝerigi la ekonomian bazon de la Altdorf.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Altdorf vivas unuflanke de agrikulturo, kies signifon tamen kiel ĉie en Svislando konstante malkreskas. En la komunumo troviĝas multaj malgrandaj industrientreprenoj, de kiuj ne malmultaj dependas de la gotarda fervojo, sed ankaŭ la servoperado gajnas konstante signifon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Altdorf situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj tra la Gotardo-tunelo al Tiĉino. Ankaŭ la Gotardo-autoŝoseo preterpasas apud Altdorf. La regiono suferas multe pro la emisioj de la internacia transirtrafiko, aliflanke tiu trafikvojo tra Sankta Gotardo ankaŭ estas la fonto de la ekonomia prospero. Altdorf estas ankaŭ la norda elirpunkto al la Gotardpasejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Altdorf.
- Altdorf UR (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala Retpaĝo de la komunumo Altdorf (en la germana lingvo)
- Altorf en la Historia Leksikono de Svislando
|